Socia stigmato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sociologio, stigmato estas kondiĉo, atributo, trajto aŭ konduto kiu faras, ke la persono tionportanta estu inkludita en socia kategorio al kies membroj oni generas negativan reagon kaj kiujn oni vidas kiel neakcepteblaj aŭ malsupraj. La koncepto estis stampita en 1963 de la kanada sociologo Erving Goffman, en sia fama libro "Stigma", en kiu precizigas la sociologian nocion de la termino kiel aparteno al socia grupo malaprezata kaj diskriminaciata (etna, religia, nacia grupo, ktp.), kaj distingas ĝin el la anatomiaj (abomeno de la korpo) kaj psikologiaj nocioj (defektoj de la karaktero de la individuo). La procezo pere de kiu oni realigas la stigmaton estas nomita stigmatizado.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Stigmatizi" en PIV NPIV Alirita la 30an de Junio 2021.