Soliman (elefanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soliman ĉe Wasserburg am Inn, datita de la 24-a de januaro 1552; Michael Minck. [1]

Soliman (naskiĝis ĉirkaŭ 1540 en Hindujo; mortis 18-an de decembro 1553 en Vieno) estis hinda elefanto donacita de Johana de Hispanujo, la filino de la imperiestro Karolo la 5-a kaj de Izabela de Portugalujo, al Maksimiliano, la nevo de la imperiestro kaj posta imperiestro Maksimiliano la 2-a. Ĝi estis la unua elefanto en Vieno kaj postlasis la plej multajn spurojn inter ĉiuj elefantoj donacitaj en Eŭropo.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Diplomatia kutimo inter la eŭropaj regantoj estis ekde la 13-a jarcento la donacado de elefantoj. Jam ĉirkaŭ la jaro 800 la kalifo Harun ar-Raŝid donacis al Karolo la Granda la elefanton Abul Abbas, kiu estas nome dokumentita. Aliaj dokumentitaj elefantdonacoj estas la elefanto de Cremona donacita al Frederiko la 2-a kaj tiu de Ludoviko la 9-a donacita al Henriko la 3-a. Nome konata estis ankaŭ Hanno donacita de Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a. Ludoviko la 14-a tenis dum 13 jaroj afrikan elefanton en menaĝerio en Versailles.

Maksimiliano, kiu edziĝis en 1548 al sia kuzino Maria de Hispanujo kaj ricevis de sia imperiestra onklo Karolo la 5-a la hispanan regentecon konatiĝis kiel 24-jarulo en Madrido en 1551 kun Soliman. La 14-jaraĝa Johano, la plej juna filino de Karolo la 5-a, fratino de Maria kaj do samtempe kuzino kaj bofratino de Maksimiliano ricevis la elefanton de sia estonta edzo, princo Johano de Brazilo, filo de la reĝo Johano la 3-a de Portugalujo.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

La vojo de Soliman en 1551/52 tra Tirolo sur mapo de 1888, kiu korespondas al la nuna Breneroaŭtoŝoseo

Soliman, kiu kiel Hanno estis hinda elefanto, venis de la portugalaj kolonioj unue al Lisbono kaj de tie al Hispanujo. Fonto el januaro 1552 mencias ĝin kiel 12-jara virelefanto. Vintre 1551/52 ĝi iris, parte piede, de Madrido al Vieno.

De Madrido al Trento[redakti | redakti fonton]

Akompanata de Maksimiliano, de ties edzino Maria kaj iliaj du gefiloj kaj granda sekvantaro, ĝi estis sendita kune kun sia mahout, la hinda flegisto, al vojo tra la ibera duoninsulo al Barcelono, kie ĉiuj enŝipiĝis al Ĝenovo. En skribaĵo la reĝo Johano la 3-a de Portugalujo rekomendis al la nova posedanto Maksimiliano la nomon "Soliman" por la besto, por ke la habsburga malamiko, la sultano Sulejmano la 1-a estu "kiel via sklavo kaj dece humiligata".[2] La 12-an de novembro 1551 Soliman atingis Ĝenovon kaj de tie celis tra Milano, Cremona kaj Mantova norden. Tra la valo de Adiĝo la grupo atingis Trenton la 13-an de decembro 1551, kie okazis la koncilio de Trento kaj Soliman okazigis certe ne senvole grandan atentemon. Oni starigis lignan statuon de la besto en la urbo el kiu estis pafita artfajraĵo. La eniro de Soliman estis kvazaŭ triumfo.

Tirolo[redakti | redakti fonton]

La 2-an de januaro 1552 Solimano alvenis en Brixen kaj tie devis atendi dum du semajnoj sian akompanantaron. Tiun tempon li pasigis en la stalo de la gastejo am Hohen Felde. Ties estro renomis sian gastejon „Hellephant“; ĝi ĝis nun ekzistas kiel hotelo Elefant. Similnomaj gastejoj ekzistas plurloke laŭ la vojo de Soliman.

Brixen memorigas Solimanon ankaŭ per elefanta labirinto, turisma allogaĵo kun ligna elefanto ok metrojn alta.[3].

De Innsbruck al Vieno[redakti | redakti fonton]

La Elefantodomo en Vieno. Kuprogravuraĵo, ĉirkaŭ 1720; ero

La 6-a de januaro Solimano alvenis en Innsbruck, ekde Hall in Tirol li vojaĝis ne plu piede, sed ŝipe sur la rivero Inn, poste Danubo tra Wasserburg, Passau kaj Linz. En Wasserburg li devis atendi pro malsano de Maksimiliano, en Mühldorf pro gravedeco de ties edzino.

Triumfo kaj morto en Vieno[redakti | redakti fonton]

Je la 6-a de marto Vieno akceptis Solimanon per solena parado. Laŭ legendo dum sia alveno ĝi per sia rostro remetis infaneton, kiu falis el la brakoj de sia patrino. Oni dum iom da tempo prezentis ĝin al la publiko kaj tiam tenis ĝin en tenejo en Kaiserebersdorf.

Je la 18-a de decembro 1553 Solimano mortis, estinte malsana dum ses semajnoj.[4] Oni supozas ke maltaŭga nutraĵo, eble ankaŭ la malvarma vintra klimato kontribuis al lia malsano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surskribo: KM D(er) KINIG ZV PEHAM HAT AUSS / ISPANIA IN DAS TEISHS LAND / GEFIERT AIN HELFANT IST ZV WASS / ERBURG ANKHOMEN AVF DEN 24 / IANUARI IM 1552 IAR / M(ichael) M(inck)
  2. Germane: „gleichsam zu Euerem Sklaven und geziemend gedemütigt werde“; citita laŭ Oettermann (1982) p.110 f.
  3. Elefantenlabyrinth im Hofburggarten.
  4. Alfred Schiemer (2009-10-29). Ein Elefant mit 1800 Gulden Kostgeld (germane). Austria-Forum. Alirita 2017-04-19.
  5. Surskribo: DIESER HELFANT IST KVMEN GIEN WIEN IN DIE STAT / DA MAN IN BEI SEINEM LEBEN ABKONTERFET HAT

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]