Sociologio de sciaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sociologio de sciaro konsistas en la studo de la sociaj originoj de la ideoj kaj de la efiko kiun la hegemoniaj idearoj havas super la socioj (kompare kun la historio de la ideoj). La celo studota estas la influo inter socio kaj pensaro, tio estas, kiel influas la socio sur la pensaro kaj kiel influas la pensaro sur la socio, kaj partikulare kiel la produktitaj ideoj influas sur la socio, kio okazigas transformadojn.[1] La preciza celo studenda estas la ĉiutaga vivo, tio estas la konduto de la personoj kaj kiel ĝi adoptas sian propran kriterion rilate al la socio.

La esprimo sociologio de sciaro ekĝeneraliĝis en la 1920-aj jaroj, kiam kelkaj germanlingvaj sociologoj verkis pri la temo: inter ili elstaras Karl Mannheim, per sia verko Ideologio kaj utopio, kaj Max Scheler. La fako funkciismo meze de la 20-a jarcento rezultis en la fakto, ke la sociologio de sciaro restu en duaranga loko ene de la sociologia pensaro. Grandmezure, ĝi estis reinventita kaj aplikita al studoj pri la ĉiutaga vivo en la 1960-aj jaroj, speciale fare de Peter L. Berger kaj Thomas Luckmann en La socia konstruado de la realo (1966) kaj plue estas en la bazo de la metodoj de kvalitativa kompreno de la homaj socioj.

Kvankam tio estas tre influa en la nuntempa sociologio, la sociologio de la sciaro havis pli grandan efikon super la scienco, speciale pro sia kontribuo al la diskuto kaj kompreno de la propra naturo de la scienco, ĉefe pere de la verko Thomas Kuhn, pri La Strukturo de Sciencaj Revolucioj (vidu ankaŭ la koncepton de paradigmo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La sociología del conocimiento y de la ciencia.». Arkivigite je 2022-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 7an de novembro 2017.