Sociolingvistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sociolingvistiko, ankaŭ socia lingvosciencolingva sociologio, estas fako de lingvoscienco kiu priskibas la rilaton inter socio kaj lingvo, la efikojn de aspektoj de socio, inkluzive de ĝiaj kulturaj normoj, atendoj kaj kunteksto, la manieron kiel komunumo uzas lingvon kaj la efikojn de tiu lingvo-uzo sur lingvokomunuo, socio[1].

La sociolingvistiko okupiĝas same pri la efektiva uzado kiel pri kromsignifoj, valoroj kaj sintenoj. Ĝi tiamaniere okupiĝas pri ĉiuj strukturaj ŝanĝiĝoj, pri kiuj okupiĝas historia lingvistiko kaj klopodas klarigi la ŝanĝiĝon, dum la strikta lingvistiko okupiĝas nur pri la priskribo de la formo.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj socilingvistika esplorterenoj  kaj/aŭ sub-disciplinoj :

La filozofia antropologia sociolingvistiko konsideras lingvon kiel portanto de grava funkcio en la kampoj de mondbildo, kulturo kaj socio.

La psikologia sociolingvistiko koncernas la homan pensadon en rilato kun la lingvo kaj pritraktas lingvoakiradon kaj lingvan edukadon rilata al lingvo.


La sociologia socioscienca sociolingvistiko okupiĝas pri la strukturo de socio. La lingvo ene de grupoj, etnaj grupoj aŭ malplimultoj estas centra temo ĉi tie.

La reala lingva sociolingvistiko identigas kaj analizas la lingvosistemon.

La interaga komunikadoteoria sociolingvistiko traktas la analizon de konversacioj, inkluzive de komunika etnografio, konversacio-analizo kaj interkultura komunikado. La esperanta sociolingvistiko rilatas al lingvo en la esperanto-parolanta socio, ekzemple :

- "Sociolingvistikaj aspektoj de la Esperanto-movado". (Detlev Blanke). En: Literatura Foiro, anno 11, n-o 61

- “Enquête sociologique sur les espérantophones suisses” (enketo sociolingvistika pri la svisaj esperantistoj). en: Domaine de la recherche en linguistique appliquée. Red. Tazio Carlevaro. Bellinzona 1998 (Dubois)

- Benedikt Poller (Universitato Munkeno), La kultura ligiteco de Esperanto – sociolingvistika esploro (magistra disertacio),

- Goro Christoph Kimura, Esperanto and minority languages: A sociolinguistic comparison (Esperanto kaj malplimultaj lingvoj: lingvosociologia komparo), en: Language Problems and Language Planning 36(2), 167-181.

- Lilli Papaloïzos, Ethnographie de la communication dans un milieu social exolingue: Le Centre Culturel espérantiste de la Chaux-de-Fonds (Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-Fonds), eld. Peter Lang, Editions scientifiques européennes, Bern, 1992,

Esplorkampoj[redakti | redakti fonton]

La gvida principo de la socilingvistika esplorkampo venante de Joshua Fishman estis formulita kun la sekvanta demando: Kiu parolas kiun lingvon, kiel, kaj kiam, kun kiu kaj sub kiuj sociaj cirkonstancoj kaj kun kiuj intencoj kaj sekvoj?

La socilingvistiko okupiĝas pri praktikaj temoj kiuj tuŝas multajn aliajn lingvajn disciplinojn. Prioritataj aferoj estas ekzemple:

Rilataj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Magomet Isajev

Goro Christoph Kimura

Tove Skutnabb-Kangas

Louis-Jean Calvet

Philippe Blanchet

Joshua Fishman

William Labov

Deborah Tannen

Basil Bernstein

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Jouko Lindstedt, Lingvo — rimedo aŭ resurso ? (12p, PDF)

'Sociolingvistikaj problemoj en la funkciado de Universala Planlingvo. La ekzemplo de Esperanto'. En:2 Werkstattgespräch 'Interlinguistikin Wissenschaft und Bildung/2a laborkonferenco "Interlingvistiko en Scienco kaj Klerigo", Paderborner Arbeitspapiere 38, Paderborn, FEoLL-GmbH, 1978, pp 5-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Endanĝeraj lingvoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la germana versio de Vikipedio je la 23-a de marto 2018.

  1. (angla) Sociolinguistics, Book Gazette, John Benjamins publishing co, Amsterdam, printempo 2018, p. 5.