Saltu al enhavo

Sokora konuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokora konuro
Suchitepéquez, Gvatemalo
Suchitepéquez, Gvatemalo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Psitakoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittacidae, Papagedoj
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Psittacara
Vigors, 1825
Specio: Sokora konuro, P. brevipes
Psittacara brevipes
(Lawrence, 1871)
Sinonimoj
  • Aratinga brevipes[1]
  • Psittacara holochlorus brevipes[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Sokora konuro (Psittacara brevipes) estas mezgranda, ĉefe brilverda papago de la genro Psittacara.[3] Ĝi estas specio de birdoj en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, nome afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas endemio de Insulo Socorro en la Insuloj Revillagigedoj, Meksiko.[4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Internacia Ornitologia Unuiĝo kaj la Taksonomio de Clements traktas ĝin kiel plenplena, monotipa, specio.[4][5] La Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International konsideras ĝin kiel subspecio de la Verda konuro (P. holochlorus).[2]

La Sokora konuro estas 31 ĝis 33 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas esence tute verda kun iom oliva nuanco sub la flugilplumoj kaj vosto. Ĝiaj irisoj estas oranĝruĝaj ĉirkaŭitaj de nuda purpurbruna haŭto, ĝia beko estas kornokolora, kaj ĝiaj kruroj estas brunecaj.[1][6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Sokora konuro troviĝas nur sur la insulo Socorro ĉe la okcidenta marbordo de Meksiko. Ĝi loĝas en arbaroj dominitaj de Bumelia socorrensis, Ilex socorroensis, kaj Guettarda insularis, kaj kutime troviĝas je altitudoj super 500 m.[1]

La Sokora konuro estas sidlokema, ne migranta.[1]

Unu studo trovis, ke ĉirkaŭ duono de la dieto de la Sokora konuro konsistis el semoj kaj fruktopulpo de Bumelia socorrensis, dum tiuj de Ilex socorrensis, Guettarda insularis, kaj Gujavo (Psidium) konsistigis la plejparton de la cetero.[1][7]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Sokora konuro reproduktiĝas inter oktobro kaj januaro. Ĝi tipe nestas en kavaĵo en arbo de Bumelia socorrensis ĉirkaŭ 2,3 ĝis 3,8 m super la grundo.[1]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 Collar, N., G. M. Kirwan, C. J. Sharpe, kaj P. F. D. Boesman (2020). Socorro Parakeet (Psittacara brevipes), versio 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 5an de Aprilo, 2023
  2. 1 2 HBW kaj BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 7. Disponebla ĉe: Alirita la 13an de Decembro, 2022
  3. ↑ SOCORRO CONURE (Psittacara brevipes). World Parrot Trust. Alirita 31a de Marto 2023 .
  4. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  5. ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el Alirita la 10an de Novembro, 2022
  6. ↑ Eitniear, J. C., N. Collar, C. J. Sharpe, kaj P. F. D. Boesman (2020). Green Parakeet (Psittacara holochlorus), version 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 5an de Aprilo, 2023
  7. ↑ Rodríguez-Estrella, R., Mata, E. kaj Rivera, L. (1992). Ecological notes on the Green Parakeet of Isla Socorro, Mexico. Condor. 94(2): 523–525
  • Juniper & Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. (ISBN 0-19-854012-4)
  • National Geographic Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
  • National Audubon Society The Sibley Guide to Birds, by David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]