Sokotra kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sokotra kormorano
Sokotra kormorano
Sokotra kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. nigrogularis
Phalacrocorax nigrogularis
(Ogilvie-Grant kaj Forbes, 1899)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sokotra kormorano (Phalacrocorax nigrogularis) estas minacata birdospecio de kormorano kiu estas endemia de la Persa Golfo kaj sudorienta marbordo de la Araba Duoninsulo. Ĝi estas konata pli rare kiel Sokotra tufkormorano. Individuoj foje migras tiom for okcidenten kiom ĝis la marbordo de la Ruĝa Maro. Spite ties nomo, oni konfirmis nur en 2005 ke ĝi reproduktiĝas en Sokotro.[1]

La Sokotra kormorano estas preskaŭ tute nigreca birdo kun totala longo de ĉirkaŭ 80 cm.[1] Dum la reprodukta sezono, ties frunto havas purpurecan brilon kaj ties supraj partoj havas ardezverdecan nuancon, estas kelkaj blankaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj kaj la kolo kaj kelkaj blankaj strioj ĉe pugo. Ties kruroj kaj piedoj estas nigraj kaj ties gorĝosako estas nigreca. Ĉiuj tiuj devojiĝoj el pure nigra estas malpli markataj fore de la reprodukta sezono.

Estas malmulta informo pri la manĝokutimo de tiu specio. Kiel ĉe ĉiuj kormoranoj ĝi plonĝas por manĝo. Pli malnovaj informoj sugestas, ke ĝi povas resti submerĝe ĝis 3 minutojn, kio estas multe eĉ por kormoranoj kaj sugestas, ke ĝi estas kapabla por profunda plonĝado. Tamen estas ankaŭ informoj pri manĝo are, kaj tio pli facile videblas ĉe kormoranoj kiuj manĝas en mezprofunda akvo.

Tiuj birdoj estas tre gregemaj, kun ripozaj aroj de ĝis 250,000 registritaj, kaj aroj de ĝis 25,000 ĉe maro.

Kelkaj fakuloj, kiaj Paul Johnsgard, lokas tiun specion, kun nombraj aliaj rilataj kormoranoj, en genron Leucocarbo.

Ekde 2000, tiu specio estis listata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo, sur la bazo de malgrandaj nombroj de reproduktaj lokoj kaj pliiĝanta rapida malpliiĝo.[2] La malpliiĝo estas kaŭzata de marborda disvolviĝo, ĝenado kaj mara poluado ĉe ties nestokolonioj; en 2000 oni ĉirkaŭkalkulis, ke la tutmonda populacio estis ĉirkaŭ 110,000 reproduktaj paroj aŭ 330,000–500,000 individuaj birdoj.[3] La ununura protektata nestokolonio en la Golfo estas unu de ĉirkaŭ 30,000 paroj en la Insuloj Haŭaroj de Barejno ĉe la marbordo de Kataro, kaj tiu estas loko listita de la Ramsar-Interkonsento.[4] El la restantaj 13 kolonioj (9 diferencaj lokoj), la kolonio de la Haŭaroj estas la plej granda.[5] Nur en la norda parto de ties teritorio oni scias, ke ĉirkaŭ 12 kolonioj malaperis ekde la 1960-aj jaroj.[1] Tiuj birdoj povas esti ankaŭ suferantaj pro nafta poluado ĉemare. Dum la Unua Golfa Milito bildoj de kormoranoj tuŝitaj de nakta poluado el la Golfo estis regule montritaj en la okcidenta amaskomunikilaro, kaj kvankam ankaŭ la Granda kormorano troviĝas en la Golfo, plej verŝajne multaj el tiuj estis Sokotraj kormoranoj.

La Sokotra kormorano estas unu el la specioj al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2011). Species Factsheet: Phalacrocorax nigrogularis. Konsultita la 5an de oktobro 2011.
  2. IUCN2012
  3. IUCN2012
  4. Bahrain Bird Report. Socotra Cormorant (Sokotra kormorano). Konsultita la 5an de oktobro 2011.
  5. IUCN2012
  • Johnsgard, P. A. (1993). Cormorants, darters, and pelicans of the world. Washington DC: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-216-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]