Saltu al enhavo

Societo Ramond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo Ramond
SOCIETE RAMOND
erudicia societo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1865 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Bagnères-de-Bigorre
Fondinto(j) Émilien Frossard • Charles-Louis Frossard • Charles PackeHenry Russell vd
Lingvoj

franca lingvovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La societo Ramond (france Société Ramond), hodiaŭ asocio laŭ leĝo de 1901, estas scienca klubo kies celo estas la studado de la Pireneoj laŭ ĉiuj aspektoj. Ĝia sidejo situas en Bagnères-de-Bigorre. Ĝi estis nomita omaĝe al la pirenea esploristo Louis Ramond de Carbonnières. La societo Ramond signife kontribuis al la disvolviĝo de la pireneisma movado fine de la 19-a jarcento.

La 19-an de aŭgusto 1864, la pastoro Émilien Frossard kaj ties du filoj (Charles-Louis[1] kaj Émilien Sigismond[2],[3]) same kiel Charles Packe kaj Henry Russell[4] renkontiĝis ĉe la hotelo Voyageurs en Gavarnie. Ĉiuj estis esplorintaj la pireneajn montojn kaj alportis rokaĵojn, plantojn, kaj multajn "emociojn kaj neforgeseblajn memorojn". De tiu vigla diskuto naskiĝis la ideo kunigi ĉi tiujn diversajn spertojn en societo, simila al la brita Alpine Club, fondita en Londono en 1857. La postaj onidiroj aldoniĝis al la "historiaj" fondintoj de la hôtel des Voyageurs eminentaj membroj kiel Farnham Maxwell-Lyte, kiu tamen ĉeestis nur ĉe la dua kunveno.

Kelkajn tagojn poste, la membroj denove renkontiĝis en Bagnères-de-Bigorre, ĉe la domo de Frossard. Russell proponis, ke la aliro al la Societo estu rezervita al tiuj, kiuj supreniris pintojn altaj je pli ol 3000 metroj. Frossard rifuzis tiun sportan selektadon, preferante emfazi la sciencan aspekton. Russell volis nomi ĝin Club des Isards, sed Frossard proponis, ke oni inspiriĝu de granda nomo, tiu de Ramond de Carbonnières, la unua granda esploristo de la Pireneoj, kiu interesiĝis pri geologio, botaniko, faŭno, kaj ankaŭ estis granda literaturisto kaj historiisto. La argumentoj de Frossard ŝajne estis konvinkigaj. Tiel naskiĝis la societo Ramond. Al ĝi rapide aliĝis aliaj membroj kiel la geologo Cordier (nevo de Ramond). La Societo akceptis ne-pireneanojn, kies scienca aŭtoritato estis nekontestebla, ekzemple la geografo Élisée Reclus kaj la kemiisto Henri Sainte-Claire Deville. La komitato estis tiel formita : Frossard, prezidanto. Maxwell-Lyte, vicprezidanto. Russell, sekretario. Packe, helpsekretario.

En 1874, la societo ricevis la taskon provizi la kolektojn de la muzeo pri natura historio de Bagnères-de-Bigorre, fondita en 1837, kaj poste administri ĝin. La familio Frossard precipe kontribuis per siaj kolektoj pri mineralogio, paleontologio kaj prahistorio.

Aktivecoj

[redakti | redakti fonton]

La societo eldonis bultenon, Explorations pyrénéennes, en kiu Adrien Baysselance, Lucien Briet, Cordier, Maurice Gourdon, Bertrand de Lassus, Lequeutre, Charles Packe, Henry Russell, Aymar de Saint-Saud, kaj Paul Edouard Wallon publikigis artikolojn. La unua bulteno aperis en 1866. Packe malfermis ĝin per artikolo en la angla, Camps on the Maladetta, sekvita de Russell kun La pinto Cotieilla. Frédéric Soutras, "kun escepta permeso en revuo, kiu ne estas speciale literatura", daŭrigis per odo al Henry Russell, Les sommets vierges.

La societo interalie iniciatis la kreadon de la observatorio de la pinto Midi de Bigorre. D-ro Costallat ankaŭ estis unu el la kreintoj en 1854 de la gastejo de Sencours, ĉe la sama pinto. « Oni povas diri, ke la tagon, kiam la Société Ramond estas fondita, de kiu Costallat estas membro, virtuale la observatorio de la Pic du Midi estas farita[5]. » Ĉi tiu projekto estis sukcesa, sed la tre pezaj administraj taskoj ruinigis la financojn de la societo, kiu sekve devis transdoni la observatorion al la ŝtato.

La Unua mondmilito bremsis la aktivecojn de la Societo, kaj la Dua mondmilito preskaŭ estis mortiga por ĝi. Ĝi rekomencis la publikigon de la bulteno en 1968 kaj revigliĝis kun novaj generacioj de esploristoj.

Rilataj personoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Martine François (màj 23/10/2009). Charles-Louis Frossard..
  2. (2020) Dictionnaire biographique des protestants français de 1787 à nos jours D-G, ‑a eldono. ISBN 978-2-8462-1288-5..
  3. Martine François (màj 23/10/2009). Émilien Sigismond..
  4. [Comité des travaux historiques et scientifiques Russell-Killough Henry Patrice Marie, comte dit Henry Russell] (màj 27/09/2022)..
  5. Henri Beraldi, Cent jaroj en la Pireneoj, 3-a ĉapitro, p.75

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]