Solanilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solanilla
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 0° 13′ U (mapo)42.38472222-0.22055556000001Koordinatoj: 42° 23′ N, 0° 13′ U (mapo) [+]
Solanilla (Provinco Ŭesko)
Solanilla (Provinco Ŭesko)
DEC
Solanilla
Solanilla
Situo de Solanilla
Solanilla (Hispanio)
Solanilla (Hispanio)
DEC
Solanilla
Solanilla
Situo de Solanilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solanilla [+]
vdr
Sonorilmuro de Solanilla.

Solanilla [solaNIlja] (aragone Solaniella) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Solanilla estas en la suda valo Guarguera sude de la rivero Guarga mem. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Ĝi estas inter domaro Aineto (laŭ sama rojo alfluanto de Guarga iom oriente) kaj la nun senhomejo Lasaosa (pli okcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Solanilla suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Solanilla oni malaltiĝis el 36 loĝantoj en 19o0 ĝis senloĝado en la dua duono de la jarcento; poste venis novaj loĝantoj nunaj 14 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]