„ Hungara Esperanto-Asocio eldonis 1978 tre interesan libron pri Esperanto: „Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado.“ La aŭtoroj — M. I. Isajev, S. N. Podkaminer kaj E. K. Drezen (Sovetunio), A. Ratkai (Hungario), D. Blanke (GDR), kaj U. Lins (FRG) — pritraktas ĉefe historiajn temojn de la Esperanto-movado, tiel ke entute etendiĝas vasta arko pri problemoj de universala lingvo, de ideoj de la utopiistoj (More, Campanella, Vairasse ktp. en la artikolo de Ratkai) ĝis la perspektivo. Ĉiu unuopa artikolo por si mem estas interesa, sed nur per la kombinado la tuto gajnas eksterordinaran gravecon kaj peras abundajn sciojn al la leganto.
Tiuj kompleksaj socipolitikaj kontempladoj pri Esperanto ankaŭ tial estas konsiderindaj, ĉar ili estas skribitaj de marksisma-leninisma vidpunkto kaj tiamaniere korektas erarajn aŭ malkorektajn opiniojn, ĝis nun ekzistantajn en esperantistaj kaj eksteresperantistaj rondoj.
En la libreto multe da gravaj demandoj estas respondataj, sed samtempe la aŭtoroj starigas novajn demandojn respondindajn. Tiel la prezentita kolekto estas komenco, sed bona-. Ekzemple la artikolo de Podkaminer pri „Socialismo kaj internacia lingvo“ montras objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn kaj faktorojn rilate al la plua evoluo de 1’Esperanto-apliko. Tiu artikolo miaopinie pruvas tre klare, ke la venonta apliko de internacia lingvo estas nedisigeble ligita kun la evoluo de l’socialismo, ĉar nur la socialisma socio ebligas tiajn kondiĉojn kaj tiom da pozitivaj faktoroj, kiom necesas por ke internacia lingvo akiru ĝeneralan aprobon. Tion ankaŭ montras la nuntempa situacio en la Esperanto-movado. La ankoraŭ neresponditaj demandoj estas vasta kampo por plua laboro de la interlingvistoj kaj sociaj sciencistoj.
Alia grava eldiro de la libro estas, ke Esperanto ĉiam estis ligita kun la progreso. Tion pruvas la artikoloj de D. Blanke pri la „Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE)“, pri la „interna ideo de Esperanto“ aŭ pri la „kontribuo de la laboristaj esperantistoj por la evoluo de la germanasoveta amikeco en la tempo de la Respubliko de Weimar“ kaj la jam citita artikolo de Podkaminer per pozitivaj ekzemploj kaj la artikolo de U. Lins (nemarksista) pri „Esperanto dum la Tria Regno“ per negativaj.
Ili montras, ke reakcio ne akordas kun „Esperantisteco“, ke ĉiuj reakciaj reĝimoj diversgrade subpremis la Esperanto-movadon kaj ke kontraŭe la esperantistaro ĝenerale preskaŭ ĉiam kaj ĉie kunlaboras kun progresemaj movadoj. Tiu eldiro ne ekskludas, ke unuopaj esperantistoj kelkfoje aliĝis al reakciaj movadoj aŭ — kiel ekzemple nuntempe la Lapenna-grupo — provas uzi Esperanton por antikomunistaj klopodoj.
Tiurilate interesaj estas la priskriboj de Drezen kaj Blanke pri la „interna ideo“, montrante, ke la „interna ideo“ pri Esperanto de Zamenhof de marksisma-leninisma vidpunkto estis fikcio, sed tamen la Zamenhofa koncepto pri la popolinterliganta efiko de internacia lingvo — modifita — pluekzistas.
Cetere la libro peras multajn interesajn detalojn, i. a. pri la koniĝo kun aŭ opinioj de Marks kaj Lenin pri demandoj de intemacia lingvo.
La libro estas entute bonega pliriĉigo de niaj konoj pri internacia lingvo ĝenerale kaj precipe pri Esperanto kaj tial rekomendinda. Mi opinias, ke estus utile eldoni ĝin en germana lingvo — eble kompletigita per kelkaj interesaj artikoloj el la libro „Esperanto — lingvo, movado, instruado“, kiu same kaj dankinde estis redaktita de d-ro D. Blanke. Certe tia-libro eĉ interesus eksteresperantistajn rondojn kaj eble povus plivastigi niajn vicojn. ”
„ Homo, kiu konas la Esperanto-movadon en socialismaj landoj kaj en kapitalismaj landoj, ne povas nei, ke nenie en okcidenta Eŭropo oni trovas la nombran forton de la bulgara movado, la kulturan kaj eldonan viglecon de la hungara movado, la organizitecon de la movado en GDR1), la efikon al la publiko de la pola movado aŭ la imponon de la soveta movado.
Certe ĉe ni ĉiu ajn esperantisto rajtas fondi novan mond-savan organizon, eldiri siajn personajn cerbumajojn kaj veturi al Esperanto-kongresoj en Brazilujo (se li nur havas monon por tio), kaj el tio oni povus konkludi ke ĉi tie ekzistas pli granda idea viglo. Miaopinie temas nur pri sintrompo, ĉar el nia absoluta, anarĥia agadlibereco rezultas nur malmulta efiko al la ĉirkaŭanta socio, kaj cetere homoj, kiuj en la okcidento klopodis enkadrigi Esperanton en la pli vastan socion, renkontis nur nekomprenon kaj akuzojn pri „komunisteco". Ja la ĉefa valoro de la Esperanto-movado por multaj okcidentanoj kuŝas en kontentigo de siaj individuaj bezonoj.
Tio estas ege danĝera por tamen batalanta movado, kiam la gvidantoj men de la movado je ĉiu nivelo ne povas klare analizi la ĉirkaŭan socion kaj vidi la lokon de Esperanto en ĝi.
Grandan helpon en tiu direkto donas la recenzata verko, en kiu ses elstaraj Esperanto-agantoj (A. Rátkái, S. N. Podkaminer, D. Blanke, U. Lins, E.K.Drezen, M. I. Isajev) analizas plurajn socipolitikajn aspektojn de la movado por internacia planlingvo. Iliaj studoj kovras vastan kampon: de la personeco de Zamenhof ĝis bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko, de similecoj
inter la movado por Volapuko kaj la movado por Esperanto ĝis repritakso de la signifo de la "intema ideo“.
Se ekzistus ĉe ni lernejoj por gvidantoj, ĉi tiu verko certe estus unu el la lernolibroĵ. Ĉu estas tro granda postulo la peto ke ĉiu nuntempa aŭ potenciala grupgvidanto legu ĝin?
Tio neniel signifas ke la ideoj esprimataj de la verkintoj estas rigardindaj kiel dogmaj veroj, kaj laŭ mi jen kaj jen ili estas kritikeblaj ankaŭ el maldekstraj pozicioj, sed certe ili estas rimarkinda kontribuo al kono de la vero pri ni mem (kaj la vero estas ĉiam revolucia, laŭ konata esprimo).[2]”