Somera Esperanto-Studado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SES
Simbolo
Nomo Somera Esperanto-Studado
Regiono Slovakio
Periodo Somere
Organizanto E@I
Ekzistas ekde 2007
Celgrupo Lernantoj de Esperanto
Informa retpaĝo Paĝo pri SES
Fota retpaĝo Vidu supran ligilon
vdr

Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. Dum la unua jaro la aranĝo nomiĝis Slava Esperanto-Studado. Ĝis nun ĉiuj SES-oj okazis en Slovakio.

SES 2008

Unue sub la nomo "Somera Esperanto-Studado" SES okazis inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto 2008 en Modra-Harmónia (Slovakio). SES 2008 estis ankaŭ la unua realmonda lernu!-renkontiĝo.

Partoprenis 105 partoprenantoj de 25 landoj.

Instruistoj

SES 2009

En 2009 SES okazis de la 10-a ĝis la 18-a de julio en Modra, Slovakio. Estis 90 partoprenantoj el 25 landoj.[1]

SES 2010

Partoprenintoj de SES 2010.

En 2010 SES okazis inter la 2-a kaj la 10-a de julio en la urbo Piešťany en Slovakio, 80 km de la slovaka ĉefurbo Bratislava, kun neantaŭvidite alta nombro de pli ol 200 aliĝintoj kaj ĉirkaŭ 190 partoprenintoj.

SES 2011

Instruistoj de SES 2011.

En 2011 SES okazis inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto en la urbo Nitra en Slovakio, 90 km de la slovaka ĉefurbo Bratislava. Ĝin partoprenis 191 homoj el 28 landoj.

Instruistoj

SES 2012

En 2012 SES okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio, denove en la urbo Nitra en Slovakio, 90 km de la slovaka ĉefurbo Bratislava.

Fontindikoj

  1. Artikolo pri SES 2009 en La Ondo de Esperanto

Eksteraj ligiloj