Somera Olimpiko 2004
XXVIII Somera Olimpiko | |
---|---|
![]() Malferma ceremonio
| |
Loko: | Ateno (![]() |
Komenca dato: | La 13-a de aŭgusto 2004 |
Fina dato: | La 29-a de aŭgusto 2004 |
Oficiala malfermanto: | Konstantinos Stefanopulos |
Olimpika flamo: | Nikolaos Kaklamanakis |
Olimpika ĵuro: | Zoe Dimosĥaki |
Nombro de nacioj: | 201
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 10 625
(6 296 / 4 329) |
Nombroj de sportoj: | 301 (28 sportfakoj)
|
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 2000 | 2008 → |
Vintra olimpiko | |
← 2002 | 2006 → |
La 28-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 13-a de aŭgusto 2004 ĝis la 29-a de aŭgusto 2004 en Ateno, Grekio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Konstantinos Stefanopulos, kaj la olimpika flamo estis flamata de Nikolaos Kaklamanakis.[1]
Sed vere la Olimpikaj Ludoj komenciĝis jam du tagojn antaŭ sia oficiala inaŭguro, la 11-an de aŭgusto 2004, en la urbo de Tesaloniko. Ateno estis elektita en 1997 (pliaj kandidataj urboj estis Romo, Kaburbo, Stokholmo kaj Bonaero.
La futbalaj teamoj de viroj kaj virinoj ekludis dum la ĉefprovo la 11-an de aŭgusto, malfermante neoficiale la 28-ajn modernajn Olimpikojn, la plej grandan mondan sportfeston, en la lando, kie la Ludoj origine naskiĝis, en la jaro 776 a.K.
70.000 spektantoj ĉeestis la finan provon de la inaŭgura festo en la Olimpika Stadiono de Ateno. La prezidantino de la Organiza Komitato "Ateno 2004", Jana Angelopulu (Yianna Angelopoulou), esprimis sian kontenton kaj deklaris: "Ni surprizos vin". Ŝi ankaŭ eksplikis, ke "la ceremonio rakontos la historion de antikva Grekio, kie la Olimpikoj naskiĝis, pere de muziko, dancado kaj aliaj okazaĵoj."
La direktoro de la festo, Dimitrios Papaioanu, klarigis, ke "la homaj korbato kaj kurado estas la elementoj, kiuj karakterizas la ceremonion. Ni uzas sonojn, kiuj genereblas nur en Grekio... Ni prezentos la evoluon de homa konscio. Ni komencas per la mitologio kaj ni atingas logikon. Tiel, ni priskribas la helenan miraklon. Iamomente, ni honoras amoron... Poste, ni prezentas la modernajn Olimpikojn kaj la internacian vojaĝon de la Olimpika Flamo." Preskaŭ 4.000 homoj partoprenis la oficialan malferman feston la 13-an de aŭgusto 2004, kiu daŭris 3,5 horojn.
Kvankam la grekoj estis feroce kritikataj dum la 7-jara periodo de sia Olimpika preparado pro sia prokrastemeco kaj ĝeneralaj sekurecaj zorgoj, la internaciaj amaskomunikiloj kaj la Internacia Olimpika Komitato (IOK) nun esprimas kontenton je la nivelo de la instalaĵoj kaj organizado. La prezidanto de IOK Jacques Rogge (Ĵak Rog) komentis, ke la promesoj estas plenumitaj kaj la grekoj heredos la instalaĵojn.
Grekio ricevis la rajton pri la organizado de la Olimpikoj kiel kompenson, ĉar ĝi ne ricevis la rajton pri la organizado de la Someraj Olimpikoj 1996. Tiam estis la centjara datreveno de Olimpikaj ludoj en la novepoko.
La Internacia Olimpika Komitato (en la angla: IOC) atendis rekordan nombron de partoprenantaj ŝtatoj (202).
Antaŭpreparo[redakti | redakti fonton]
La antaŭpreparo, konstruoj estis akre kritikitaj fare de Internacia Olimpika Komitato.
Pro la iraka krizo kaj la atendeblaj teroratakoj la sekurecaj antaŭpreparoj estis tre viglaj, fortaj. Ec super la Olimpia Vilaĝo ŝvebis gvata Zepelino, aerŝipo.
Komenco[redakti | redakti fonton]
- La 25-an de marto 2004 estis ekflamigita la olimpika torĉo en la templo de Hera sur Olimpio kaj de tie ĝi ekvojaĝis ĉirkaŭ la mondo.
La ludoj[redakti | redakti fonton]
Kontraŭdopaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]
La olimpiajn ludojn ombrelis la oftaj dopaj skandaloj. Komence de la ludoj, du grekaj sportistoj (Kostas Kenteris kaj Katerina Thanu) – unu el ili povis esperi pri ekbruligo de la olimpika flamo – ne aperis antaŭ la Olimpika Medicina Servo, kiu ekzamenis la sangon, urinon pri dopaĵoj. Ili fuĝis al sia trejnisto kaj veturante de li per motorciklo, ili suferis onidire akcidenton. La matenon de lundo la 16-a de aŭgusto 2004, la du grekaj sportistoj retiriĝis de la Olimpiaj ludoj de Ateno 2004, pardonpetante pro sia malsukceso aperi antaŭ la medicina servo por kontraŭdopa testado kelkajn tagojn antaŭe. La vesperon, Leonidas Sampanis, la 33-jara greka halterlevada ĉampiono je la 62-kilograma kategorio, atingis la kulminon de sia atleta kariero meze de aplaŭdoj kaj huraoj. Li ricevis la bronzan medalon kaj lia filino kuris al sia paĉjo por kisi kaj gratuli lin. Kiel ĉiu premiita atleto, li tuj poste donis specimenon de urino por kontraŭdopa ekzameno ĉe la Olimpia Medicina Servo. La apoteozo finiĝis, sed la inkubsonĝo ĵus komenciĝis por la grekoj. Sed ankaŭ atletoj de aliaj nacioj evidentiĝis dopaĵ-uzantoj.
Medala klasifiko[redakti | redakti fonton]

Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo | |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | ![]() |
35 | 39 | 29 | 103 | 247 |
2 | ![]() |
32 | 17 | 14 | 63 | 176 |
3 | ![]() |
27 | 27 | 38 | 92 | 200 |
4 | ![]() |
17 | 16 | 16 | 49 | 116 |
5 | ![]() |
16 | 9 | 12 | 37 | 94 |
6 | ![]() |
14 | 16 | 18 | 48 | 106 |
7 | ![]() |
11 | 9 | 13 | 33 | 75 |
8 | ![]() |
10 | 11 | 11 | 32 | 73 |
9 | ![]() |
9 | 12 | 9 | 30 | 69 |
10 | ![]() |
9 | 9 | 12 | 30 | 66 |
kompleta medaltabelo |
Partoprenantaj nacioj[redakti | redakti fonton]
Afganio
Albanio
Alĝerio
Andoro
Angolo
Antigvo kaj Barbudo
Argentino
Armenio
Arubo
Aŭstralio
Aŭstrio
Azerbajĝano
Bahamoj
Bangladeŝo
Barato
Barbado
Barejno
Belgio
Belizo
Belorusio
Benino
Bermudo
Bocvano
Bolivio
Bosnio kaj Hercegovino
Brazilo
Britio
Britaj Virgulininsuloj
Brunejo
Bulgario
Burkino
Burundo
Butano
Centr-Afrika Respubliko
Ĉado
Ĉeĥio
Ĉilio
Ĉinio
Ĉina Tajpeo (Tajvano)
Danio
Dominiko
Dominika Respubliko
Ebur-Bordo
Egiptio
Ekvadoro
Ekvatora Gvineo
Eritreo
Estonio
Etiopio
Fiĝioj
Filipinoj
Finnlando
Francio
Gabono
Gambio
Ganao
Germanio
Grekio
Grenado
Gujano
Gvamo
Gvatemalo
Gvineo
Gvineo-Bisaŭo
Ĝibutio
Haitio
Hispanio
Honduro
Honkongo
Hungario
Indonezio
Irako
Irano
Irlando
Islando
Israelo
Italio
Jamajko
Japanio
Jemeno
Jordanio
Kaboverdo
Kajmana Insularo
Kamboĝo
Kameruno
Kanado
Kartvelio
Kataro
Kazaĥio
Kenjo
Kipro
Kirgizio
Kiribato
Kolombio
Komoroj
Demokratia Respubliko Kongo
Respubliko Kongo
Nord-Koreio
Sud-Koreio
Kostariko
Kroatio
Kubo
Kukinsuloj
Kuvajto
Laoso
Latvio
Lesoto
Libano
Liberio
Libio
Liĥtenŝtejno
Litovio
Luksemburgo
Nord-Makedonio
Madagaskaro
Malajzio
Malavio
Maldivoj
Malio
Malto
Maroko
Maŭricio
Maŭritanio
Meksiko
Federacio de Mikronezio
Mjanmao
Moldavio
Monako
Mongolio
Mozambiko
Namibio
Nauro
Nederlando
Nederlandaj Antiloj
Nepalo
Niĝero
Niĝerio
Nikaragvo
Norvegio
Nov-Zelando
Omano
Pakistano
Palaŭo
Palestina Aŭtonomio
Panamo
Papuo-Nov-Gvineo
Paragvajo
Peruo
Pollando
Porto-Riko
Portugalio
Rumanio
Rusio
Ruando
Salomonoj
Salvadoro
Samoo
Sankta-Kito kaj Neviso
Sankta Lucio
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Santomeo kaj Principeo
Samoo
San-Marino
Sauda Arabio
Sejŝeloj
Senegalo
Serbio kaj Montenegro
Sieraleono
Singapuro
Sirio
Slovakio
Slovenio
Somalio
Srilanko
Sudano
Sud-Afriko
Surinamo
Svazilando
Svedio
Svislando
Taĝikio
Tanzanio
Tajlando
Orienta Timoro
Togolando
Tongo
Trinidado kaj Tobago
Tunizio
Turkio
Turkmenio
Ugando
Ukrainio
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Urugvajo
Usono
Usona Samoo
Usonaj Virgulininsuloj
Uzbekio
Vanuatuo
Venezuelo
Vjetnamio
Zambio
Zimbabvo
Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.
-
La olimpika flamo dum la malferma ceremonio.
-
La ceremonio de la ekbruligo de la flamo estis aranĝita kiel pagana danco de sacerdotinoj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |