Latva Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latva Soveta Socialisma Respubliko
Plena origina nomo:
latve Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika, ruse Латвийская Советская Социалистическая Республика'
 Latvio 5-a de aŭgusto 1940 – 4-a de majo 1990 Latvio 

Flago de Latva Soveta Socialisma Respubliko

Flago de Latva Soveta Socialisma Respubliko
Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
64 589 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 666 567 1989
oficiale neniuj, fakte la rusa kaj latva
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko • unupartiismo
tempozono UTC + 3
Antaŭaj ŝtatoj:
Latvio Latvio
Postsekvaj ŝtatoj:
Latvio Latvio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Latva Soveta Socialista Respubliko aŭ mallonge ‘’’Latva SSR’’’ - latve Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika, ruse Латвийская Советская Социалистическая Республика [prononco "Latvijskaja Sovjetskaja Socialistiĉeskaja Respublika"] inter la jaroj 1940 kaj 1990 estis unia respubliko de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj.

La nomon oni donis la 21-an de julio 1940 al unia respubliko kreita dum la Dua Mondmilito: la teritorio de Latva SSR kongruis kun tiu de la antaŭe sendependa Respubliko de Latvio, antaŭ la ekokupo de la baltaj ŝtatoj fare de Sovetunio la 17-an de junio 1940 konforme al la pakto Molotov-Ribbentrop. La latva prezidento Karlis Ulmanis alvokis ne batali kontraŭ la superforta Soveta armeo. La 17-an de junio li diris per radio: "Mi restos en mia loko, vi restu en via!" (latve "Es palikšu savā vietā, jūs palieciet savās!"). La Latva SSR estis oficiale aneksita de Sovetunio la 5-an de aŭgusto 1940, kiam ĝi fariĝis la 15-a respubliko de Sovetunio. Jam la sekvan monaton Kārlis Ulmanis ne plu estis en sia loko, sed deportita al Stavropolo, jaron poste oficiale malliberigita, deportita plu al Turkmenio kaj tie mortigita en 1942.

Antaŭ la anekso, en Latvio formiĝis nova registaro, amika al Sovetunio, sed ne komunista (konforme al Soveta ultimato la 16-an de junio). Formis nova partio — Bloko de labora popolo. Ĝi estis sola partio permesinta al falsa elektoj la 14-an de julio. Bloko de labora popolo havis 97,8% de voĉoj, oficiale aperadis 94,8% latvoj.

Ekzistas vidpunkto, ke Latvio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte aneksita. Inter la jaroj 1941 ĝis 1944 Latvio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la ruĝa armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Latva SSR.

La 4-an de majo 1990 Latvio deklaris restarigon de sia ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio oficiale nur agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991 (mallonge post tio, la 26-an de decembro 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]