Socialista Partio (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Socialistische Partij)
Socialista Partio
emblemo
partio
Komenco 10-a de oktobro 1971 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amersforto
Ideologio

demokrata socialismo • maldekstra popolismo • respublikismo

Ĉefestro(j) Jannie Visscher • Hans van Hooft sr. • Jan Marijnissen • Ron Meyer vd
Posedatoj Tomaatnet vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Socialista Partio
Socialistische Partij
Emblemo de Socialista Partio
partio
Lando  Nederlando
Estro Ron Meyer (SP)
Fondiĝo La 22-an de oktobro 1971
Ĉefa sidejo Snouckaertlaan 70
3811 MB Amersforto
Ideologio Demokrata socialismo
Internacia aliĝo Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Junulara organizaĵo ROOD
Retejo http://www.sp.nl
vdr

La Socialista Partio (nederlande: Socialistische Partij, SP) estas maldekstra politika partio de Nederlando. Ekde la jaro 1994 ĝi estas opozicia partio en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento.

La partio havas siajn radikojn en la maoisma movado de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento en Nederlando, kaj fondiĝis sub la nomo “Komunisma Partio de Nederlando” (KPN). Ekde la jaro 1991 ĝi proklamas moderan socialismon, laŭ la partia moto “homa digno, egaleco kaj solidareco”. La partia programo tre kritikas kapitalismon kaj postulas ĝeneralan demokratiigon de la socio inkluzive de la ekonomio.

La membraro de SP komence de la 21-a jarcento kreskis rapide kaj konstante:

  • Dume de 2002 estis 27 291;
  • Fine de 2003 ĉirkaŭ 43 000;
  • Novembro 2006 iĝis 50 000;
  • Julie de 2007 ĉirkaŭ 52 000.

Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Membroj de la partio SP dum manifestacio en Bruselo de marto 2005.

Post la eŭropaj balotoj de 2004 la partio SP disponis pri du parlamentantoj en la Eŭropa Parlamento. Tie ĝi membris en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj.

Provincaj parlamentoj[redakti | redakti fonton]

La partio ankaŭ reprezentiĝas en ĉiuj dek du provincaj parlamentoj de Nederlando, sed ne disponas pri eĉ unu regiona ministro, do ĉie estas opozicia partio.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la junulara asocio ROOD (ruĝo) kun eta ruĝa stelo

Ĝis la jaro 1976 la partio kiel emblemoj uzis diversajn stiligitajn portretojn de la marksismaj-leninismaj politikistoj Markso, Engels, Lenin, Stalin kaj Mao. Tiuj emblemoj troveblis interalie sur la titolpaĝoj de la partia gazeto De Tribune. La sovetuniaj simboloj martelo kaj falĉilo ekstreme malofte uziĝis. Post la jaro 1976 stiligita ruĝa flago enkondukiĝis kiel simbolo, kaj post la jaro 1994 fluganta ruĝa tomato, kiu reprezentu la politikan proteston (en okcidenta Eŭropo estas maldekstra kutimo dum publikaj politikaj eventoj ĵeti putrajn tomatojn kaj krudajn ovojn al malŝatataj politikistoj kaj esperi trafi ilin). La junulara asocio ROOD (esperante: RUĜO) ekde 2006 havas etan ruĝan stelon kiel emblemon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]