Sokobano
Sokobano | |
---|---|
![]() | |
Dato de lanĉo | 1982 |
Videoludilo | Linux, NEC PC-8800 series, Microsoft Windows, Commodore 64, macOS, Family Computer Disk System |
Tipo de videoludo | puzla videoludo, sokoban video game |
Maniero de ludado | unuludanta videoludo |

Sokobano (japane, 倉庫番, magazenisto) estas ludo inventita en Japanio komence de la jaro 1982 de 'Hiroyuki Imabayashi' en la urbo Takarazukao, Japanio. Pro la simpleco de la reguloj kaj la komplekseco de la solvo la ludo havis grandan sukceson kaj aperis ankaŭ kelkaj klonoj. Kelkaj el ili kunportis ankaŭ novajn ideojn rilate la ludideon. La unua versio estis publikigita en Eŭropo de la firmao 'Spectrum Holobyte'.[1]