Societo de liberaj viroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo de liberaj viroj
scienca societo
Komenco 1794 vd
Fino 1799 vd
Lando(j) Sankta Romia Imperio vd
Sidejo Jena
vdr

La literatura Societo de liberaj viroj (germane: Gesellschaft der freien Männer) en Jena, kiu kelkfoje nomiĝis ankaŭ Litterärische Gesellschaft, estis germana ligo studenta fondita sub la influo kaj la impreso de la filozofoj Karl Reinhold kaj aparte Johann Gottlieb Fichte. Studentoj de ĉiuj fakultatoj kaj nacioj/korporacioj rajtis aniĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ligo tre impresitis per la ideoj de la Franca revolucio de 1789 malŝatante feŭdismajn/mezepokajn morojn de aliaj studentaj ordenoj, ekz. la dueladon. Fundamento societa estis prelego de Fichte pri la nepra devoj de akademianoj fariĝi reprezentantoj de plibonigita homaro. La fondiĝkunsido okazis en la 1.6.1794 kiun ĉeestis dek viroj. La verkadon de la statutoj (Constitution) helpis eble ankaŭ Fichte, kiu nur unufoje partoprenis la kunvenojn, nome en la 17.9.1794.

Kolektiĝo estis ĉiun semajnon merkrede je vespero, kie plejtempe ĉestis inter 8 kaj 12 membroj. Dum la ekzisto fratia estis sume ĉ. 50 anoj. Dum la ĉeestado oni povis ĝui prelegojn, kies titoloj surpaperigitis en la protokollibro (kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ). Ekzemplo de prelegtitolo jen: Über den Einfluß der Universität auf die Kultur Deutschlands (pri la influo altlerneja koncerne la kulturon germanlandan). La ŝtataj aŭtoritatoj taksis la ligon suspekta pro la timo de revoluciemo. Sed estu substrekate ke tiaĵoj neniam grupanare esprimitis.

Jam en 1796 kelkaj membroj rimarkis malrapidan respektive malan evoluon de la ligo, ankaŭ pro ke kelkaj membroj pro diversaj kialoj intertempe estis forlasintaj la urbon che Saale-rivero. Tial trankvile la ligo malfondiĝis: la lasta noto en la protokollibro datumas de la 6.3.1799. Tiam cetere Fichte devis forlasi la urbon Jena pro la t.n. ateismo-kvereloj.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La efikoj de la societo tamen gravegis, ĉar multaj eksaj membroj daŭre flegis kontaktojn inter si kaj fondis aŭ almenaŭ influis aliloke similajn klubojn, ekz. en Göttingen, Bremeno kaj Oldenburgo. Planoj fondaj por interesataj viroj estis ankaŭ en Berno. Por kelkaj eksliganoj, kiel dirite, la komuna tempo en Jena do persone kaj spirite gravis kaj estis eĉ bazo por la resto de la vivo. Tio ekz. tre validis por Johann Friedrich Herbart, pioniro de modernaj pedagogiko kaj psiĥologio: por li la meditado de la ideoj de Fichte kaj la amikeco kun la posta bremena urbestro Johann Smidt estis fundamentaj.

Fondintoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj membroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ekzistis ankaŭ personoj kiuj ne membris sed tamen tre influitis de tiu ĉi societo, ekz. la verkisto kaj diplomato Isaac von Sinclair. Aliaj personoj ja membraj estis ekz.:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Letero pri tiu amiko de Holderlin. Arkivita el la originalo je 2018-12-20. Alirita 2020-03-21.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Felicitas Marwinski: „Wahrlich, das Unternehmen ist kühn…“ Aus der Geschichte der Literarischen Gesellschaft der freien Männer von 1794/99 zu Jena. Jena und Erlangen 1992, ISBN 3-925978-09-7.
  • Paul Raabe: Das Protokollbuch der Gesellschaft der Freien Männer in Jena 1794–1799. In: Festgabe für Eduard Berend zum 75. Geburtstag am 5. Dezember 1958. Weimar 1959, p. 336–383. ([1]).