Socialigo (ekonomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socialigo estas la politik-ekonomia procezo kiu aŭ (1) transdonas la materialajn produktrimedojn en la manojn de la komunumo aŭ (2) farigas la materialajn produktrimedojn tute servantaj al la komunumo. Socialigitaj firmaoj tiel ne plu favoras privatajn interesojn kiuj ne utilas la komunumon aŭ la laboristojn.

Socialigo estas historie postulo de socialdemokratoj, demokrataj kaj liberecanaj socialistoj (kiel anarkiistoj kaj sindikatistoj) kaj revoluciaj marksistoj.[1] Socialigo povas okazi per revolucia vojo aŭ iompostioma procezo kiel divido de havaĵkreskoŝtatigo gvidante de parlamenta demokratio.

Notu ke ŝtatigo ne devas signifi socialigon. Imagu bankon, kiun ŝtato savis de bankroto, sed la banko ne ŝanĝas sian rilaton al la laboristoj aŭ la socio. Ankaŭ notu ke socialigo ne devas okazi per ŝtatigo. Ekzemple liberecaj socialistoj ambaŭ celas socialigon kaj la forigon aŭ plejetigon de la ŝtato.

Socialdemokratio[redakti | redakti fonton]

Nederlando[redakti | redakti fonton]

En la nederlanda socialdemokratia historio, socialigo ludis ĉefrolon en elektoprogramoj kaj partiprogramoj de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) dum sia ekzisto inter 1894 kaj 1940. La postmilita sekvanto de SDAP, Partio de la Laboro (PvdA), denove metis la socialigon de bankoj en sian partiprogramon de 1947 kaj alivorte de 1977. En 1972 PvdA, la Demokratoj '66 kaj la Politika Partio de Radikaluloj (antaŭpartio de Verdo-Maldekstro) kune metis devigan dividon de havaĵkresko en ilian koalician interkonsenton, Keerpunt 1972, per kiu laboristoj ricevus kaj firmaan profiton kaj kundecidpovon.[2]

Post la en Nederlando fama tria-voja "forskuado de la ideologiaj plumoj" sub la gvidado de Wim Kok en 1995, socialigo de bankoj malaperis de la partiprogramoj de la nederlanda socialdemokratio.[3]

Marksismo[redakti | redakti fonton]

Socialigo estas grava principo en marksismo kaj komunismo, kiu kreas la transiron de kapitalismo al socialismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Cole, G., 2011. The Meaning of Marxism. Routledge, p 18. Google Books
  2. nederlande PvdA, D'66 kaj PPR, Keerpunt 1972: Regeerakkoord van de progressieve drie (1972).
  3. nederlande Otjes, Simon (2013-02-25) "Het socialisatiestreven en de sociaaldemocratie", De Hofvijver 3:27.