Sojfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sojfabo
Soybean.USDA.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Glycine
Specio: Sojfabo Glycine max
Glycine max
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sojfabo estas la semofabo de sojherbo (sojglicino, Glicine max) indiĝena de Orienta Azio. Ĝi estas kultivata, kiel legomo aŭ kiel besta nutraĵo, sed ankaŭ por utiligo en la produktado de oleo, sapo, kosmetikaĵoj kaj biologia brulaĵo krom multaj aliaj utiloj. Ĝi estas klasita kiel oleplanto pli ol kiel nutrolegomo fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA aŭ FAO).

La semoj iom similas al la semoj de mungo. Ili enhavas multe da vitaminoj A, B kaj E kaj multe da proteinoj kaj fibroj. 100 gramoj enhavas jenajn kvantojn da nutraj substancoj:

La nutra enhavo plej utilas ĉe manĝado de la krudaj aŭ ĝermigitaj semoj. Ĉar sojfabo estas inter la malmultaj legomoj, kiuj enhavas ĉiujn ok esencajn aminoacidojn, ĝi estas aparte valoraj por la nutrado de vegetaranoj. Gras-libera (degrasita) sojfaba manĝaĵo estas signifa kaj malmultekosta fonto de proteino por animala furaĝado kaj multaj antaŭkuiritaj rubomanĝoj; sojoleo estas alia produkto de prilaborado de la sojfaba kultivado. Ekzemple, sojfabproduktoj kiel ekzemple teksturita vegetaĵa proteino (TVP) estas ingrediencoj en multaj viandaj kaj laktaĵaj produktoj.[1] Sojfaboj produktas signife pli da proteinoj je akreo ol la plej multaj aliaj uzoj de tero.[2]

Tradiciaj nonfermentitaj manĝuzoj de sojfaboj inkludas sojlakton, kaj de ĉi-lasta tofuo kaj jubo. Fermentitaj manĝaĵoj inkludas sojsaŭcon, fermentitan sojpaston, nattoon, kaj tempeon, inter aliaj. La oleo estas uzita en multaj industriaj aplikoj. La ĉefproduktantoj de sojo estas Usono (36%), Brazilo (36%), Argentino (18%), Ĉinio (5%) kaj Barato (4%)..[3][4] La faboj enhavas signifajn kvantojn de fita acido, alfa-linolea acido, kaj isoflavonoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La planto estas konata kiel "granda fabo" en ĉina 大豆 dàdòu; en japana daizu) aŭ flava fabo, en ĉina 黄豆 huángdòu). Kaj le nematura sojfabo kaj ties manĝaĵo estas nomata edamame en Japanio,[5][6] sed en angla kaj en aliaj lingvoj, edamame referencas nur al pli specifa plado. La genronomo, Glycine, estas la sama nomo kiel de simpla aminoacido.

Ekde la komenco de la 20a jarcento sojfaboj estis nomitaj la 'orfabo' aŭ 'mirakla fabo' en Ameriko.[7]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Variantoj de sojfabo estas uzataj por multaj celoj.

La genro Glycine (Willd.) estas dividita en du subgenrojn, Glycine kaj Soja. La subgenro Soja (Moench) F.J. Herm. inkludas la kultivitan sojfabon, Glycine max (L.) Merr., kaj la naturan sojfabon, Glycine soja Sieb. & Zucc. Ambaŭ specioj estas kazoj de unujara planto. Glycine soja estas la natura prapatro de Glycine max, kaj kreskas nature en Ĉinio, Japanio, Koreio, Tajvano kaj Rusio.[8] La subgenro Glycine konsistas el almenaŭ 25 naturaj plurjaraj specioj: ekzemple, Glycine canescens F.J. Herm. kaj G. tomentella Hayata, same trovitaj en Aŭstralio kaj Papuo-Nov-Gvineo.[9][10] Plurjara sojfabo {Neonotonia wightii} originis de Afriko kaj nun estas ĝeneraligita paŝtejkultivaĵo en la tropikoj.[11][12][13]

Kiel iuj aliaj kultivaĵoj de longa malsovaĝigo, la rilato de la moderna sojfabo al sovaĝ-kultivaj specioj jam ne povas esti spurita kun iu grado da certeco. Ĝi estas kultura diverseco kun tre granda nombro da kulturvarioj.

Priskribo kaj fizikaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sojo varias en kresko kaj kutimo. La alteco de la planto varias de malpli ol 0,2 ĝis 2,0 m (0,66 ĝis 6,56 ft).

La balgoj, tigoj, kaj folioj estas kovritaj per brunaj aŭ grizaj haretoj. La folioj estas trifoliolataj, havante tri al kvar folietojn per folio, kaj la folietoj estas 6-15 cm (2.4-5.9 in) longaj kaj 2-7 cm (0.79-2.76 in) larĝaj. La folioj falas antaŭ ol la semoj estas maturaj. La diskretaj, mem-fekundaj floroj estas portitaj en la spiko de la folio kaj estas blankaj, rozkoloraj aŭ purpuraj.

Malgrandaj, purpuraj sojfabaj floroj

La frukto estas harplena balgo kiu kreskas en aretoj de tri al kvin, ĉiu balgo estas 3-8 cm longa (1-3 in) kaj kutime enhavas du-ĝis-kvar (malofte pli da) semoj 5-11 mm en diametro.

Sojfaboj troveblas en diversaj grandecoj, kaj en multaj senŝeligaj aŭ semŝelaj koloroj, inkluzive de nigra, bruna, blua, flava, verda kaj makulita. La kareno de la matura fabo estas malmola, akvo-rezistema, kaj protektas la kotiledonon kaj subkotiledonon (aŭ "ĝermo") el difekto. Se la semŝelo estas fendita, la semo ne ĝermos. La cikatro, videbla sur la semŝelo, estas nomita la hilumo (koloroj inkludas nigran, brunan, sablokoloran, grizan kaj flavan) kaj ĉe unu fino de la hilumo estas la mikropilo, aŭ malgranda malfermaĵo en la semŝelo kiu povas permesi la sorbadon de akvo por ŝosado.

Rimarkinde, semoj kiel ekzemple sojfaboj enhavantaj tre altajn nivelojn de proteino povas sperti elsekiĝon, kaj ankoraŭ pluvivi kaj revivigi post akvoabsorbo. A. Carl Leopold, filo de Aldo Leopold, komencis studi tiun kapablecon ĉe la Boyce Thompson Institute for Plant Research en Universitato Cornell en la mezo de la 1980-aj jaroj. Li eltrovis ke sojfaboj kaj maizo havas vicon da solveblaj karbonhidratoj protektantaj la ĉeldaŭrigeblecon de la semo.[14] Patentoj estis aljuĝitaj al li en la komenco de la 1990-aj jaroj pri teknikoj por protektado "de biologiaj membranoj" kaj proteinoj en seka ŝtato. Kompareble al tardigradoj.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Miksita nattō kun sojsaŭco
Tofuo Kinugoŝi tōfu
Jubo vendata en Kioto, Japanio
Nekuirita tempeo

De nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj sojfaboj:

Energia valoro 125,52
Karbonhidrato 5,94 g
Proteino 3,04 g
Graso 0,18 g
Vitamino A 1 μg
Vitamino B6 0,088 μg
Vitamino B12 0 μg
Vitamino C 13,2 mg
Vitamino K 33 μg
Kalcio 13 mg
Kupro 0,164 mg
Fero 0,91 mg
Magnezio 21 mg
Kalio 149 mg
Natrio 6 mg
Zinko 0,41 mg
Fosforo 54 mg

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Sojfaboj estas tutmonde grava kultivaĵo, el kiu oni produktas kaj oleon kaj proteinojn. En Usono, la plejparto de la rikolto estas solvil-ekstraktita kun heksano, kaj la "sekrostita" sengrasigita sojmanĝo (50% da proteino) poste ebligas la produktadon de farmbestoj (ekz. kokoj, porkoj, meleagroj) je industria nivelo neniam antaŭe vidita en homa antaŭa historio. Tre malgranda proporcio de la kultivaĵo estas konsumita rekte fare de homoj. Sojfabaj produktoj, aliflanke, aperas en granda gamo da pretmanĝaĵoj.

Dum la Dua Mondmilito, sojfabo iĝis grava en kaj Nordameriko kaj Eŭropo ĉefe kiel anstataŭaĵoj por aliaj proteinmanĝaĵoj kaj kiel fonto de manĝebla oleo. Dum la Dua Mondmilito, la sojfabo estis malkovrita kiel sterko fare de la United States Department of Agriculture (Sekcio de Agrikulturo de Usono). En la jaroj 1960-1 en la kunbsido de Dillon de la Ĝenerala Interkonsento pri Komercimpostoj kaj Komerco (GATT), Usono sekurigis komercimpost-liberan aliron por siaj sojfaboj al la eŭropa merkato. En la 1960-aj jaroj, Usono eksportis ĉirkaŭ 90% de la sojfaboj de la mondo.[15][16] Ĉirkaŭ 2005, la ĉefaj sojfabaj eksportantoj estis Argentino (39% de mondaj sojfabaj eksportoj), Usono (37%) kaj Brazilo (16%), dum pintimportistoj estis Ĉinio (41% de mondaj sojfaba importado), Eŭropa Unio (22%), Japanio (6%) kaj Meksiko (6%)..[17]

Kultivado estas sukcesa en klimatoj kun varmaj someroj, kun optimumaj kreskigaj kondiĉoj en averaĝaj temperaturoj de 20 ĝis 30 °C (68 ĝis 86 °F); temperaturoj de malsupre de 20 °C kaj pli ol 40 °C (68 °F, 104 °F) bremsas kreskon signife. Ili povas kreski en larĝa gamo de grundoj, kun optimuma kresko en humidaj aluviaj teroj kun bona organika enhavo. Sojfaboj, kiel ĉe la plej multaj guŝoj, elfaras nitrogenan fiksadon establante simbiozan rilaton kun la bakterio Bradyrhizobium japonicum (sin. Rhizobium japonicum; Jordan, 1982). Por plej bonaj rezultoj, tamen, enmeto de la ĝusta speco de bakterioj devus esti miksita kun la semo de la sojfabo (aŭ ajna guŝo) antaŭ plantado. Modernaj kultivaĵaj varioj ĝenerale atingas altecon de proksimume 1 m (3.3 ft), kaj postulas 80-120 tagojn de semado al rikoltado.

Usono, Argentino, Brazilo, Ĉinio kaj Barato estas la plej grandaj sojfabaj produktantoj de la mondo kaj reprezentas pli ol 90% de tutmonda sojfaba produktado.[18] Usono produktis 75 milionojn da tunoj da sojfaboj en 2000, de kiuj pli ol unu-triono estis eksportitaj. En la 2010-2011 produktojaro, tiu figuro estas atendita esti pli ol 90 milionoj da tunoj.[4]

La meza tutmonda rendimento por sojfabaj kultivaĵoj, en 2010, estis 2.5 tunoj je hektaro. La tri plej grandaj produktantoj havis mezajn tutlandajn sojfabajn rendimentojn de proksimume 3 tunoj je hektaro. La plej produktivaj sojfabbienoj en la mondo en 2010 estis en Turkio, kun tutlande meza farmorendimento de 3.7 tunoj je hektaro.[19] La monda rekordo por sojfaba rendimento estas 10.8 tunoj je hektaro, montrita en 2010 fare de Kip Cullers, farmisto en Purdy, Misurio.[20] Kip Cullers postulas kiel sekreto de sia rekordorompado de sojfabkultivaĵa rendimento jaron post jaro la atento por detaligi, iniciatema gvidstilo, irigacio, herbicidoj, reteni plantojn sanaj kaj senstresaj por la tuta kresksezono.

Mediaj grupoj, kiel ekzemple Greenpeace kaj la WWF, raportis ke sojfaba kultivado kaj la probableco de pliigita sojfaba kultivado en Brazilo detruis enormajn areojn de Amazona pluvarbaro, kaj ke ĝi instigas al plia senarbarigo.[21][22]

Amerika grundosciencisto Andrew McClung, kiu unue montris ke la ekologie biovaria savano de la Cerado regiono de Brazilo povus kultivi enspezigajn sojfabojn, ricevis la premion World Food Prize la 19-an de oktobro 2006.[23][24]

Homa postpuriga ŝlimo povas esti utiligita kiel sterko por kultivi sojfabojn. Sojfaboj kultivitaj en postpuriga ŝlimo verŝajne enhavas altajn koncentriĝojn de metaloj.[25][26] Sojfabplantoj estas minacataj de larĝa gamo de bakteriaj malsanoj, fungaj malsanoj, virusmalsanoj kaj parazitoj. Unu grava plago estas la maiza tineo Helicoverpa zea, kio estas la plej ofta kaj detrua plago de sojfabkresko en Virginio..[27] Sojfaboj povas esti kultivataj organike, t.e., sen la uzo de sintezaj insekticidoj kaj sterkoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi planto enhavas opioidon kiu nomiĝas sojomorfino. Se la homaj intestoj ne sukcesas preventi la eniradon de tiuj eksorfinoj en la korpon, povas ekesti diversaj problemoj. Sojomorfino havas opioidan efikon kaj povas kaŭzi aŭ malplibonigi diversajn malsamajn malsanojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sojfabo estis decida kultivaĵo en Orientazio delonge antaŭ ol skribaj registroj komenciĝis.[28] Ties kultivado estis dumlonge limigita ĉefe al Ĉinio kaj Manĉurio,[29] sed iom post iom disvastiĝis al aliaj orientaziaj landoj kiel ekzemple Koreio kaj Japanio. Ili nun estas grava kultivaĵo en Usono, Brazilo, Argentino, Barato, kaj Ĉinio. Antaŭ la ekzisto de fermentitaj produktoj kiel ekzemple fermentitaj nigraj sojfaboj (douki), jiang (ĉina Misoo), sojsaŭco, tempeo, nattoo, kaj misoo, sojo estis konsiderita sankta pro siaj utilaj efikoj en kultivciklo. Sojo estis enkondukita en Afriko el Ĉinio en la fino de la 19-a jarcento, kaj nun estas ĝeneraligita trans la kontinento.

Azio[redakti | redakti fonton]

La plej proksima vivanta parenco de la sojfabo estas Glycine soja (antaŭe nomita G. ussuriensis), guŝofabo apartenanta al centra Ĉinio.[30] Laŭ antikva ĉina mito, en 2853 a.K., la legenda imperiestro Ŝennong de Ĉinio proklamis ke kvin plantoj estas sanktaj: sojfaboj, rizo, tritiko, hordeo, kaj milio.[31] Kultivado de sojfaboj estis dumlonge limigita ĉefe al Ĉinio, sed iom post iom atingis aliajn landojn dum la 20-a jarcento.[32]

La origino de sojfaba kultivado restas science diskutita. Lastatempa esplorado indikas ke semado de sovaĝaj formoj frue komenciĝis (antaŭ 5000 a.K.) en multaj lokoj tra Ĉinio, Koreio kaj Japanio.[33] Granda Sovetia Enciklopedio registras ke sojfabkultivado originis de Ĉinio antaŭ proksimume 5000 jaroj.[34] Kelkaj akademiuloj sugestas ke sojfabo originis el Ĉinio kaj estis malsovaĝigita proksimume ĉe 3500 a.K.[35] La plej malnovaj konservitaj sojfaboj similaj al modernaj specoj en grandeco kaj formo estis trovitaj en arkeologiaj lokoj en Koreio datitaj proksimume de 1000 a.K.[36] Radiokarbona datado de sojfabaj provaĵoj rekuperitaj tra flosado dum elfosadoj ĉe la komenco de la Mumun periodo kiam Okbang-ejo en Koreio indikis ke sojfabo estis kultivita kiel manĝkultivaĵo en proksimume 1000-900 a.K.[36] Sojfabo de la Jomon-periodo en Japanio de 3000 a.K.[33] estas ankaŭ signife pli granda ol sovaĝaj specoj.[33] La kultivado de sojfaboj komenciĝis en la orienta duono de norda Ĉinio antaŭ 2000 a.K., sed preskaŭ certe estas multe pli aĝa.[37] Ĝi iĝis grava kultivaĵo de la Dinastio Zhou (ĉ. 1046 a.K.-256 a.K.) en Ĉinio. Tamen, la detaloj de kie, kiam, kaj sub kiu cirkonstancoj sojfabo evoluigis proksiman rilaton kun homoj estas nebone komprenitaj sed arkeologie nepruvita fonto asertas ke sojfabo estis kulturita "en antikva Ĉinio eble antaŭ 3000 ĝis 5000 jaroj". Sojfabo estis nekonata en Suda Ĉinio antaŭ la Han periodo.[33] De proksimume la unua jarcento p.K. ĝis la Epoko de Malkovroj (15-16-aj jarcentoj), sojfaboj estis enkondukitaj en pluraj landoj, kiel ekzemple Hindio, Japanio,[38] Indonezio, Filipinoj, Vjetnamio, Tajlando, Kamboĝo, Malajzio, Birmo, Tajvano kaj Nepalo. Tiu disvastiĝo ŝuldiĝis al la establado de maraj kaj teraj komercvojoj. La plej frua japana teksta referenco al la sojfabo estas en la klasikaĵo Koĝiki (Notoj pri antikvaj aferoj), kiu estis kompletigita en 712 p.K.

Multaj homoj asertis ke sojfaboj en Azio estis historie uzitaj nur post fermentada procezo, kiu malaltigas la altan fitoestrogenan enhavon trovitan en la kruda planto. Tamen, esprimoj similaj al "sojlakto " estis en uzo ekde 82 p.K.,[39] kaj ekzistas signoj de konsumo de tohuo kiu datiĝas al 220.[40]

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

Sojfaboj unue estis enkondukitaj en Nordameriko en 1765, fare de Samuel Bowen, iama maristo de la Brita Orienthinda Kompanio kiu vizitis Ĉinion kun James Flint.[41] Bowen kultivis sojon proksime de Savannah, (Georgio), eventuale uzante financon de Flint, kaj faris sojsaŭcon por vendo al Anglio.[42] La sojfabo estis enkondukita en Nordameriko en 1765 sed por la venontaj 155 jaroj la kultivaĵo estis kultivita ĉefe por furaĝo.[43]

William Morse estas konsiderita la "patro" de moderna sojfaba agrikulturo en Usono. Li kaj Charles Piper, Dro. C.V. Piper, prenis kio estis nekonata orienta kampara kultivaĵo en 1910 kaj transformis ĝin en "oran fabon" por Ameriko iĝanta unu el la plej grandaj farmkultivaĵoj de Ameriko kaj ĝia plej nutriga.[44][45][46]

Antaŭ 1920 en la Usono, la sojfabo estis plejparte furaĝa kultivaĵo, fonto de oleo, porokaza manĝo (por furaĝo) kaj por industriaj produktoj, kun tre malgranda uzado kiel manĝaĵo. Tamen, ĝi ludis gravan rolon post la Unua Mondmilito. Dum la Granda Depresio, la aridec-trafitaj regionoj de Usono povis uzi sojon por regeneri sian grundon pro ĝiaj nitrogenfiksantaj trajtoj. Bienoj estis kreskantaj produktadon por renkontiĝi kun registaraj postuloj, kaj Henry Ford iĝis granda gvidanto en la sojfaba industrio.

En 1931, Ford dungis kemiistojn Robert Boyer kaj Frank Calvert por produkti artefaritan silkon. Ili sukcesis pri farado de tekstila fibro el ŝpinitaj sojproteinaj fibroj, harditaj aŭ sunbrunigita en formaldehida bano, kiu ricevis la nomon Azlon. Ĝi estis uzebla en la farado de vestokompletoj, feltaj ĉapeloj, kaj manteloj. Kvankam provproduktado de Azlon atingis 5000 funtojn je tago en 1940, ĝi neniam atingis la komercan merkaton; la nilono de Dupont estis la gajninto en la serĉo por produkti artefaritan silkon. En 1932-33, la Ford Motor Company elspezis ĉirkaŭ 1,250,000 USD da usonaj dolaroj por sojfaba esplorado. Antaŭ 1935, ĉiu Ford aŭto havis sojon implikita en sia manufakturo. Ekzemple, sojoleo kutime estis uzata por farbi la aŭtojn,[47] same kiel likvaĵon por frap-mildigiloj. La implikiĝo de Ford kun la sojfabo malfermis multajn pordojn por agrikulturo kaj industrio por esti interligitaj pli forte ol iam antaŭe.

Henry Ford antaŭenigis la sojfabon, helpante evoluigi ties uzadojn kaj kiel manĝaĵo kaj kiel industria produkto, eĉ montrante karoseriajn panelojn faritajn el soj-bazitaj plastoj. La intereso de Ford kondukis al du buŝeloj (120 funtoj)[48] de sojfaboj uzitaj en ĉiu Ford aŭto, same kiel produktoj kiel la unua komerca sojlakto, glaciaĵoj kaj tute-vegetaĵa nelaktaĵa populara trinkaĵo. La Ford evoluo de tielnomitaj soj-bazitaj plastoj estis bazita sur la aldono da sojfaba faruno kaj ligna faruno al fenolaj formaldehidaj plastoj.[49] Prototipa veturilo, ordinarlingve titolita la "Sojfaba Aŭto" (Soybean Car), estis konstruita en 1941 el tiaj plastoj.[50]

Sudameriko[redakti | redakti fonton]

Sojfabo alvenis la unuan fojon en Sudamerikon en Argentino en 1882.[51]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Sojfabo alvenis la unuan fojon en Afrikon tra Egipto en 1857.[52]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Naturaj sojfaboj estis malkovritaj en nordorienta Aŭstralio en 1770 de esploristoj Banks kaj Solander. En 1804, la unua sojmanĝa produkto (nome saŭco "Fine India Soy") estis vendita en Sidnejo. En 1879, la unuaj aldomigitaj sojfaboj alvenis en Aŭstralio, kiel donaco de la Ministro de la Internaj Aferoj de Japanio.[53]

Kanado[redakti | redakti fonton]

En 1831, la unua sojprodukto (nome saŭco "a few dozen India Soy") alvenis en Kanadon. Sojfaboj estis probable unuafoje kultivataj en Kanado ĉirkaŭ 1855, kaj definitive en 1895 ĉe la Ontario Agrikultura Altlernejo.[54]

Karibio[redakti | redakti fonton]

Sojfabo alvenis en Karibion en la formo de sojsaŭco farita de Samuel Bowen en Savannah, Georgio, en 1767. Ĝi restas tie kiel minora kultivado, sed ties uzoj por homa konsumado ege kreskas rapide.[55]

Centrazio[redakti | redakti fonton]

Sojfabo estis unuafoje en kultivata Transkaŭkazio en Centra Azio en 1876, fare de Dunganoj. Tiu regiono neniam estis grava por sojfaba produktado. Kompleta historio de sojfaboj kaj sojmanĝoj en tiu regiono estas disponebla rete.[56]

Meksiko kaj Centrameriko[redakti | redakti fonton]

La unua fidinda referenco al la sojfabo en tiu mondoregiono datas el Meksiko en 1877.[57]

Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 13a jarcento, la sojfabo jam estis alveninta en Indonezion; ĝi probable alvenis multe pli frue, portata de komercistoj el suda Ĉinio.[58]

Sudazio kaj Hindia Subkontinento[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 1600-aj jaroj, sojsaŭco disvastiĝis el suda Japanio tra tiu mondoregiono tra la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC). Sojfaboj probable alvenis el suda Ĉinio, moviĝante suden en nordan Hindion.[59]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En 1873, Professoro Friedrich J. Haberlandt la unua interesiĝis en sojfaboj kiam li akiris semojn de 19 sojfabaj variantoj ĉe la Viena Monda Ekspozicio (Wiener Weltausstellung). Li kultivis tiujn semojn en Vieno, kaj tuj ekdistribuis ilin tra Centra kaj Okcidenta Eŭropo. Plej farmistoj kiuj ricevis semojn el li kultivis ilin, kio poste reportis rezultojn reen al li. Eke en Feb. 1876, li publikigis tiujn rezultojn la unua en variaj gazetartikoloj, kaj finfine en granda verko, Die Sojabohne (La sojfabo) en 1878.

En norda Eŭropo lupenoj estas konataj kiel "sojfaboj de la nordo"[60]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2006) Soy Applications in Food. Boca Raton, FL: CRC Press. ISBN 0-8493-2981-7. 
  2. Soy Benefits. Alirita 16a de Februaro, 2012.
  3. World Soybean Production 2010, Soy stats, 2011, http://www.soystats.com/2011/page_30.htm .
  4. 4,0 4,1 Growing Crush Limits India’s Soy Oil Imports (PDF). Oilseeds: World Markets and Trade. Alirita 17a de Februaro, 2012.
  5. 枝豆. Alirita February 17, 2012.
  6. History of Edamame, Green Vegetable Soybeans, and Vegetable-Type Soybeans. Alirita 17a de Februaro, 2012.
  7. http://www.soyatech.com/news_story.php?id=31959
  8. (November 2, 2006) Genetic Resources, Chromosome Engineering, and Crop Improvement: Oilseed Crops, Volume 4. London: Taylor & Francis. ISBN 978-0-8493-3639-3. 
  9. Theodore, Hymowitz, eldonis J.B. Sinclair kaj G.L. Hartman, Evaluation of Wild Perennial Glycine Species and Crosses For Resistance to Phakopsora en Proceedings of the Soybean Rust Workshop, paĝoj 33–37, National Soybean Research Laboratory, 9a de Aŭgusto, 1995, Urbana, IL, alirita la 17an de Februaro, 2012
  10. (Marto 1983) "Hybridization in the Genus Glycine Subgenus Glycine Willd. (Leguminosae, Papilionoideae)", gazeto : American Journal of Botany, volumo : 70, numero : 3, paĝoj : 334–348. COI:10.2307/2443241  
  11. http://www.feedipedia.org/node/293
  12. http://plants.jstor.org/taxon/jstor/Neonotonia.wightii
  13. http://www.tropicalforages.info/key/Forages/Media/Html/Neonotonia_wightii.htm
  14. (1992) "Maturation Proteins and Sugars in Desiccation Tolerance of Developing Soybean Seeds", gazeto : Plant Physiology, volumo : 100, numero : 1, paĝoj : 225–30. COI:10.1104/pp.100.1.225  
  15. (2008) Stuffed & Starved From Farm to Fork, the Hidden Battle for the World Food System. Londo: Portobello Books Ltd., 169–173. ISBN 1-933633-49-2. 
  16. Wik, Reynold Millard (Summer 1962). "Henry Ford's Science and Technology for Rural America", gazeto : Technology and Culture, volumo : 3, numero : 3, paĝoj : 247–258. COI:10.2307/3100818  
  17. Baohui Song, Mary A. Marchant, Shuang Xu (2006). Competitive Analysis of Chinese Soybean Import Suppliers—U.S., Brazil, and Argentina (PDF). American Agricultural Economics Association Annual Meetings.
  18. How the Global Oil Seed and Grain Trade Works (PDF). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  19. FAOSTAT: Production, Crops, Cassava, 2010 data (2011). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  20. World Soybean Record Holder Teaches Top Yields (17a de Februaro, 2011). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  21. (Februaro 2008) "Land Clearing and the Biofuel Carbon Debt", gazeto : Science, volumo : 319, numero : 5867, paĝoj : 1235–1238. COI:10.1126/science.1152747  
  22. "Big Business Leaves Big Forest Footprints, BBC News, 16a de Februaro, 2010.
  23. Lang, , "Cornell Alumnus Andrew Colin McClung Reaps 2006 World Food Prize, Chronicle Online, Cornell University, June 21, 2006. Kontrolita February 18, 2012.
  24. (14a de Aprilo, 2011)The Cerrado: Brazil’s Other Biodiverse Region Loses Ground. Alirita 18a de Februaro, 2012.
  25. (May–June 2000) "Molybdenum Uptake by Forage Crops Grown on Sewage Sludge-Amended Soils in the Field and Greenhouse", gazeto : Journal of Environmental Quality, volumo : 29, numero : 3, paĝoj : 848–854. COI:10.2134/jeq2000.00472425002900030021x (PDF) 
  26. (December 9, 1985) "Residual Effects of Sewage Sludge on Soybean: II. Accumulation of Soil and Symbiotically Fixed Nitrogen", gazeto : Journal of Environmental Quality, volumo : 16, numero : 2, paĝoj : 118–124. COI:10.2134/jeq1987.00472425001600020005x (PDF) 
  27. Herbert, Ames, Cathy Hull, kaj Eric Day. "Corn Earworm Biology and Management in Soybeans." Virginia Cooperative Extension, Virginia State University (2009).
  28. Shurtleff, William; Aoyagi, Akiko. 2013. History of Whole Dry Soybeans, Used as Beans, or Ground, Mashed or Flaked (240 BCE to 2013). Lafayette, California. 950 pp.
  29. Shurtleff, William; Aoyagi, Akiko. 2014. History of Soybeans and Soyfoods in China and Taiwan, and in Chinese Cookbooks, Restaurants, and in Chinese work with Soybeans Outside China (1024 BCE to 2014). Lafayette, California: Soyinfocenter. 3015 pp. (7,730 referencoj; 372 fotoj kaj ilustracioj. Senpage rete)
  30. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/557184/soybean Soybean, Encyclopedia Britannica Online, alirita en la 18a de Februaro, 2012
  31. History of Soybeans. Alirita 18a de Februaro, 2012.
  32. http://www.encyclopedia.com/topic/soybean.aspx Soybean, Columbia Encyclopedia, Julio de 2001, alirita en la 18a de Februaro, 2012
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Archaeological Soybean (Glycine max) in East Asia: Does Size Matter?. Alirita 1a de Aprilo, 2013.
  34. Great Soviet encyclopedia, eld. A. M. Proĥorov (New York: Macmillan, London: Collier Macmillan, 1974–1983) 31 volumoj, tri enhavaj volumoj. Traduko de la tria rusa eldono de Bol'ŝaja soveckaja enciklopedija
  35. Tylenchida: Parasites of Plants and Insects. New York: CABI Pub. 389. p. (2001). 
  36. 36,0 36,1 (2005) Archaeology of Asia (Blackwell Studies in Global Archaeology). Hoboken, NJ: Wiley-Blackwell. ISBN 1-4051-0213-6. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  37. People, Plants and Genes: The Story of Crops and Humanity. New York: The Chinese UNew York: Oxford University Press. 122–123. p. (2007). 
  38. Shurtleff, William; Aoyagi, Akiko. 2012. History of Soybeans and Soyfoods in Japan. Lafayette, California. 3,337 pp. (11,505 referencoj, 445 fotoj kaj ilustracioj. Senpage rete)
  39. History of Soymilk and Dairy-like Soymilk Products (2007). Alirita 18 de Februaro, 2012.
  40. Chronology of Tofu Worldwide 965 A.D. to 1929. Alirita 18 de Februaro, 2012.
  41. (1996) An Anxious Pursuit: Agricultural Innovation and Modernity in the Lower South, 1730-1815. University of North Carolina Press. 
  42. (Aprilo de 2007) Eat Your Food! Gastronomical Glory from Garden to Gut: A Coastalfields Cookbook, Nutrition Textbook, Farming Manual and Sports Manual. Coastalfields Press. ISBN 978-0-9785944-8-0. Alirdato: 4a de Majo 2013. 
  43. http://www.nsrl.uiuc.edu/aboutsoy/history4.html
  44. http://www.soyinfocenter.com/HSS/morse_and_piper.php
  45. http://www.soyinfocenter.com/books/147
  46. http://books.google.com/books/about/The_Soybean.html?id=MzJ9nQEACAAJ
  47. Joe Schwarcz. (2004). The Fly in the Ointment: 63 Fascinating Commentaries on the Science of Everyday Life. ECW Press. ISBN 978-1-55022-621-8. Alirdato: 4a de Majo 2013. 
  48. Tables for Weights and Measurement: Crops – Table 1 Weights per bushel. Alirita 18a de Februaro, 2012.
  49. Henry Ford's Eco-Friendly Automobile. Alirita 18a de Februaro, 2012.
  50. Soybean Car. Alirita 18a de Februaro, 2012.
  51. History of Soybeans and Soyfoods in South America (1882–2009). Soy Info Center. ISBN 978-1-928914-23-5. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  52. History of Soybeans and Soyfoods in Africa (1857–2009). Soy Info Center. ISBN 978-1-928914-25-9. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  53. History of Soybeans and Soyfoods in Australia, New Zealand and Oceania (1770–2010). Soy Info Center. ISBN 978-1-928914-29-7. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  54. History of Soybeans and Soyfoods in Canada (1831–2010). Soy Info Center. ISBN 978-1-928914-28-0. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  55. History of Soybeans and Soyfoods in the Caribbean / West Indies (1767–2008). Soy Info Center. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  56. History of Soybeans and Soyfoods in Central Asia (1876–2008). Soy Info Center. Alirdato: 18a de Februaro, 2012. 
  57. History of Soybeans and Soyfoods in Mexico and Central America (1877–2009). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  58. History of Soybeans and Soyfoods in Southeast Asia (1770–2010). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  59. History of Soybeans and Soyfoods in South Asia / Indian Subcontinent (1656–2010). Alirita 18a de Februaro, 2012.
  60. http://www.nytimes.com/2011/11/17/business/energy-environment/soy-substitute-edges-its-way-into-european-meals.html?pagewanted=all&_r=0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]