Someș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Someș
rivero
Bazaj informoj
Longeco 418 km
Fluo
Geografio
Landoj Hungario
Regionoj [[]]
vdr

Someș [someŝ] (latine Samum, hungare Szamos) estas maldekstra flankorivero de Tiso, fluanta grandparte en Rumanio kaj malgrandparte en Hungario.

Ĝia longo estas 411 km, el tio en Hungario 52 km.

La rivero kolektas la akvojn kune kun aliaj malgrandaj riveretoj en Norda Transilvanio. La rivero mem en la supra parto havas apartajn riveretojn, sed ili ĉiuj havas la nomon Someșul (-ul estas la rumana artikolo) kun epitetoj (Malgranda, Varma ktp). Ĉi tie konstruiĝis akvonodoj. En la malsupra parto la rivero estas kanaligita kaj fluas inter digoj. Agrij [agriĵ] (hungare Egregy) estas rivero, maldekstra alfluanto de Someș.

Gravaj urboj ĉe la rivero: Dej, Satu Mare, Cluj-Napoca (hungare Kolozsvár; ĉefurbo de Transilvanio). En konata hungara ŝlagro oni kantas: bela urbo estas Kolozsvár, mi loĝas ĉe la Szamos...

Akvonivelaj indikiloj: Dej, Satu Mare, Csenger.