Sombra galinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sombra galinolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Gallinula
Specio: G. tenebrosa
Gallinula tenebrosa
Gould, 1846
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sombra galinolo (Gallinula tenebrosa) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, kiu loĝas en Aŭstralio -ĉefe en la tuta oriento kaj en sudokcidento-, Novgvineo kaj Indonezio.

La novgvineaj birdoj estas pli malgrandaj (ĉirkaŭ 25–32 cm longaj), ol la aŭstralia specio (35–40 cm, 55–65 cm de enverguro). En Indonezio, tiu specio perdas teritorion pro pliigo de sia proksima parenco la Verdkrura galinolo kiu loĝas ankaŭ tiu regionon.

Plenkreskula Sombra galinolo estas ĉefe malhela griznigra kun pli bruna nuanco ĉe subaj partoj. Ĝi havas ruĝegajn frontan ŝildon kaj bekon kun flava pinto kiel ties eŭraziaj parencoj, sed malhavas la blankan flankan strion de la Verdkrura galinolo kaj havas oranĝoflavajn krurojn pli ol flavajn.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunan plumaron. Temas pri bruema specio kiu krias per laŭta kruk alvoko.

Sombra galinolo troviĝas ĉe malsekaj regionoj prefere de fluanta akvo kaj marĉoj kun junkejoj, kanejoj, ktp. Sed ĝi povas ankaŭ loĝi ĉe herbejoj proksimaj de akvo, kiel en parkoj, ĝardenoj, terkulturejoj kun kanaletoj, ktp. Ĝi estas ĉiomanĝanta specio, sed ĉefe manĝas semojn kaj vegetalan materialon aŭ etajn bestetojn; ofte manĝas ĉe rubejoj aŭ kadavroj. Ĝi ne plonĝas por manĝi kaj ĉiam montras kaj balancmovas la voston -suba blanka parto-.

Sombra galinolo konstruas grandan neston ĉe akvobordo kaj tie 5-18 blankecaj ovoj estas demetataj de unu aŭ pliaj inoj. Ĝi estas teritoriema birdo dum bredado per familiaj grupoj de 2 ĝis 7 membroj, kiuj helpas kovadon, zorgadon kaj defendon; sed aliepoke ĝi estas pli sociema birdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]