Sofistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Greta Garbo en Ana Karenina, 1935.

Sofistiko estas termino uzita por ampleksa gamo de aferoj. La origina difino estis "La arto de la sofistoj", nome de "Persono[j] kutime uzanta[j] sofismojn en polemiko" kaj historie kaj etimologie de "Helena[j] salajrata[j] profesoro[j] pri filozofio k[aj] retoriko, kiu fieris esti kapabla pruvi, per verŝajnaj rezonoj, tezojn eĉ kontraŭajn unu al alia".[1] El tio pli larĝiĝis al "denaturiĝo" kontraste al natureco. Nuntempe ĝi estas komprenita kiel mezuro de rafin—montrita bonkvalita gusto (emaro), saĝo kaj subtileco pli ol krudeco, stulteco kaj vulgareco.[2] El vidpunkto de socia klaso, sofistiko povas esti komprenita kiel ligita kun konceptoj kiel statuso, privilegio kaj supereco.[3]

La gamo de eblaj elementoj per kiuj oni povas montri sofistikon per la eleganteco en la elekto de stilo kaj modo taŭgaj por ĉiu momento aŭ loko inkludas materiajn elementojn kiel vestoj, ŝuoj, juveloj, komplementaĵoj, hararanĝo, kosmetikaĵoj, kuirarto, enologio, ktp.;[4]​ sed, pli ol tio aŭ ties materia valoro, tio kio havigas sofistikan elegantecon estas la maniero uzi ilin, same kiel la pozicio, la gestoj, la rigardoj, la konversacio kaj ĉia tipo de sociaj kapabloj. Inter la metodoj por akiri la aspekton de persona sofistikeco elstaras la edukado, partikulare la distingaj trajtoj akiritaj en la elitismaj institucioj (kiel ĉe la britaj internulejoj -Eton College-), inklude la edukvojaĝon (nome la tradician Grand Tour de la britaj altaj klasoj)[5]​ aŭ la britaj lernejoj por junulinoj nome en angla finishing school.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 2an de Marto 2021.
  2. Faye Hammill (2010), Sophistication: A Literary and Cultural History[rompita ligilo]
  3. Notu ekzemple: Firat, A. Fuat; Nikhilesh Dholakia (2003). Consuming people: from political economy to theaters of consumption. Routledge interpretive marketing research series. Routledge. p. 52. ISBN 978-0-415-31620-0. Alirita en 2011-02-28. "In every culture ideas develop among the different social classes as to what signifies status, sophistication, privilege, and superiority."
  4. "[... the art of] the shoemaker, the hairdresser, the cosmetologist, the cookbook writers, the chef, the diamond merchant, the couturieres, and the fashion queens, the inventors of the folding umbrella ... and of champagne." DeJean, Joan (2003). The essence of style: how the French invented high fashion, fine food, chic cafes, style, sophistication, and glamour. New York: Free Press. p. 193. ISBN 978-0-7432-6413-6. Konsultita la 2an de Marto 2021. «So here are the stories of the shoemaker, the hairdresser, the cosmetologist, the cookbook writers, the chef, the diamond merchant, the couturieres, and the fashion queens, the inventors of the folding umbrella ... and of champagne. Together they created a style that still shapes our ideas of elegance, sophistication, and luxury.»
  5. Warneke, Sara (1995). Images of the educational traveller in early modern England. Brill's studies in intellectual history 58. Brill. p. 242. ISBN 978-90-04-10126-5. Konsultita la 2an de Marto 2021. «By the second half of the seventeenth century the experience of the Grand Tour marked the socially successful gentleman. In 1678 Gailhard noted that many travelled Englishmen regarded their home-bred compatriots as their social inferiors and affected foreign accents, fashions and mannerisms in order to demonstrate their sophistication.»
  6. en:Finishing school. (January 1986) “Little Women”, Texas Monthly 14 (1), p. 154. Alirita 24a de Februaro 2011.. “1913 [-] Miss Ela Hockaday opens a finishing school in Dallas and single-handedly creates the Texas ideal of what a lady should be. [...] [D]aughters from remote West Texas ranches gained a measure of sophistication.”. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Litvak, Joseph. (1997) “Kiss Me, Stupid: Sophistication and Snobbery in Vanity Fair”, Strange gourmets: sophistication, theory, and the novel. Duke University Press. ISBN 0822320169.
  • M. Christman, Henry. (1970) “Sophistication in America”, A view of the Nation: an anthology, 1955–1959. Ayer Publishing, p. 62–69. ISBN 9780836916201.