Sofi Tukker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofi Tukker
Bazaj informoj
Deveno Novjorko, Usono[1]
Ĝenroj Haŭzo[2], EDM
Aktivaj jaroj 2014 - nun
Eldoninto HeavyRoc[3], Ultra
Retejo sofitukker.com
Membroj

Sophie Hawley-Weld, Tucker Halpern

vdr

Sofi Tukker (ofte stiligita majuskle)[soŭfi take] estas german-usona muzika duopo, kiu baziĝas en Novjorko. Ĝi konsistas el Sophie Hawley-Weld (Germano) kaj Tucker Halpern (Usonano). La duopo eble estas plej konata pro sia kanto Best Friend, kiu estis ludita dum la prezento de la iPhone X de Apple kaj de sia kanto Drinkee, kiu estis nomumita por la premio Grammy. En Decembro 2018 ilia albumo Treehouse estis nomumita por la premio Grammy en la kategorio Plej bona danca/elektronika albumo.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Hawley-Weld naskiĝis la 17-an de Majo 1992 en Frankfurto (Germanujo) kaj kreskiĝis en kampara Kanado. Ŝi ĉeestis la edukejon United World College of the Adriatic en Duino (Italujo).

Halpern naskiĝis la 26-an de Decembro 1989 en Brookline (Masaĉuseco, Usono). Plenkreskiĝinte Halpern strebis esti korbopilkisto, sed devis ĉesi tion kaj anstataŭe lernis muziki.[5]

Halpern kaj Hawley-Weld unue renkontiĝis ĉe la Universitato Brown en 2014 en arta galerio, kie Hawley-Weld ludis muzikon en ĵaza triopo kaj Halpern alparolis ŝin pri remiksi unu el la kantojn. Tiam ili komencis verki kaj ludi kantojn kune.[6]

Sofi Tukker publikigis la muzikalbumeton Soft Animals la 8-an de Julio 2016. La albumeto enhavas la kantojn Drinkee, Matadora, Awoo, Déjà Vu Affair, Moon Tattoo kaj Hey Lion. La titolo devenas de poemo de Mary Oliver ("You only have to let the soft animal of your body love what it loves").

Ilia kanto Drinkee de la albumeto Soft Animals estis nomumita por la premio Grammy en la kategrio Plej bona danca sonregistraĵo en 2017.[7] Drinkee estas adaptita de poemo de la brazilo Chacal. La kanto aperis en la filmo The Incredible Jessica James.

Ilia kanto Johny aperis en la videoludo FIFA 17.[8] La kanto estas adaptita de poemo de la brazila verkisto Paulo Leminski.

La kanto Best Friend estis ludita dum la prezento de la iPhone X de Apple la 12-an de Septembro 2017.[9] Ĝi ankaŭ estis inkluzivita en la videoludo FIFA 18.[10] Krome ĝi estis ludita dum sceno de la filmo Ocean’s Eight.

Versio de la kanto Batshit, titolita That’s It (I’m Crazy), estis ludita dum televida reklamo de Apple por speciala versio de la saĝtelefono iPhone 8 RED en 2018.[11]

La 28-an de Junio 2018 Sofi Tukker kunverkis kun la itala DĴ Benny Benassi kaj publikigis la unuopaĵon Everybody Needs A Kiss. La 14-an de Septembro 2018 ili publikigis remikson de Energia kune kun la brazila kantisto Pabllo Vittar.

Ilia kanto Swing estas prezentita en la videoludoj FIFA 20 kaj Need for Speed Heat.

La kanto Good Time Girl estis ludita dum la malferma filmistolisto de la televida serio The New Pope en 2020.

Aprezo[redakti | redakti fonton]

La Paste Magazin priskribis la publikitaĵojn kiel "nesatigebla danca kolekto de ĝangalo-popmuzikaj kantoj kun multaj bone faritaj aludoj al brazilaj instrumentoj, poetoj kaj la internacia lingvo, la portugala".

La Slant Magazine diris pri la albumo Treehouse, ke "la kantoj sur Treehouse de Sofi Tukker estas alterne ludemaj kaj sinceraj, intimaj kaj tutmondaj." "Kvankam la miskaĵo de malakordigeblaj sonoj kaj influoj - bosanova ritmoj, bovtintiloj, kastanjetoj kaj gitaroj de italaj vakeraj filmoj - pruntas al Treehouse mienon de monda artifiko, Hawley-Weld kaj Halpern neniam tenas sin aŭ sian muzikon tro serioza. Sed tio ne signifas, ke ni ne."

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2018: Treehouse

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

  • 2016: Soft Animals
  • 2018: Spotify Singles
  • 2019: Dancing on the People

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2016: Drinkee
  • 2016: Hey Lion
  • 2016: Awoo
  • 2016: Matadora
  • 2016: Déjà Vu Affair
  • 2017: Johny
  • 2017: Greed
  • 2017: Fuck They
  • 2017: Best Friend (feat. NERVO, The Knocks & Alisa Ueno)
  • 2017: Energia
  • 2018: Baby I’m a Queen
  • 2018: Batshit / That’s It (I’m Crazy)
  • 2018: Energia (Parte 2) (kun Pabllo Vittar)
  • 2018: Benadryl
  • 2018: Everybody Needs a Kiss (kun Benny Benassi)
  • 2019: Mi rumba (kun ZHU)
  • 2019: Fantasy
  • 2019: Playa grande (kun Bomba Estéreo)
  • 2019: Swing (sole kaj feat. Allday en 2020)
  • 2019: Purple Hat
  • 2020: House Arrest (kun Gorgon City)
  • 2020: Emergency (kun Novak & Yax.x)
  • 2020: Spa (kun Icona Pop)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Exclusive Track Premiere: ‘Drinkee,’ Sofi Tukker (angle). Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  2. JOE’s new song of the day #222 (angle). Alirita 15-a de Februaro 2020.
  3. The Knocks' B-Roc Talks the Evolution of His HeavyRoc Imprint & New Signee SOFI TUKKER (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  4. SOFI TUKKER’S TREEHOUSE NOMINATED FOR BEST DANCE/ELECTRONIC ALBUM GRAMMY (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-12. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  5. Brown forward Tucker Halpern’s playing career cut short by debilitating virus (angle). Arkivita el la originalo je 2016-06-10. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  6. From Brown to Badass: An Interview with Sofi Tukker (angle). Arkivita el la originalo je 2019-01-30. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  7. Here Is the Complete List of Nominees for the 2017 Grammys (angle). Arkivita el la originalo je 2020-02-04. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  8. FIFA 17 Soundtrack - EA SPORTS (angle). Alirita 15-a de Februaro 2020.
  9. What Is the Song in the iPhone X Commercial? Listen to 'Best Friend' by Sofi Tukker (angle). Arkivita el la originalo je 2019-09-11. Alirita 15-a de Februaro 2020.
  10. FIFA 18 - Bekanntgabe des Soundtracks (angle). Alirita 15-a de Februaro 2020.
  11. Apple iPhone 8 – RED Special Edition (angle). Arkivita el la originalo je 2020-01-14. Alirita 15-a de Februaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝo