Thomas & Friends (trad. Thomas kaj amikoj) estas brita porinfana televida serio, bazita sur la infanlibra serio The Railway Series skribita de la angla pastro kaj fervoja entuziasmulo Rev. Wilbert Awdry. La televida serio estis elsendita dum 24 sezonoj de 1984 ĝis 2021. Roluloj de la serio estas Thomas, antropomorfa blua fervoja vaporlokomotivo, kaj aliaj antropomorfaj veturiloj sur la fikcia insulo Sodor en la Irlanda Maro.