Solana del Pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solana del Pino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13593
Retpaĝaro http://www.ciudad-real.es/provincia/solanadelpino
Politiko
Urbestro Juliana Duque Fernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 414  (2010)
Loĝdenso 2,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 28′ N, 4° 4′ U (mapo)38.466666666667-4.0727777777778Koordinatoj: 38° 28′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 180,08 km² (18 008 ha)
Solana del Pino (Provinco Ciudad Real)
Solana del Pino (Provinco Ciudad Real)
DEC
Solana del Pino
Solana del Pino
Situo de Solana del Pino
Solana del Pino (Hispanio)
Solana del Pino (Hispanio)
DEC
Solana del Pino
Solana del Pino
Situo de Solana del Pino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solana del Pino [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Solana del Pino (Sunejo de la Pino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Ĝi situas ĉe Sierra de la Humbría de Alkudjo, ĉe Sierra Madrona kaj la rivero Robledillo apartenantaj al Mariana Sistemo. Ĝi inkludas la domaron de Tiñosas, kaj ĝis 1891 dependis de Mestanza.

La teritorio estas montara kaj la akvoj fluas al la baseno de la rivero Gvadalkiviro, kies plej parto estas en la pli suda regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas solaneros. La censita populacio en 2010 estis de 414 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,3 loĝ/km². La populacio varias vintre ĉar multaj maljunuloj pasas sezonon ĉe la gefiloj loĝantaj en Madrido aŭ en Barcelono. Dume ĝi ascendas somre kaj ferie jene: 70 % somere kaj dum la patronaj festoj; 50 % en Sankta Semajno kaj Kristnasko kaj 10 % semajnfine.

Situo[redakti | redakti fonton]

Solana del Pino estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano kaj ties norda parto en la Valo de Alkudjo en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, lime kun la provinco de Kordovo, je altitudo de 743 m; je 78 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 284 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 180.08 km².

La geografiaj koordinatoj estas 38°28′00″ N 4°04′22″ Ok.

Ĝia municipa teritorio limas norde kun tiuj de Hinojosas kaj Mestanza, oriente same kun Mestanza, sude kun tiu de Andújar de la provinco de Jaén, kaj okcidente kun tiu de Fuencaliente.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, mielo, vakso) tradicie. Ĉasado vintre (25 % de la laboristaro inklude komercadon de tia viando) kaj rura turismo kaj rurturisma gastejo. Granda arbaro de Tiñosas kun banloko kiu havis eĉ 88 konstruaĵojn kaj 419 loĝantojn.

Surrokaj prahistoriaj pentraĵoj ĉirkaŭe de Solana del Pino

Estas helpaj projektoj por apartaj areoj, kiuj profitas ekzemple de dungado por kontrolo de montincendioj. Eventuala dungado en konstruado por reformo de loĝejoj. Familiaj fruktoĝardenoj.

Estas vendejoj kaj trinkejoj, naĝejo en natura loko kun trinkejo. Estas apoteko kaj sanigejo por la populacio kaj por tiu de pli malgrandaj ĉirkaŭaj domaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperas menciata nu el la 18a jarcento, kiel grupigo de diversaj domaroj kiuj prenas kiel nomigotialon la ekzisto de pino (plej probable granda pino malkutime en la areo) kiu utilis kiel referenco, same kiel en aliaj samareaj lokoj kiaj Cabeza del Pinar, situa en la najbara teritorio de Fuencaliente.

En ĉirkaŭaĵo estas surrokaj prahistoriaj pentraĵoj en tri lokoj el kiuj unu ege proksime al la vilaĝo. Plej verŝajne en la mezepoko (kaj araba kaj kristana) dependis de Mestanza kiu havis kastelon.

Placo de Sierra Morena en Solana del Pino
Vidaĵo de Solana del Pino el Los Rehoyos

Dum la 16a jarcento tiu teritorio suferis la konfliktoj inter la municipoj de Puertollano kaj Mestanza pro ties posedo.

El 1873 sendependiĝis.

Dum la 19a jarcento la populacio kreskis ĝis meze de la 20a jarcento; de tiam pro elmigrado ne nur eksteren sed ankaŭ al komarka centro de Puertollano la loĝantaro ege descendis al kvinono.

Evoluo de la populacio de Solana del Pino
Jaroj de censo de la populacio 1826 1848 1887 1897 1950 1974 1998 2004
Loĝantoj 513 396 933 897 2,219 1,473 565 442
Kurioza domo en Solana del Pino
Rurturisma gastejo de Solana del Pino
Urbodomo de Solana del Pino

Kultura vivo[redakti | redakti fonton]

Estas asocioj ekologiisma, pri futbaleto, de ĉasistoj, de dommastrinoj, kiu organizas instruajn kursetojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referncoj[redakti | redakti fonton]