Sokotra dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sokotra orflugila dikbekulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotra dikbekulo
Sokotra dikbekulo
Sokotra dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhynchostruthus
Specio: 'R. socotranus'
Rhynchostruthus socotranus
(Sclater & Hartlaub, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sokotra dikbekuloSokotra orflugila dikbekulo (Rhynchostruthus socotranus) estas birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de orflugilaj dikbekuloj, kiu estas endemia de Sokotro, insulo de la Hinda Oceano ĉe la marbordo de Jemeno. R. socotranus estis fare de kelkaj fakuloj konsiderata kiel unusola specio de la tiam monotipa genro Rhynchostruthus, inklude ĉiujn aliajn orflugilajn dikbekulojn kiel subspeciojn. Sed ĵuse la tri populacioj estis ekkonsiderataj distingaj specioj, el kiuj R. socotranus estus limigita al la sokotra populacio, la Araba dikbekulo iĝus R. percivali, kaj la Somalia dikbekulo R. louisae[1].

La granda beko sugestas rilaton kun la aziaj dikbekuloj - ekz. Mycerobas – sed ties kanto estas rememorigaj de tiu de la Eŭropa kardelo Carduelis carduelis, Verda fringo C. chloris, kaj la Jemena kardelo C. yemenensis. Oni observis ĝin ankaŭ plenumante verdecfringecan malrapidan flugan memmontradon kiu sugestas ke siaj veraj proksimecoj povus kuŝi ĉe la genro Carduelis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sokotra dikbekulo estas diketa, mezgranda, dikbeka fringedo kiu montras iom da seksa duformismo. Masklo estas grizbruna ĝenerale kaj supre kun nigra beko, malhela kapo kun nigra masko (bridoj, vizaĝo, gorĝareo kaj krono), grandaj blankaj vangomakuloj, kaj grandaj brilflavaj makuloj en flugiloj (kies flugilplumoj estas nigrecaj) kaj vosto. La kruroj estas ruĝecaj. Inoj estas similaj al maskloj, kvankam iom pli senkoloraj, kaj junuloj estas pli striecaj kaj ne havas la plenkreskan distingan kapobildon.

Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio troviĝas en vario de biotopoj el montoj al marnivelo. Ili tipe loĝas en aridaj arbustarojarbaroj hegemonie de eŭforbioj (Euphorbia), akacioj (Acacia) kaj junipero (Juniperus). La fruktoj de tiuj plantoj ŝajne formas la kernon de sia dieto.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 6500 plenkreskaj individuoj. Spite la fakton esti limigita al ununura insulo, ties futuro ŝajnas sufiĉe sekura. Sekve la IUCN ankoraŭ klasigas ĝin kiel Specio Malplej Zorgiga, eĉ post la disiĝo de la ĉefaj populacioj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirwan & Grieve (2007)
  2. BLI (2004, 2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]