Socia organiziĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Socia Organizo)

Socia organiziĝosocia institucio, estas grupo de sociaj postenoj, konektitaj de sociaj rilatoj, kiuj kaŭzigas kompleksaĵon de sociaj roloj. Ĝi povas esti difinita je mallarĝa signifo kiel ĉiu institucio en ia socio kiu funkcias por atingi la socialigon de grupoj aŭ homoj per ĝi. Komunaj ekzemploj inkludas instruadon, registaron, familiojn, la diversajn tipojn de ekonomia sistemo, religiojn, kaj ĉiujn homojn aŭ grupojn kiuj uzas socian interagadon. Ĝi estas la plej grava sfero de socia vivo organizita por kunigi homajn bezonojn.

Socia organiziĝo povas adapti diversajn formojn, depende de la socia kunteksto. Ekzemple, ĉe familia kunteksto la respektiva formo de socia organiziĝo estas la granda familio. Ĉe negoca kunteksto socia organiziĝo povas esti entrepreno, kompanio, korporacio ktp. En instrusistema kunteksto, ĝi povas esti lernejo, universitato, ktp. En politika kunteksto ĝi povas esti registaro, politika partio, ktp. Komune, fakuloj oficiale agnoskas kvin plej gravajn sociajn instituciojn kiuj evidentiĝas iamaniere en ĉiu civilizo en historio: registaro, religio, eduko, ekonomio kaj familio.

Kiel simpla ekzemplo: produktaj institucioj estas dependaj de edukaj institucioj por atingi preparitan laborforton, edukaj institucioj estas dependaj de registaroj por atingi mondisponojn, kaj registaraj institucioj, siavice, rilatas al produktaj institucioj por krei riĉecon por financi la registaran elspezon. Sociologoj nomas tion "institucia interdependo".

Max Weber konkludis, ke en la historio de la homaro la formoj de socia organiziĝo evoluis al raciigo laŭ la formo de racileĝa organiziĝo, kiel burokrataro.

Organizaĵo antaŭ institucioj[redakti | redakti fonton]

La termino "organizaĵo" estas en sociologio foje uzata interŝanĝe kun la termino "institucio", kiel rilate al formala organizaĵo kiel malsanulejo aŭ prizono. En aliaj partoj de sociologio, kiel ĉe sociologio de organizaĵoj kaj ĉefe ĉe nova instituciismo (ankaŭ kiel nova institucia ekonomio ĉe ekonomiko kaj historia instituciismo en politika scienco), 'organizaĵo' kaj 'institucio' aludas al du malsamaj fenomenoj. Organizaĵoj estas sociaj entoj kiuj havas membrojn, resursojn, strukturojn, aŭtoritatojn, limojn, ktp. Institucioj estas ideoj pri kial io estu farita, ŝajnas aŭ estas konsistigitaj por resti konsideritaj laŭleĝaj. Tiu temo estas iom komplika pro la fakto, ke oni povas paroli pri institucioj, kiuj regas organizaĵojn, kaj pri organizaĵoj kiel institucioj.