Sojsaŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sojsaŭco estas saŭco. Tiu estas farita, per fermentado, el sojfaboj kaj aliaj ingrediencoj. Oni ofte uzas ĝin en aziaj kuir-artoj.

Vortodeveno

Laŭ PIV "sojo" signifas "Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, k uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado." Do, oni principe ne devas aldoni la vorton "saŭco" kiel "sojsaŭco" aŭ "soja saŭco".

Budhismaj monaĥoj el Ĉinio enkondukis sojsaŭcon en Japanion en la 7a jarcento[1], kie ĝi estas konata kiel shōyu (ja:醤油).[2] Poste, oni enkondukis la vorton al Eŭropo tra la hispana soya.

Jen kaj jen oni trovas la radikon soj- kiel mallongigo de "sojfabo", ekzemple en "sojlakto" aŭ "soja lakto".


Referencoj

  1. Wilson, Kathy (2010). Biotechnology and genetic engineering. New York: Facts on File. p. 90. ISBN 978-0-8160-7784-7.angle
  2. "Shoyu". Dictionary.com.angle