Rafz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Solgen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rafz (stacidomo).
Rafz
Blazono de Rafz
Vilaĝeniro de Rafz
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 36′ 45″ N 8° 32′ 27″ O / 47.61250 °N, 8.54083 °O / 47.61250; 8.54083 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 45″ N 8° 32′ 27″ O / 47.61250 °N, 8.54083 °O / 47.61250; 8.54083 (mapo)
Areo 10,74 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 8197
Komunumkodo 0067
Mapo de Rafz
vdr

Rafz estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3795 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rafz situas sur ebenaĵo norde de la rivero Rejno, la tiel nomata Kampo de Rafz (germane Rafzer Feld), inter Bülach kaj Ŝafhaŭzo. Al al komunumo apartenas krom la vilaĝo Rafz mem la setlejoj Solgen, Chnübrechi, Eichenrütenen (kie situas la stacidomo), Hüslihof, Birkenhof kaj Rütihof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,74 km², de kiuj 33% estas kovritaj de arbaro, 52% servas por agrikulturo kaj 11% por setlado; 4% estas trafiksurfaco. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rafz limas en nordo al Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), en oriento al Lottstetten (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudoriento Rüdlingen (SH), en sudo Buchberg(SH), en sudsudokcidento al Eglisau, en okcidento al Wil, kaj en nordokcidento al Dettighofen (Baden-Virtembergo, Germanio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rafz situas sur la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj estas per ĝi bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 4 de Bülach tra germana teritorio al Ŝafhaŭzo. En Bülach la ĉefvojon daŭrigas la svisa aŭtovojo A52 al direkto de Zuriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Rafz datiĝas el donacdokumente de la jaro 870 verkita de Ludoviko la germano. Per ĝi li donacis la bienon Odilloz en Rafz al la Monaĥejo Rejnaŭo. En la jaro 1478 la voktrajtoj pri Rafz transiris al Eglisau. Kiam la urbo Zuriko en la jaro 1496 akiris Eglisaŭon ankaŭ Hüntwangen fariĝis zurika kiel parto de la voktdistrikto Eglisaŭ ĝis la jaro 1798. Per la franca invado dum la Helveta Respubliko Hüntwangen transiris al la nova distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Dum la dua mondmilito je la 22-a de februaro 1945 Rafz estis erare bombita de usonaj aviadiloj, kio kaŭzis morton de 8 homoj. [2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]