Somala pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somala pasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Paser
Specio: Somala pasero
Passer castanopterus
Blyth,1855
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Somala pasero, Passer castanopterus, estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en Afriko nome en norda Somalio, Ĝibutio, Etiopio kaj Kenjo.

Ĝi estis konsiderata kiel formanta superspecion kun la Ruĝa pasero, P. rutilans, kaj foje eĉ traktata kiel samspecifa; similaĵoj laŭ plumaro kaj morfologio inter ambaŭ ŝajnas konverĝo, pli ol proksima rilato.

Oni agnoskas du subspeciojn, kiuj estus la jenaj:

  • castanopterus Blyth, 1855 - Ĝibutio, Somalio kaj orienta Etiopio (orienten el ĉ. 41° Or).
  • fulgens Friedmann, 1931 – pleja suda Etiopio kaj norda Kenjo (suden al Kapedo kaj Marsabit).

Tiu specio estas iom simila al la proksima laŭ morfologio Ĝangala pasero sed tre malproksima laŭ geografio. Ĝi havas kiel tiu nigran krucon ĉirkaŭ la ankaŭ nigra bekobazo kun “antaŭtuko” limigita al mallarĝa vertikala nigra strizono kiu trapasas nur la mentonon kaj la gorĝareon kaj traokula strizono, sed sen nigra frunto kaj tie estas ne malhelgriza krono kiel tiu de la Ĝangala pasero aŭ de la Dompaseroj, sed helbrunaj krono, nuko, orelareo kaj kolflanko, kiu ĉirkaŭas helan sablokoloran vangon. La subaj partoj estas sablokoloraj sen markoj nek strioj. En ŝultroj estas tre granda kaj markata helbruna areo (kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kiu signifas pli malpli "brunflugila") sed sen blanka ŝultra flugilstrio kiel ĉe aliaj paseroj; flugilplumoj estas nigraj kun helbrunaj bordoj. La dorso estas helgriza (anstataŭ helbruna kiel tiu de la Ĝangala pasero) kun iom da nigra vertikala strieco en supra dorso, dum tiu suba estas senmarka, dum la pugo estas pli hela.

Referencoj