Soldier of Fortune: Payback

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldier of Fortune: PayBack
Disvolvo Cauldron
Eldoninto Activision Publishing
Distribuo Steam
Serio Soldier of Fortune
Antaŭita de Soldier of Fortune 2: Double Helix
Platformo Vindozo
Ĝenro Subjektiva pafludo
Temo Milito
Ludomaniero Unuope, grupe
Regilo komputila klavaro
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Soldier of Fortune: PayBack estas videoludo de l’ĝenro subjektiva pafludo kreita de Cauldron kaj publikigita de Activision. La ludo estas peco de la serio Soldier of Fortune, kreita de Raven Software, kaj nune prezentas ties trian kaj lastan ĉapitron. En Usono estis lanĉita en 2007, en Eŭropo en 2008.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La videoludo unue sin karakterizas per la ega vasteco de la armilaro uzebla de la videoludanto: pli ol 30 armiloj elekteblaj je la komenco de ĉiu misio (ne de ĉiu nivelo). Krom la unuopa ludmaniero, kiu proponas la eblon alfronti sufiĉan misioserion lokitan en la tuta mondo, ĉeestas la ludmanieroj Deathmatch, Team Deathmatch, Elimination, Team Elimination, Capture the Flag kaj Demolition en la sekcio multiplayer [1].

Klasado[redakti | redakti fonton]

La videoludo estas adresata por plenkreska publiko, ne pro la temo traktata, sed pro la ega realismo, kiun tiu ludo oferas pri tio, ke eblas laŭvorte dismembrigi la korpojn de la malamikoj. Ĝi ne povas esti distribuata en Aŭstralio, ĉar la klasadsistemo de tiu lando ne konsideras la klasadon ”nur por plenkreskuloj” [2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]