Socialista Laborista Partio de Usono
| Socialista Laborista Partio de Usono | ||
|---|---|---|
| partio | ||
| Komenco | 1876 vd | |
| Fino | 1-a de septembro 2008 vd | |
| Antaŭe | Workingmen's Party of the United States vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Mountain View | |
| Ideologio |
marksismo • De Leonismo • sindikatismo • revolucia socialismo • Lassallism | |
| Fondintoj | Daniel De Leon vd | |
| Filioj | Socialist Labor Party Seattle Section (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Socialista Laborista Partio de Usono (angle Socialist Labor Party of America, akronime SLP) estas la plej malnova socialista politika partio en Usono. Fondita en 1876, ĝi estas la unua socialista partio formita en Usono kaj la tria ankoraŭ ekzistanta en la mondo, post la Socialdemokrataj Partioj de Germanio kaj Danio.
Ĝia centra oficejo fermiĝis en 2008 kaj la partio estas plejparte neaktiva. Ĝia ideologio estas marksisma-deleonisma (d:Q167376).
Historio
[redakti | redakti fonton]La partio fondiĝis en 1876 kiel la Laborista Partio de Usono, kaj de 1877 ĝis la 1880-aj jaroj ĝi estis konata kiel la Socialista Laborista Partio. Daniel De Leon rapide fariĝis unu el la ĉefaj figuroj de la partio kaj redaktisto de ĝia gazeto, The People. Lia gvidado helpis transformi la SLP en restrukturitan nacian organizon. Tamen, la SLP ankaŭ fariĝis pli kaj pli influita de komunismo, kio kondukis al la elpelo de liberal-moderaj membroj kiel Charles Sotheran pro iliaj vidpunktoj. En 1899, secesia frakcio forlasis la SLP kaj formis novan movadon, kiu en 1901 fariĝis la Socialista Partio de Usono, fondita de Eugene V. Debs. Poste, la SLP spertis malkreskon en membreco kaj prestiĝo.
La vidpunktoj de De Leon formis la bazon por De Leonismo (d:Q167376), kiu estis pledata de la partio. Plie, la partio pledas por "socialisma industria sindikatismo" (d:Q1317913), la kredo je fundamenta transformo de la socio per kombinita politika kaj industria agado de la laborista klaso organizita en industriaj sindikatoj.
La partio regule prezentis kandidatojn por publikaj oficoj, kiel ekzemple por la prezidantaj elektoj, sed plejparte sen multe da sukceso. Ĝi laste nomumis kandidatojn por la usona prezidanteco en 1976.
La konata emblemo de la Socialista Laborista Partio prezentas fleksitan brakon tenantan martelon.
Charles H. Matchett estis la kandidato de la partio por Vicprezidanto de Usono en 1892, kaj por Prezidanto de Usono en 1896. Li poste esperantistiĝis kaj oficiale partoprenis la 1-a UK.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Socialista Laborista Partio de Usono. Oficiala partia retejo.
- La Popolo. Indekso de numeroj havebla en PDF-dosieroj, 1999–2008.

