Somera Olimpiko 1924
VIII Somera Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Parizo ( Francio) |
Stadiono: | Stade Olympique Yves-du-Manoir |
Komenca dato: | La 4-a de majo 1924 |
Fina dato: | La 27-a de julio 1924 |
Oficiala malfermanto: | Gaston Doumergue |
Nombro de nacioj: | 44
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 3089
(2954 / 135) |
Nombroj de sportoj: | 126 (17 sportfakoj)
|
Aliaj kandidatoj: |
|
La 8-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 4-a de majo 1924 ĝis la 27-a de julio 1924 en Parizo, Francio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Gaston Doumergue.
Tiujn ĉi ludojn estis gastonta Amsterdamo, sed danke al potenca influo de olimpika prezidanta barono de Courbertin ili fine okazis en Parizo.
De Courbertin esperis, ke tiu ĉi olimpiko plibonigos malbonan reputacion de Francio, kiun ĝi meritis por organizado de olimpikoj en la jaro 1900.
Germanio senĉese ne darfis partopreni, sed aliaj kvar nacioj, al kiuj estis malpermesite partopreni en la jaro 1920 fine povis partopreni.
Usonano Wiliam DeHart Bubbart estis la unua nigra atleto, kiu individue gajnis oron. Li triumfis en longa salto.
Lia samlandano Robert LeGendre rompis la mondan rekordon en la longa salto, kiam li saltis 776 cm, sed tio estis kiel parto de kvinbatalo, do li fine devis repaciĝi kun bronzo.
Finnoj denove dominis al konkursoj en meza distanco. Paavo Nurmi kunforveturis kvin orajn medalojn. En Suomio estis pli malfrue Nurmi omaĝita kaj antaŭ stadiono en Helsinki estis hisita lia staturo.
Teniso ĉi tie aperis lastfoje antaŭ sia eliminiĝo el olimpikaj disciplinoj por longaj 60 jaroj. Denove ĝi estis envicigita en olimpikoj en Soulo.
Internacia olimika komitato, kiu estis forte celita kontraŭ ĉeesto de profesiuloj, nome dubis, se okaze de tenisludantoj temas pri veraj amatoroj.
Granda Britio alskribis al sia konto du signifajn venkojn, kiam Herold Abrahams fariĝis unua eŭropano, kiu gajnis olimpikan oron por sprinto, kaj Eric Liddell gajnis oron en kuro por 400 m por 47,6 sekundo.
La tempo de Lidell samtempe kreigis la mondan reordon, sed ĝi ne estis oficiale agnoskita, ĉar tiam ĝis la jaro 1936 konkursantoj kuris nur ĉirkaŭ unu vojkurbiĝo.
En bazeno ekpunktis Johnny Weissmüller, li akiris tri orajn medalojn en konkurso en libera stilo kaj bronzon en vira poloo.
Partoprenantoj
En Olipiko ne estis invitata nacia teamo de Germanio,ĉar IOK ne scipovis al ili garantii sekuron. Ekvadora , haitia, irlanda, litovia filipinaj kaj Urugvaja nacia teamo alvenis unue fojon. Polanda nacia teamo estis unue fojon en Somera Olimpiko (Antaŭe estis nur en Vintra Olimpiko).
Medala Klasifiko
Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Usono (teamo) | 45 | 27 | 27 | 99 |
2 | Finnlando (teamo) | 14 | 13 | 10 | 37 |
3 | Francio (teamo) | 13 | 15 | 10 | 38 |
4 | Britio (teamo) | 9 | 13 | 12 | 34 |
5 | Italio (teamo) | 8 | 3 | 5 | 16 |
6 | Svislando (teamo) | 7 | 8 | 10 | 25 |
7 | Norvegio (teamo) | 5 | 2 | 3 | 10 |
8 | Svedio (teamo) | 4 | 13 | 12 | 29 |
9 | Nederlando (teamo) | 4 | 1 | 5 | 10 |
10 | Belgio (teamo) | 3 | 7 | 3 | 13 |
11 | Aŭstralio (teamo) | 3 | 1 | 2 | 6 |
12 | Danio (teamo) | 2 | 5 | 2 | 9 |
13 | Hungario (teamo) | 2 | 3 | 4 | 9 |
14 | Jugoslavio (teamo) | 2 | 0 | 0 | 2 |
15 | Ĉeĥoslovakio (teamo) | 1 | 4 | 5 | 10 |
16 | Argentino (teamo) | 1 | 3 | 2 | 6 |
17 | Estonio (teamo) | 1 | 1 | 4 | 6 |
18 | Sud-Afriko (teamo) | 1 | 1 | 1 | 3 |
19 | Urugvajo (teamo) | 1 | 0 | 0 | 1 |
20 | Aŭstrio (teamo) | 0 | 3 | 1 | 4 |
Kanado (teamo) | 0 | 3 | 1 | 4 | |
22 | Pollando (teamo) | 0 | 1 | 1 | 2 |
23 | Haitio (teamo) | 0 | 0 | 1 | 1 |
Japanio (teamo) | 0 | 0 | 1 | 1 | |
Nov-Zelando (teamo) | 0 | 0 | 1 | 1 | |
Portugalio (teamo) | 0 | 0 | 1 | 1 | |
Rumanio (teamo) | 0 | 0 | 1 | 1 | |
Sumo | 126 | 127 | 125 | 378 |
Vidu ankaŭ
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |