Sojla maso
Ĉi tiu artikolo temas pri sojla maso en atomkerna fiziko. Por informoj pri la biciklista movado, vidu la artikolon Sojla maso.
En la atomkerna fiziko, sojla maso (aŭ kriza maso, krita maso [1]) signifas la plej malgrandan kvanton de iu fisia materialo, kiu necesas inter difinitaj kondiĉoj por memtena fisia reakcio. La sojla maso dependas de multaj faktoroj, kiel de tipo, koncentreco kaj pureco de la materialo. Gravas ankaŭ la geometrio kaj konstruo de ĉirkaŭa medio.
Izotopo | Sojla maso | Rete |
---|---|---|
protaktinio-231 | 580-930kg | |
uranio-233 | 15 kg | [1] |
uranio-235 | 85 kg | [2] |
neptunio-237 | 60 kg | [3] |
plutonio-239 | 10 kg | [4] |
plutonio-240 | 40 kg | [5] |
plutonio-242 | 100 kg | [6] |
americio-241 | 60-100 kg | [7] |
americio-242m | 9-18 kg | [8] |
americio-243 | 50-150 kg | [9] |
kurio-245 | 12 kg | [10] |
kurio-246 | 70 kg | [11] |
kurio-247 | 7 kg | [12] |
kaliforniumo-251 | 9 kg | [13] |
Notoj
- ↑ Krita maso laŭ PIV