Socialisma Respubliko Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Socialisma Respubliko Rumanio (rumane Republica Socialistă România, RSR) estis unupartia socialisma ŝtato kiu ekzistis oficiale el 1947 al 1989. El 1947 al 1965, la ŝtato estis konata kiel Rumana Popolrespubliko (Republica Populară Romînă, RPR). La lando estis membro de la Varsovia Pakto, nome ŝtato de la Orienta Bloko kun hegemonia rolo por la Rumana Komunista Partio enmetite en la landa konstitucio.

Dum la Dua Mondmilito finis, Rumanio, iama lando membro de la Akso, estis okupita de Sovetunio, kiel reprezentato de la Aliancanoj. En la 6-a de Marto 1945, post amasmanifestacio de komunistaj simpatiantoj kaj politika premo fare de la sovetaj reprezentantoj, oni instalis novan prosovetan registaron kiu inkludis membrojn de la antaŭe eksterleĝigita Rumana Komunista Partio. Laŭrade pliaj membroj de la Komunista Partio kaj de la komunistemaj partioj akiris kontrolon de la administracio kaj la politikestroj de antaŭmilito estis rapide forigitaj el la politika vivo. En Decembro 1947, la reĝo Mikaelo estis devigita abdiki kaj estis proklamita la Popolrespubliko Rumanio.

Dekomence, la malbundaj rimedoj dum la postmilito en Rumanio estis eĉ kontrolitaj de la "SovRom", nova impostoliberaj entreprenoj sovet-rumanaj, kio ebligis ke Sovetunio kontrolu la ĉefajn ekonomiajn rimedojn de Rumanio.[1] Alia malhelpo estis la postmilitaj reparacioj pagitaj al Sovetunio. En la 1950-aj jaroj, tamen, la komunisma registaro de Rumanio komencis permesi al Rumanio pli da sendependeco, ekzemple, per la retirigo de ĉiaj sovetaj trupoj el Rumanio ĉirkaŭ 1958.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, Nicolae Ceaușescu iĝis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio (1965), Proparolanto de la Ŝtata Konsilio (1967) kaj atribuis al si la ĵus establitan rolon de Prezidento en 1974. La denonco fare de Ceaușescu de la Invado en Ĉeĥoslovakion de 1968 kaj mallonga ĉeso en la interna subpremado helpis al li akiri pozitivan bildon kaj enlande kaj en Okcidento. Tamen la rapida ekonomia kresko helpita de eksterklanda kreditaro laŭgrade preparis la vojon al malabundeco kaj politika subpremado kiu kondukis al la falo de lia totalisma regado en Decembro 1989.

Granda nombro de personoj estis ekzekutitaj aŭ mortiĝis enprizone dum la ekzisto de la komunisma Rumanio, ĉefe dum la stalinisma epoko de la 1950-aj jaroj. Dum pure justicaj ekzekutoj inter 1945 kaj 1964 nombris 137,[2] mortoj enprizone estas ĉirkaŭkalkulitaj en dekoj[3] aŭ centoj de miloj.[4][5] Multaj pliaj estis enprizonigitaj pro politikaj, ekonomiaj aŭ aliaj tialoj kaj suferis mistraktojn, torturon kaj/au mortigon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zwass, A. From Failed Communism to Underdeveloped Capitalism: Transformation of Eastern Europe, the Post-Soviet Union, and China. M.E. Sharpe, 1995
  2. Balázs Szalontai, The Dynamics of Repression: The Global Impact of the Stalinist Model, 1944-1953. Russian History/Histoire Russe Vol. 29, Issue 2-4 (2003), pp. 415-442.
  3. Tony Judt, Postwar: A History of Europe Since 1945, Penguin Press, 2005. ISBN 1-59420-065-3. "In addition to well over a million in detainees in prison, labor camps, and slave labor on the Danube-Black Sea Canal, of whom tens of thousands died and whose numbers don't include those deported to the Soviet Union, Romania was remarkable for the severity of its prison conditions".
  4. Adrian Cioroianu, Pe umerii lui Marx. O introducere în istoria comunismului românesc, Editura Curtea Veche, Bucharest, 2005. ISBN 973-669-175-6. Dum debatoj pri la ĝenerala nombro de viktimoj de la komunista registaro inter 1947 kaj 1964, Corneliu Coposu parolis pri 282,000 arestoj kaj 190,000 mortoj enprizone.
  5. Anne Applebaum, Gulag: A History, Doubleday, Aprilo, 2003. ISBN 0-7679-0056-1. La aŭtoro donas ĉirkaŭkalkulon de 200,000 mortoj nur ĉe la Kanalo Danubo-Nigra Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]