Sojla maso (movado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la biciklista movado. Por informoj pri sojla maso en atomkerna fiziko, vidu la artikolon Sojla maso.
Critical Mass en ĝia patrujo, San Francisco
Melbourne, Aŭstralio 11/2005

Critical Mass (angla esprimo kiu povas signifi aŭ "sojla maso" aŭ "kritika maso") estas nomo de urba kunbiciklado, disvastiĝinta sur la tuta mondo. Dum tiu biciklado, oni biciklas en difinita vojo. Ofte okazas, ke oni levas super la kapon la biciklon ĉe fincelo aŭ ĉe vojkruciĝoj. La movado celas atenti pri problemoj de la urba biciklado. Ekde nun okazos ŝanĝo, kiu kondukos al plibonigo de la sinteno de la ŝoforistoj kaj de la ŝtato (infrastrukturo) al biciklantoj. Fakorganizitaj veturoj estas okazigitaj en gravaj grandurboj ĉirkaŭ la mondo, kutime la lasta vendredo de ĉiu monato.

Laŭtakse, ĝis nun tiaj okazaĵoj okazis en pli ol 325 grandurboj ĉirkaŭ la mondo.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto venas el Usono (sed aliaj fontoj mencias, ke el Ĉinio, kie oni priatentis la eventon) kaj la sojla maso signifas tiusence certan kvanton de biciklistoj, kiuj povis traveturi vojkruciĝon nur okaze de kuniĝo de certa nombro de biciklistoj. La esprimon Critical Mass uzis por la trafika situo unuafoje Ted White en dokumenta filmo de "Return of the Scorcher" (1992).

La termino sojla maso estis adoptita de observo farita fare de George Bliss dum lia vizito en Ĉinio. Bliss, usona dezegnisto de hompelitaj veturiloj, rimarkis, ke biciklantoj kaj aŭtoŝoforistoj en Ĉinio havas establitan metodon uzi vojkruciĝoj kiuj havis nek trafiklumoj nek vojsignoj. La trafiko akumulus antaŭ la vojkruciĝoj ĝis la amasiĝo de "sojla maso", kaj ĉe ĉi tiu punkto la trafiko enirintus la krucvojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua sojl-masan marŝon oni organizis la 25-an de septembro 1992 en San Francisco kun 48 partoprenantoj. La nomo "Sojla maso" ekis nur al la dua aranĝo, kiu okazis la 30-an de oktobro 1992, kaj ĉeestis 85 rajdantoj. La nomo estis adoptita fare de partoprenintoj en similaj okazaĵoj kiuj estis okazigitaj antaŭ 1992 sed sub malsamaj nomoj. Sekve oni organizis la marŝojn regule kaj post duonjaro partoprenis ĝin jam 500 biciklistoj. Tiu sukceso instigis eĉ aliajn urbojn por organizi la biciklan sojlan mason.

Tiaj grupaj veturoj diferencas unu de la alia laŭ multaj manieroj, inkluzive de ofteco kaj nombro da partoprenantoj. Ekzemple, en multaj urbetoj estas grupveturoj kun malpli ol 20 rajdantoj. En la dua ekstremo, la plej amaspartopreninta evento konata kiel "sojla maso" okazas en Budapeŝto, Hungario, dufoje jare, la 22-an de septembro (la internacia dato de libertago de aŭtoj), kaj la 22-an de aprilo (Tertago). Dekoj da miloj da homoj partoprenas en ĉi tiuj grupveturoj. La 22-an de aprilo 2007 ĉirkaŭ 50 000 rajdantoj rajdis en la "sojla maso" en Budapeŝto.

Nuntempe la aranĝoj de sojla maso, kaj instituciitaj kaj spontanaj, okazas en plurcentoj de urboj, ofte ĉiumonate dum somero.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Rajdado estas kutime estas organizita anarkie, sen centra administrado. La renkontiĝloko kaj horo estas antaŭsciitaj de ĉiuj partoprenantoj. Ofte kadre de la evento la partoprenantoj uzas diversajn trukojn por altiri la atenton de preterpasantoj, kiel muziko, uzo de fajfiloj, vojaĝado en la aŭtovojo, uzo de kostumoj, uzo de flagoj, flugfolioj, protestaj afiŝoj, uzo de specialaj bicikloj, kiel unuciklo, kaj similaj. Ofte estas implikitaj kromaj ne-motorigitaj iloj, kiel rulŝuoj kaj rulsketiloj.

En kelkaj okazaĵoj nur la renkontiĝloko kaj tempo estas determinitaj anticipe, dum la itinero kaj finpunkto estas determinitaj spontane fare de la partoprenantoj. La devizo de la evento estas "Ni ne malhelpas la trafikon, ni estas la trafiko".

Kvankam "sojla maso" preskaŭ ĉiam rilatas al la temo de kreskanta konscio pri la uzo de bicikloj por postuloj de la ĉiutaga vivo, aŭ al aliaj temoj en mediprotekta kunteksto, tiu metodo de agado ankaŭ estis uzita en aliaj kuntekstoj kiel amasa surbicikla rajdanta protesto, ekzemple sojla maso kontraŭ kapitalismo.

Legaleco[redakti | redakti fonton]

Teorie, en demokratio, kie ekzistas laŭleĝa rajto je politika organizo kaj protesto - estas nenio en amasa biciklado kiu estas kontraŭleĝa eĉ se ĝi venas por transdoni kaj propagandi iun mesaĝon.

Efektive, la manifestaciantoj utiligas la leĝon al sia avantaĝo - biciklantoj devas veturi sur la vojo, ĉar biciklo estas veturilo por ĉiuj celoj (se ne estas bicikla vojo sur la strato). Tial se ili daŭre veturas la laŭlonge de la vojo ili malrapidigas la movadon de la ceteraj veturiloj iagrade sed ne blokas la trafikon kaj ĉi tio estas konsiderata kiel akceptebla.

Efektive, kutime en aranĝo sojla maso, ne estas polica ĉeesto kaj la protesto pasas sen prokrastoj aŭ arestoj. Sed okazis kelkaj okazoj kie la polico ne volis permesi la proteston, kaj en ĉi tiuj kazoj la polico foje arestis manifestaciantojn kaj eĉ ŝiris la biciklajn pneŭojn. En ĉiuj okazaĵo, kiam la polico decidis ne permesi rajdadon, estis kazoj kie la amaso kunportis politikan aŭ socian karakteron kaj ne nur postulon pri urbo fariĝonta amikeca al biciklado.

Ekzemple en Novjorko, la instancoj komence apogis la okazaĵon, sed post iom da jaroj ili enkondukis limigojn kaj la 27-an de aŭgusto de 2004 okazis amasaj arestoj kaj konfisko de bicikloj. Tiun eventon prilaboris la mallonga filmo "Still We Ride" (ankoraŭ ni estas rajdantaj).

Alispecaj protestoj kaj aktivismoj[redakti | redakti fonton]

De tio movado elkreskis aliaj similaj manifestacioj kun ties propraj mesaĝoj. Interalie devenis la Tutmonda Nuda Biciklado (angle: World Naked Bike Ride).

La Sojla Maso en Hungario[redakti | redakti fonton]

La unua Sojla maso okazis la 22-an de septembro 2004 - en kadro de la senaŭtomobila tago - kun pli ol 4000 partoprenantoj.

La dua fojo okazis la 22-an de aprilo 2005, en kadro de Tago de la Tero, kiun partoprenis 10.000 biciklistoj.

La 22-an de septembro 2005 oakzis la evento en multaj landoj - krom Budapeŝto : Debrecen, Győr, Hajdúböszörmény, Orosháza, Pécs, Szeged. En Budapeŝto estiĝis malfacilaĵoj pro la granda nombro de la partoprenantoj. Ili preskaŭ tute kovris la marŝan vojon.

La 22-an de 2006 partoprenis 30.000 biciklistoj kaj eĉ hungara prezidento László Sólyom.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]