Solanaloj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
solano Solanum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La solanaloj (latine Solanales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 5 familiojn, ĉirkaŭ 150 genrojn kaj pli ol 3750 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas solano[3].
Ĝi enhavas plurajn manĝoproduktojn el tre granda ekonomia graveco, kiel ekzemple la terpomon, la bataton, la tomaton, la melongenon, la kapsikon, aŭ la tabakon.
Kelkaj malnovaj fontoj uzis la nomon Polemoniales por tiu ordo.
Taksonomio[redakti | redakti fonton]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (21 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Solanales Juss. ex Bercht. & J.Presl - solanaloj
- Convolvulaceae Juss. - konvolvulacoj
- Hydroleaceae R.Br. ex Edwards - hidroleacoj
- Montiniaceae Nakai - montiniacoj
- Solanaceae Adans. - solanacoj
- Sphenocleaceae T.Baskerv. - sfenokleacoj
- Solanales Juss. ex Bercht. & J.Presl - solanaloj