Societo por germana-sovetia amikeco (DSF)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo por germana-sovetia amikeco
emblemo
flago
amasmovado en GDR
Komenco 30-a de junio 1947 vd
Fino 1992 vd
Lando(j) Germana Demokratia Respubliko vd
vdr

Societo por germana-sovetia amikeco (germane Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft, mallongigo DSF; ruse Общество германо-советской дружбы, Obŝĉestvo germano-sovjetskoj druĵbij) estis politika amasorganizaĵo de GDR.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondite en 1947 fare de membroj de la Societo de amikoj de la Nova Rusio kaj la Unio de amikoj de Sovetunio ĝi helpu dispeli kontraŭsovetiajn sintenojn inter la loĝantaro. La unua prezidanto estas Jürgen Kuczynski.

Ekde 1949 dum GDR-tempo DSF kreskis kaj iĝis la dua plej granda amasorganizo post Freie Deutsche Jugend. Ĉi tio rezultis de socia premo devi aliĝi al ĝi. Se oni ne volis iĝi membro necesis klarigi la kaŭzojn por tia rifuzo. Do por multoj membreco estas ĉefe limigita al pagado de kotizoj.

DSF tenadis propran lernejon, kie ĝiaj oficialuloj estis trejnataj kaj diversajn Kulturdomoj de Sovet-Unio en tuta Orienta Germanujo. Ejo de la erfurta Konsilantargimnazio ekzemple dum multaj jaroj estis DSF-domo. Ankaŭ la starigon de Puŝkin-monumento en Vajmaro instigis la DSF-anoj.

En 1990 DSF estis transformita en tegmentan organizon de federacia asocio subdividita en regionajn asociojn.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jan C. Behrends, Die erfundene Freundschaft. Propaganda für die Sowjetunion in Polen und in der DDR, Köln 2006, ISBN 3-412-23005-7.
  • Anneli Hartmann, Wolfram Eggeling, Die Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft: zum Aufbau einer Institution in der SBZ/DDR zwischen deutschen Politzwängen und sowjetischer Steuerung. Analysen, Berlin 1993, ISBN 3-05-002466-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. bundesstiftung-aufarbeitung.de/de/recherche/kataloge-datenbanken/biographische-datenbanken/cyrill-pech