Sokorpufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sokora pufino)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokorpufino
Sokorpufino
Sokorpufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus auricularis
(Townsend, 1890)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sokorpufino, OrelpufinoPufino de Townsend, Puffinus auricularis, estas rara marbirdo de la tropikoj kaj membro de la familio de Procelariedoj.

Ties rilataro estas nesolvita. Ties ple proksimaj parencoj estas probable, sed ne certe, la Havaja pufino (Puffinus newelli) kaj eble la Nordmara pufino (Puffinus puffinus) (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Ĝi iam enhavis la unuan kiel subspecio kaj estis dumlonge konsiderata subspecio de la dua. La rilataro de la Rapa pufino, P. (newelli) myrtae kun tiuj specioj estas ankaŭ bezonanta priserĉadon; tiu taksono estis ĝis ĵuse lokita ene de la P.assimilis (Austin et al., 2004).

Tiu specio reproduktiĝas ĉe monteto Cerro Evermann en la Insulo Socorro de la Insuloj Revillagigedoj, Meksiko. La ĉefa minaco al tiu specio venas el sovaĝiĝintaj katoj enmetitaj en Sokoro komence de la 1970-aj jaroj. Ankaŭ ŝafoj detruas ties reproduktan habitaton. La specio reproduktiĝis ankaŭ sur Insulo Klarjono ĝis 1988, kie habitato kaj nestolokoj estis detruitaj de enmetitaj porkoj, ŝafoj kaj kunikloj.

La alternativa nomo de la specio aludas al Charles Haskins Townsend (1859-1944), elstara usona ornitologo kaj iktiologo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]