Solomon Vysokovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solomon VYSOKOVSKIJ[Kontrolenda lingvaĵo], ruse Соломон Наумович Высоковский (naskiĝis en 1933, mortis la 19-an de januaro 2005 en Moskvo), estis sovetia kaj rusia esperantisto. Poeto, tradukisto, kunaŭtoro de la poemlibro Moskvaro. Naskiĝis en Krivij Rih (Ukrainio), studis metalurgion en Sverdlovsk (nun - Jekaterinburg). En Moskvo loĝis ekde 1966. Esperantistiĝis en 1988 kaj tuj provis traduki rusen "Ho, mia kor'". Li multe verkis en Esperanto kaj tradukis el la rusa kaj rusigis de Esperanto poemojn, interalie de Ludmila Jevsejeva, Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov. Liaj poemoj estis publikigitaj en Litova Stelo, Moskva Gazeto, Scienco kaj Kulturo, Dia Regno kaj Monato. Li ricevis premiojn en literaturaj konkursoj.