Societo de Mongolaj kaj Ĉinaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Societo de Mongolaj kaj Ĉinaj Esperantistoj (ĉine 蒙中世界语者联盟, mongole Монгол-Хятадын Эсперанточдын Нийгэмлэг) estas Esperanto-asocio fondita en 2007 laŭ iniciato de mongola veterana Esperantisto Dorĝ kaj Batzaya. Kunlaboris kun ĝi doktoro profesoro D. Boldbaatar, profesia tradukisto de la ĉina lingvo.

La celo de societo estas disvastigi Esperanton inter instruistoj de ĉina lingvo kaj literaturo kaj inverse studentoj, kiuj studas ĉinan lingvon en Mongolio, kaj same inter ĉinaj studentoj, kiuj studas mongolan lingvon. Ankaŭ disvastigi kaj popularigi Esperanton meze de internaj mongoloj.

La agado de societo samtempe celas diskonigi pri la Esperanto-movado en Ĉinio uzante ĉinlingvajn informfontojn al ekstermovada publiko. Fruktodone la asocio interŝanĝos spertojn kaj scikonojn pri Esperanto-aktivado en ambaŭ landoj. La asocio bonvenigas ĉiujn volontulojn.