Soma Braun
| Soma Braun | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de februaro 1890 en Kecskemét |
| Morto | 2-an de septembro 1942 (52-jaraĝa) en Soveta Unio |
| Lingvoj | angla • franca • germana • itala • sanskrito • bengala • hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | sociologo mezlerneja instruisto politikologo literatura tradukisto |
Soma Braun [ŝoma braŭn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Braun Soma estis hungara instruisto, tradukisto, signifa socialdemokrata teoriulo.
Soma Braun[1][2] naskiĝis la 13-an de februaro 1890 en Kecskemét, li mortis la 2-an de septembro 1942 en Sovetunio, Ukrainio ĉe Don (rivero).

Biografio
[redakti | redakti fonton]Soma Braun devenis el juda familio. Li akiris filozofian (1913) kaj pedagogian (1914) diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto, sed pli frue li studis arkeologion en Göttingen, lingvistikon en Londono. Post siaj studoj li estis rezerva leŭtenanto, ekde la frua 1919 li instruis en gimnazio en Cegléd. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis tre aktiva, tial post la respubliko li estis kondamnita kaj li estis en prizono 3 jarojn. Liberiĝanta li ne rajtis instrui, tial li tradukis. Ekde 1933 li respondecis pri instruado de la socialdemokratoj, krome li ofte kontribuis en Népszava. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis trudlaboristo, kie li mortis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Apuleius-tanulmányok (1913)
- A primitív kultúra. Bevezetés az ősemberrel foglalkozó tudományba (1924, vidu la bildon!)
- Társadalomlélektan (1935)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Apuleo: Az aranyszamár. (1919)
- Upton Sinclair: Petróleum. (romano, 2 volumoj, 1928; 5-a eldono: 1943)
- Theodore Dreiser: Amerikai tragédia. (romano, 3 volumoj, 1930; 2-a eldono: 1932)
- Hans Fallada: Mi lesz veled emberke? (romano, 1933; pliaj eldonoj ĝis 2002)
- en:Frank Swinnerton: Két feleség. (romano, 1941)
- Jack London: A mélység lakói. (romano, 1948)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en gimnazio de Cegléd (1969), en 1990 ĝi estis forigita
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla en la 1246-a paĝo

