Soldatribelo en La Kurtino en 1917

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Courtine estas franca komunumo en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. En 1901, soldata tendaro estis kreita. Dum la unua mondmilito, ĝi estis uzata kiel centro por instruado kaj preparado al la fronto. En 1917, ĉirkaŭ 8000 rusaj soldatoj preskaŭ starigis en tiu tendaro veran sovetan respublikon.

Kunteksto

Dum la unuaj monatoj de la milito, la francaj armeoj suferis multajn perdojn kaj soldatmankon. Jam en 1915 oni antaŭvidis sendi al la fronto la soldatojn, kiuj devus esti pretaj por 1916. Laŭ peto de Ĵofro, Paŭlo Dumero, senatano kaj onta prezidanto de la Respubliko, iris al Rusio en 1915, ĉe siaj aliancanoj. Dumero petis al Nikolao la 2-a de Rusio homojn por plifortigi la francajn armeojn. Rusio, pro manko de materialoj, ne povis uzi ĉiujn virojn sufiĉe aĝaj por batali. Francio petis 40,000 virojn monate, paralele, franca parlamenta delegitaro konfirmis, ke Francio liveros armilojn al Rusio, interalie 450,000 fusiloj. Finfine Francio ricevis «nur» 45 000 soldatojn el kiuj 750 oficiroj, kiujn ĝi devis armi.

Du brigadoj estis senditaj al Francio, kaj du aliaj al Balkanio. La du brigadoj iris al Francio tramare de Vladivostoko ĝis Marsejlo, tra la sueza kanalo. Ili atingis Francion la 20an de aprilo 1916. La rusaj soldatoj estis akceptitaj kiel savantoj de la franca popolo. Tuj post ilia alveno, ili estis senditaj al la fronto en Mailly. Tie, ili trejniĝis pri tranĉea milito, alkutimiĝis al siaj novaj armiloj kaj kontraŭgasaj ŝirmiloj. Dum somero 1916 ili estis senditaj en la regionoj de Suippes kaj de Aubérive, kie ili poste estis anstataŭitaj de alia brigado en 1916. La unua brigado tiam jam atingis 500 mortintojn kaj vunditojn.

La rusaj soldatoj ĉe la fronto

En decembro 1916, la generalo Robert Nivelle ekregis la armeon post Ĵofro kaj ekigas komence de la jaro 1917 grandajn atakojn. Ambaŭflanke multas la mortigitoj. La rusoj estas disponigitaj al la 5a armeo kaj partoprenis en la unua batalvico, la plej endanĝerigita, kun koloniaj kaj bretonaj trupoj. Ili intervenis oriente de la «Chemin des Dames», inter Kraono kaj Remso. Ili devis kapti la germanajn poziciojn «unusturme».

Antaŭ la atako la soldatoj eksciis kun plurmonata malfruo, ke la Revolucio ekis en ilia lando, faligante la caron kaj starigante provizoran registaron. Ili decidis konsistigi soldatkomitaton, kiel antaŭvidis la regularo de la Petrograda soveto. Tiel, en ĉiu kompanio, ili voĉdonis pri la partopreno en la atako. Sed, ĉar ne eblis komuniki kun ĉiuj kamaradoj por ekscii la rezulton de la baloto, ili rezignacie ekis al batalo, kiu estos la lasta por ili en Francio. En tri tagoj, pli ol 5000 rusaj soldatoj el proksimume 19 000 estis mortigitaj aŭ vunditaj. Ŝajnas, ke iuj oficiroj estis murditaj de propraj soldatoj. Tiuj atakoj de aprilo 1917 konsistigas turnopunkton en la milito: post ili, la ribeloj ĝeneraliĝis same en la franca kaj en la germana armeo, same kiel inter la rusaj soldatoj en Francio.

Fine de la atako, la soldatoj grupigitaj en komitatoj postulis revenon en Rusion. Por malebligi ribelon, rusoj estis senditaj en Vogezon kaj Alta-Marnion, kie ili marĉados la unuan de majo, kantante la Marseljezon, malaklamante siajn ĉefojn. La marŝadoj de la soldatoj dum la unua de majo 1917 iĝis ribelo: sur la flagoj, iuj rusaj soldatoj skribis la vorton «LIBERO». Ruĝaj tukoj aldoniĝis al la flagoj. La militista franca estraro maltrankviliĝis pro la ebla disvastiĝo de revoluciaj ideoj inter la francaj soldatoj, el kiuj multaj bremsis sian ribelon. Ili decidis tuj apartigi ilin. La rusoj tiam estis translokitaj for de la fronto en la tendaron de «La Kurtino» en Kreŭzio.

La ribelo.

La unua brigado, konsistanta ĉefe el ribelantaj soldatoj, alvenis fine de junio en La Kurtinon, kaj la dua ĉefe neribelema retiriĝis komence de julio en Feletinon. Tuj post alveno, la rusaj soldatoj de la unua brigado organiziĝis por varbi la aliajn, kaj deklaris: «Ekde kiam ni alvenis Francion, oni konsideris la rusan soldaton ne kiel homon, sed kiel utilan objekton, kiu valoras nur pro sia batalkapablo. Sed dum la unua batalo, parto el ni perdas tiun valoron, kaj iĝas senutila balasto forĵetita en malsanulejon. Por malebligi tion ĉi, ni devas unuiĝi kaj firme rifuzi iri al fronto. (...) Ni postulas reiri Rusion, el kie ni estis forpelitaj pro Sanga-Nikolao. Tie ni estos ĉe la flanko de la libero, ĉe la flanko de la laborista kaj orfa popolo.»

Onidiroj disvastiĝas en la tendaro: la rusaj soldatoj estus aĉetitaj de la franca armeo kontraŭ fusiloj disponigitaj al armeoj de la caro Nikolao la 2-a. La tendaro de La Kurtino tiam iĝis memmastrumata de la soldatoj kaj suboficiroj, pli ol 8000 soldatoj, kiuj petas de la provizora rusa registaro rehejmiĝon. Ili mem elektas siajn ĉefojn. Post Baltaïs, kiu vane intertraktas kun la senditoj de Kerenski pri ilia reveno, ukraino, Globa, ekestras la ribelojn. Dum la intertraktado, rusoj fratiĝas kun la loĝantaro kaj partoprenas la kamplaboron, dum la francoj estas ĉe la fronto. Timigita de la nefleksebleco de la soldatoj kaj de la idetransdono al la francaj soldatoj, la franca ĉefstabo sendis en aŭgusto 3000 francajn soldatojn por apartigi la tendaron de La Kurtino. La instrukcioj estas rigoraj: uzi forton por subpremi la ribelon. Ankaŭ kompanio de rusaj kanonistoj estis sendita surloke.

La 12-an de septembro, la civila loĝantaro estis forpelita el la tendara ĉirkaŭaĵo. La 14-an, la generalo komandanta la atakantojn, petas de la ribeloj kapitulaci. Dum ribelantoj, laŭ peto de Globa, ludas la Marseljezon kaj la Funebran Marŝon de Ŝopeno, la unuaj obusoj trafas la tendaron; la ribelantoj ŝirmas sin en la kazernoj, la unuaj soldatoj kapitulacas. La morgaŭon, rekomenciĝas la kanonado. La rezignoj multobliĝas, sed cento el la plej batalemaj, sieĝataj kaj bombataj, rezistas. Fine la 19-an de septembro, la lastaj ribelantoj estas kaptitaj, kaj Globa estas arestita. Preskaŭ 150 soldatoj estis mortigitaj, kaj iuj sukcesis forkuri.

Epilogo.

Oficiale mortis pli ol cent soldatoj. Dum longa tempo, la franca registaro prisilentis tiun ribelon. Sciante ke ĝi nur povus esti instigo al plia tumulto, la ĉefstabo decidis malfondi ambaŭ. Iliaj ĉefoj, el kiuj Globa, estos enkarcerigitaj en fortikaĵo.

Preskaŭ 400 caraj oficiroj kaj suboficiroj engaĝiĝis flanke de la francaj armeoj, kelkaj el ili, post la militĉeso, partoprenos la batalojn kontraŭ la Ruĝa Armeo. 11,000 brigadanoj devis plenumi devigan laboron. La 5,000 uloj, kiuj rifuzis aŭ ribelis, estis deportitaj en Alĝerion, en militistajn koncentrejojn, la aliaj estis trudsenditaj en farmojn, por anstataŭi terlaboristojn, kiuj batalis en Francio.

Nur ekde 1920, iuj el ili rajtis reiri Rusion, aliaj instaliĝis en Francio. Eblas vidi tombojn de rusaj soldatoj en la tombejoj de Cerny, Pontavert kaj Saint-Hilaire-le-Grand.