Snow White (2001)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Snow White
televida filmo
Originala titolo Snow White: The Fairest of Them All
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo
Reĝisoro(j) Caroline Thompson
Produktisto(j) Caroline Thompson
Scenaro Caroline Thompson
Filmita en Vankuvero
Muziko de Michael Convertino
Rolantoj Miranda Richardson • Kristin Kreuk • Tyron Leitso • Clancy Brown • Warwick Davis • Michael J. Anderson • Vincent Schiavelli • Tom Irwin
IMDb
vdr

Snow White, ankaŭ Snow White: The Fairest of Them All (Neĝblankulino: La plej bela el ĉiuj) estas usona filmo de Caroline Thompson aperinta en 2001.

Temo[redakti | redakti fonton]

Naskita de guto de sango kaj de flirto de pomarbaj floroj, kaj enkadrita de ebono, juna knabino nomita Neĝblankulino fariĝas la beno de paro de amantaj kamparanoj, John kaj Josephine. Tamen kun la nasko venas la malbeno kaj la morto de la patrino. Lasita sola kun suĉinfano, John alfrontas teruran vintron serĉante nutraĵon por sia malsata anĝelo. Saviĝo neatendite alvenas kiam la larmoj de la patro fandas la frostan tombon de sorĉisto, la Verd-Okululo. Kiel dankon, la sugesta ulo plenumas la tri dezirojn de John: nutraĵon por Neĝblankulino, reĝlandon por vivigi lian familion kaj reĝinon ĉe lia flanko. Tamen la motivo de John por festadi estas mallongdaŭra. Ĉar la Verd-Okululo ellaboras ruzan planon por la bonfaro de sia propra familio. Ŝuldante al sia malvolonta sorĉista filino, Elspeth, antaŭlongan deziron, li kuraĝigas ŝiajn dezirojn por enposteniĝi al la trono. Regota reĝlando atendas ŝin, nova reĝo John estas submetota de ŝi kaj belega eta kromfilino nomita Neĝblankulino estas laŭplaĉe perludota kaj detruota de ŝi. Kastelo atendas. Spegulo estas alvokanta. Kaj fe-rakonto kiel neniu alia komenciĝas...

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]