Socialdemokrata Partio (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partido Social Democrata ['paɾtidu su'sjaɫ dəmu'kɾatɐ] Pri tiu ĉi sono prononco, mallonge PSD, en Esperanto "Socialdemokrata Partio de Portugalio", estas unu el la du ĉefaj partioj de Portugalio, kune kun la Socialista Partio. La partio malgraŭ sia nomo karakteriziĝas per relative konservativa politiko, kiu kompareblas ekzemple al tiu de la germana konservativa partio CDU.

La partio fondiĝis la 6-an de majo 1974 fare de Francisco Sá Carneiro, Francisco Pinto Balsemão, Emídio Guerreiro kaj Joaquim Magalhães Mota, kun la nomo Partido Popular Democrático (PPD). Ĝi ŝanĝis sian nomon en 1977.

La PSD estis la unua partio de Portugalio, kiu post la Revolucio de la Diantoj en la parlamentaj balotoj de la jaro 1987 sub gvido de Aníbal Cavaco Silva (nuan prezidento de la Respubliko) gajnis absolutan plimultan da voĉoj.

En 2010, Pedro Passos Coelho iĝis la partia prezidanto. La partio venkis en la parlamentaj balotoj de junio 2011, kaj ĝi verŝajne akiros la registaron.

La partio estas eldonanto de la gazeto „Povo Livre“ (popolo libera). La tri sagoj en la partia emblemo reprezentas la tri socialdemokratiajn fundamentajn valorojn: libereco, egaleco kaj solidareco.

Listo de prezidantoj

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la partio