Solaris Trollino 15AC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Solaris Trollino 15)
Solaris Trollino 15AC
Trolebuso Solaris Trollino 15 en Ostrava
Trolebuso Solaris Trollino 15 en Ostrava
Ĝeneralaj indikoj
Fabrikisto Pollando Solaris Bus&Coach (karoserio)Ĉeĥio Cegelec, a.s. (elektra trakcia ekipaĵo)Ĉeĥio Transporta entrepreno Ostrava (trakciaj motoroj kaj elektroekipaĵo)
Trafikata en OstravaVilno
Bazaj indikoj
Longo 14 590 mm
Larĝo 3 300 mm
Alto 2 550 mm
Interna hela alto 2 370 mm
Alveturiga angulo antaŭe 7 °
Alveturiga angulo malantaŭe 7 °
Bazo de aksoj 6 800 mm
Diametro de turniĝado 6 800 mm
Maso preteca/suma 13 800/25 000 kg
Maks. rapideco 70 km/h
Movuma sistemo
Motoroj asinkrona 6polusa, Pragoimex
Povumo 175 kW
Trakcia ekipaĵo TV Europulse kun IGBT elementoj, CEGELEC
Trakcia ŝanĝilo vicoj de SMTK, CEGELEC
Ĉasio
Antaŭa akso ZF RL 85A firma, stabiligilo de antaŭa akso
Peliga akso ZF AV 132
Haŭlita akso ZF AVN 132
Stirado ZF Servocom 8098, regulado de alto kaj klino de stirrado kaj panelo
Trafika bremso elektrodinamika priregata per bremspedalo
Akcidenta bremso aera, ducirkvita, cirklaj bremsoj Knorr en ĉiuj radoj, ABS/ASR, priregata per bremspedalo
Sekuriga bremso cirkla, risorta, ĝi efikas al radoj de meza kaj malantaŭa aksoj
Halteja bremso cirkla, ĝi efikas al radoj de meza kaj malantaŭa aksoj
Risortado pneŭmata kun sinko de veturilo kaj ebleco de sinko de dekstra flanko je cca 70 mm kaj levo por maks. veturalto je cca 60 mm
Centra ŝmirado Vogel KFUS 2-64
Karoserio
Konstrukcio de skeleto memporta konstrukcio veldita el profiloj el nerustiĝema ŝtalo, priladumado de flankaj muroj el nerustiĝema ŝtalo kaj aluminiaj paneloj
Ŝirmo kontraŭ rusto konstrukcio de skeleto el nerustiĝema ŝtalo, flegita per vaksoj, eksteraj paneloj kunigitaj per gluado
Aranĝo de pordoj tri du-alaj pordoj
Larĝo de 1-a / 2-a / 3-a pordoj 1 350 / 1 350 / 1 350 mm
Min. alteco de eniga eĝo ĉe 1-a pordo 320 mm
Min. alteco de eniga eĝo ĉe 2-a kaj 3-a pordoj 340 mm
Rampo por senmovuloj mekanike priregata en la 2-a pordo
Lokoj por sidi 36-40
Lokoj por stari 120-124
Tegmentaj fenestroj elektraj Happich 3-foje
Ventoliloj dudirektaj G&C (prem-desuĉigaj) 2-foje
Hejtado por spaco de pasaĝeroj 4 elektraj hejtaĵoj, dugradaj
vdr
Trolebuso Solaris Trollino 15AC en Ostrava sur Ponto de pioniroj

Solaris Trollino 15AC estas triaksa malaltplanka trolebuso kun triporda memstara karoserio. Ties produktantoj estas Solaris Bus & Coach Sp. z o. o., firmao Cegelec, a.s. kaj Transporta entrepreno Ostrava.

Same kiel veturiloj Solaris Trollino 12AC la malaltplankaj trolebusoj Solaris Trollino 15 AC estas muntataj en Transporta entrepreno Ostrava. Ili eliras el konstrukcio de aŭtobusoj Solaris Urbino 15. La unua trolebuso Solaris Trollino 15AC estis envicigita en trafikon en aprilo de 2003 kiel la unua 15-metra malaltplanka trolebuso en la mondo. En Ostrava nuntempe servas al vojaĝantoj kvar veturiloj de tiu ĉi tipo.

Solaris Trollino 15AC estas, same kiel 12-metra kaj 18-metra artika tipo, rezulto de kunlaboro de Transporta entrepreno Ostrava kun kompanio Solaris Bus&Coach kaj firmao Cegelec.

Per dono de elektra ekipaĵo en la karoseriojn de la pola fabrikisto de aŭtobusoj Solaris estiĝas modernaj veturiloj de UAT por trolebusaj trafikoj en Ĉeĥio kaj en eksterlando. Ilia ĉefa avantaĝo estas plena malaltplankeco (en kombino kun falplanko plena senbariereco), uzo de nerustiĝema ŝtalo kaj ladoj, moderna elektra ekipaĵo kaj pruvita sinka (angle: kneeling) sistemo de malaltigado de eniga flanko dum entrolebusiĝado kaj eltrolebusiĝado de la vojaĝantoj. Ĝi estas ekipita per asinkrona elektra trakcia ekipaĵo TV EUROPULSE de firmao Cegelec kaj asinkrona motoro.

Solaris Trollino 15AC estas trolebuso kun tri aksoj, longo 15 metroj kaj kapacito de la transveturigataj vojaĝantoj komparebla kun kapacito de artika veturilo de UAT. Sed kontraŭe al la artika veturilo ĝi havas vicon de suprecoj ekonomiaj kaj trafikaj. Pli simpla konstrukcio de la veturilo (forfalas komplika artiko de la veturilo) kaj kun tio koneksanta pli simpla instalado de elektra kabelaro, hidraŭliko kaj aeraj disbranĉigoj.

Inter pluaj avantaĝoj de la 15-metra trolebuso ni povas envicigi avantaĝan prezon de la veturilo, pli simplan zorgadon, malpli altaj trafikkostoj, malpli altan konsumon de elektra energio, pli bonan veturigaj ecoj, sed ankaŭ pli bonan rigardeblecon de ŝoforo pri situacio en la veturilo kaj ekster la veturilo. La trafikado de la 15-metra trolebuso estas esence pli avantaĝa solvo kontraŭe al la artika trolebuso en okazoj, ke estas necese certigi altan kapaciton de la transveturigataj vojaĝantoj en la urba trafiko. Diferencoj en stirado rilate al la 12-metra versio estas minimumigitaj per eluzo de turnigado de radoj de la malantaŭa akso. Neneglektebla avantaĝo estas sama farigo de la elektra ekipaĵo kun trolebuso Solaris Trollino 12AC, per kio malaltiĝas pretendoj al kvanto de specoj de rezervaj komponentoj de tiuj ĉi tipaj vicoj de trolebusoj.

Fabrikistoj[redakti | redakti fonton]

Fabrikisto de la motoroj estas firmaoj Pragoimex kaj Transporta entrepreno ostrava, kiuj dum evoluo kaj fabrikado utiligis riĉajn spertojn akiritaj dum la evoluo kaj zorgo pri la trakciaj motoroj por tramoj kaj trolebusoj. Por ŝargado de baterio, tensigo de reto 24 V, movumo de kompresoro kaj motoro, ĉerpilo por fortigilo de stirado (tensigata el reto 3 x 400 V/50 Hz) servas statika ŝanĝilo (Cegelec). Reguladon de la asinkrona motoro certigas trakcia ŝanĝilo, kiu estas komune kun la statika ŝanĝilo kaj motoro movumiganta la malantaŭan akson fiksigita al la karoserio.

Risortado[redakti | redakti fonton]

La trolebuso estas ekipita per pneŭmata risortaro ECAS Wabco, plenigita per hidraŭlikaj dampiloj. Hidraŭlika servostirado ZF Servocom kun propra fonto de premoleo ebligas facilan priregadon de stirado. La veturilo estas plu ekipita per sendependa elektrodinamika bremso kun rekuperado, kun albremsigado per aera bremso kun sistemo ABS kaj pneŭmata sistemo ASR.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Veturiloj Trollino 15 estas fabrikataj ekde la jaro 2003.

Ĉeĥio Ostrava[redakti | redakti fonton]

Trafiko Artikolo Tipo Jaroj de livero Nombro de pecoj Registraj numeroj Notoj
Ostrava artikolo Trollino 15 AC ekde 2003 dum 4 pecoj 3601 – 3604  

Litovio Vilno[redakti | redakti fonton]

Trafiko Artikolo Tipo Jaroj de livero Nombro de pecoj Registraj numeroj Notoj
Vilno artikolo Trollino 15 AC ekde 2004 dum 45 pecoj vidu noton  

Noto (Vilno): veturiloj Trollino 15 AC ricevis numerojn 1674 – 1682, 1698 – 1711, 2683 – 2697, 2712 – 2718.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]