Socia romano

La socia romano estas ĝenro de romano en kiu oni priskribas la socian vivon de homoj kaj ilian interagadon kun la naturo kaj la socio. Ĝi malpliigis plej eble la priskribon de individuaj roluloj, anstataŭigante ilin per kolektiva rolularo, ĉar ne tiom gravas jam la homa estaĵo en si mem, sed kiel parto de grupo aŭ socia klaso. Ties celo estas kritiko, intence denunci situaciojn, etosojn kaj vivmanierojn de difinita grupo, foje ene de metio. Ĝi estis tre populara en Hispanio en la 1950-aj jaroj kun la nomo socia hispana romano.
La socia romano diferencas de la historia romano per sia bildigo de nuntempaj kondiĉoj kaj evoluaj procezoj. Kontraste al la formadromano kaj la biografia romano, malpli da emfazo estas donita al la evoluo de eventoj. Prefere, pli da atento estas donata al la individuaj elementoj, sendepende de ilia funkcio kaj objektiva valoro. La socia romano antaŭsupozas, ĉe sia origino, diferencigitan socion aŭ baziĝas sur epoka restrukturado.
Inter la famaj sociaj romanoj estas Les Misérables, La Kabano de Onklo Tom, La Aventuroj de Huckleberry Finn, Oliver Twist, kaj La Libroj de ĝangaloj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Specifaj ekzemploj de sociaj problemoj, kiuj aperas en tiaj verkoj, inkluzivas sklavecon, malriĉecon, laborkondiĉojn en fabrikoj kaj minejoj, la malfacilaĵojn de infanlaboro, perforton kontraŭ virinoj, krimon kaj malsanecojn pro troloĝateco kaj malbona sanitara stato en urboj.
Aliaj terminoj por sociaj romanoj inkluzivas tezan romanon, propagandan romanon, industrian romanon, laboristan romanon kaj problemromanon. Lastatempa evoluo en ĉi tiu ĝenro estas la problemromano por junaj plenkreskuloj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la sociologia romano. La socia protesta romano estas formo de socia romano, kiu emfazas la ideon de socia ŝanĝo, dum la proletara romano estas politika formo de socia protesta romano, kiu povas emfazi revolucion. Fruaj ekzemploj de sociaj romanoj ekzistas en Britio de la 18-a jarcento, kaj pliaj sociaj romanoj estis verkitaj en Eŭropo kaj Usono.
Epokoj de la socia romano
[redakti | redakti fonton]La bazon por la socia romano, kies originoj devenas de la 18-a jarcenta Anglio, kreis Daniel Defoe, Henry Fielding, Samuel Richardson, Laurence Sterne kaj Tobias Smollett, kiuj realisme portretis la ĉiam pli evoluantan anglan burĝan socion. [1]
En la 19-a jarcento, la socia romano fariĝis grava instrumento de kritika realismo en Francio. Émile Zola, Gustave Flaubert, Honoré de Balzac kaj Stendhal ludis ŝlosilan rolon en la plia disvolviĝo de la socia romano. Rilate al la socia romano, la divido de romanoj ankaŭ aperis dum ĉi tiu periodo. La kreado de verkcikloj - kiel trilogioj kaj tetralogioj - fariĝis populara metodo de verkado. En la germana literaturo, Johann Wolfgang von Goethe provis vastigi la ĝenron de la Formadromano en la socian romanon per la verko Vojaĝantaj Jaroj de Wilhelm Meister en 1821. Reprezentantoj de ĉi tiu ĝenro en la 19-a jarcento estas Carl Immermann, Karl Gutzkow, Gustav Freytag kaj Theodor Fontane. En Italio, la socian romanon kultivis Curzio Malaparte, Italo Svevo, Luigi Pirandello, kaj Giovanni Verga, kaj en Hispanio Vicente Blasco Ibáñez, Emilia Pardo Bazán kaj Leopoldo Alas, kun Benito Pérez Galdós aparte elstara. En Hispanameriko disvolviĝis pli specifa tendenco al socia romano, kiu pluis laŭlonge de la 20-a jarcento. En Hispanio aperis tuj post la Hispana Enlanda Milito tre specifa skolo de socia romano el la 1950-aj jaroj, el kiu menciindas Miguel Delibes kaj Ignacio Aldecoa.
Kun la celo prezenti la socian tutaĵon de la nuntempo kiel panoramon, rakonti ĝin plurdimensie kaj, iagrade, samtempe, Karl Gutzkow evoluigas la modelon de "romano de apudmeto" en sia antaŭparolo al La Kavaliroj de la Spirito (1850).
Post la Unua Mondmilito, burĝ-humanismaj verkistoj kiel Robert Musil, Thomas Mann, Joseph Roth, Hermann Broch kaj Heimito von Doderer uzis la ĝenron en germanlingvaj landoj.
Elstaraj historiaj ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Jane Austen : Fiero kaj antaŭjuĝo (1813)
- Honoré de Balzac : La Homa Komedio (1842)
- Stendhal : La Ruĝo kaj la Nigro (1830)
- Charles Dickens : Oliver Twist (1837–39)
- William Makepeace Thackeray : Vanteco-foiro (Vanity Fair, 1847/48)
- Charlotte Brontë : Shirley (1849)
- Karl Gutzkow : La Kavaliroj de la Spirito (1850–51)
- Harriet Beecher Stowe : La Kabano de Onklo Tom (1852)
- Elizabeth Gaskell: Nordo kaj Sudo (1855)
- Gustave Flaubert : Sinjorino Bovary (1857)
- Karl Gutzkow : La Magiisto de Romo (1858–61)
- George Eliot : Felix Holt, la radikalulo (1866)
- Émile Zola : La serio Les Rougon-Macquart (“La Rugon-Makaroj”, 1871-1892)
- Lev Tolstoj : Anna Karenina (1873–78)
- Guy de Maupassant : Bel-Ami (1885)
- Theodor Fontane : Effi Briest (1894/95)
- Thomas Mann : Buddenbrooks (1901)
- Andrej Belij : Petersburgo (1913)
- John Dos Passos : Manhattan Transfer (1925)
- Valerian Pidmohilnij : La Urbo (1928)
- Robert Musil : Homo sen ecoj (1930–33)
- Ramón J. Sender : Siete domingos rojos (1932)
- Riccardo Bacchelli : La Muelejo ĉe Po (1938-40)
- John Steinbeck : Oriente el Edeno (1952)
- Ralph Ellison : La Nevidebla Homo (1952)
- Rafael Sánchez Ferlosio : El Jarama (1956)
- Giuseppe Tomasi di Lampedusa : La Leopardo (1958)
- Armando López Salinas : La mina (1959)
- Alfonso Grosso : La zanja (1960)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scheuermann, Mona. (1985) Social Protest in the Eighteenth-Century English Novel. Columbus, Ohio.: Ohio State State University Press, p. [htt://archive.org/details/socialotestine00sche/e/231 231–241]. ISBN 0-8142-0403-1.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Malutopio
- Politika fikcio
- Proleta literaturo
- Socia scienca fikcio
- Socia suspensfilmo