Somera Olimpiko 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XXX Somera Olimpiko

Olimpiaj ringoj en la stadiono de Coventry

Loko: Londono ( Britio)
Stadiono: Olimpika Stadiono de Londono
Komenca dato: La 27-a de julio 2012
Fina dato: La 12-a de aŭgusto 2012
Oficiala malfermanto: Elizabeto la 2-a
Olimpika flamo: Katie Kirk, Desiree Henry, Adelle Tracey, Cameron MacRitchie, Jordan Duckitt, Aidan Reynolds kaj Callum Airlie
Olimpika ĵuro: Sarah Stevenson
Nombro de nacioj:
204
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 973
(6 103 / 4 860)
Nombroj de sportoj:
302 (26 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
vdr

La 30-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono,  Britio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Elizabeto la 2-a, kaj la olimpika flamo estis flamata de Katie Kirk, Desiree Henry, Adelle Tracey, Cameron MacRitchie, Jordan Duckitt, Aidan Reynolds kaj Callum Airlie.

Londono estas tiel la unua urbo, kie okazis jam triafoje someraj olimpiaj ludoj. La pli fruaj ludoj okazis en 1908 kaj 1948.

Elekto de Londono

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012.

Sportaj branĉoj kaj tempoplano

Dum la Somera Olimpiko en Londono okazis 302 konkursoj en 26 sportaj branĉoj (162 por viroj, 132 por virinoj kaj 8 miksitaj konkursoj). En 2012 okazis je du sportaj branĉoj malpli ol en 2008 en Pekino, sed samnombraj konkursoj.

En la programo, ekzistas la sekvaj ŝanĝoj kompare al Pekino 2008:

  • Oni forigis el la programo la virajn grupajn sportajn branĉojn softbalo kaj basbalo.
  • En la kanua konkursado, ĉesas la 500-metra konkurso, okazas 200-metra. La vira kanua duopo je 500 m estas ŝanĝata al virina kajaka unuopo je 200 m.
  • Ĉe velado estas ĉesigata la malfermita klaso Tornado kaj la virina klaso Yngling, kaj estis enkondukita la virina klaso Elliott 6m.
  • Ĉe traka biciklado estas ĉesigita la individua persekutado kaj la poentoveturado por viroj kaj virinoj, same la medisono de viroj. Oni enkondukis la disciplinon Omnium por virinoj kaj viroj samkiel la teaman sprinton kaj la teaman persekutadon por virinoj.
  • Ĉe skermado, oni anstataŭigis la teaman konkurson en virina sabro kaj la vira spado al vira rapiro.
  • Ĉe boksado, oni enkondukis unuafoje tri pezoklasojn por la virinoj, flugpezan, mezpezan kaj duonpezan klasojn. Oni ĉesigis la la viran klason pulmopezo.
  • Ĉe teniso, oni enkondukis post 88 jaroj la duoblan miksan ludon.

La tempoplano konvenis al la anoncita plano de 15-a de oktobro 2010 kaj estis findeterminata en marto de 2011.

La anoncita plano de la konkursoj:

    Malferma, ferma ceremonio         Kvalifika konkurso      2  Finalaj konkursoj

Lasta kolumno: tuta nombro de decidoj en la unuopaj sportaj branĉoj

Tempoplano de la Somera Olimpiko 2012 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj)
Me Ĵa Ve Sa Di Lu Ma Me Ĵa Ve Sa Di Lu Ma Me Ĵa Ve Sa Di Entute
Julio/Aŭgusto 25 26 27 28 29 30 31 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12
Malfermo
badmintono 1 2 2 5
basketbalo 1 1 2
arkopafado 1 1 1 1 4
boksado 3 5 5 13
skermado 1 1 1 1 2 1 1 1 1 10
kampa hokeo 1 1 2
futbalo 1 1 2
aparata gimnastiko ² 1 1 1 1 3 3 4 14
halterlevo 1 2 2 2 2 2 1 1 1 1 15
manpilkado 1 1 2
ĵudo 2 2 2 2 2 2 2 14
kanuado 1 1 2 4 4 4 16
malpeza atletiko 2 6 6 5 4 4 5 6 8 1 47
moderna pentatlono 1 1 2
biciklado 1 1 2 2 2 1 1 1 3 2 1 1 18
rajdado 2 1 1 1 1 6
ritma gimnastiko ² 1 1 2
lukto 2 3 2 2 2 2 3 2 18
remado 3 3 4 4 14
pafado 2 2 1 1 1 1 2 2 1 2 15
naĝado ¹ 4 4 4 4 4 4 4 4 1 1 34
velado 2 2 2 1 1 1 1 10
sinkrona naĝado ¹ 1 1 2
tekvondo 2 2 2 2 8
teniso 2 3 5
tabloteniso 1 1 1 1 4
trampolinado ² 1 1 2
triatlono 1 1 2
hala kaj plaĝa flugpilkado 1 1 1 1 4
akvopilkado ¹ 1 1 2
plonĝado ¹ 1 1 1 1 1 1 1 1 8
Fermo
Medalaj aljuĝoj 12 14 12 15 20 18 22 25 23 18 21 16 23 16 32 15 302
Julio/Aŭgusto 25 26 27 28 29 30 31 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12
Me Ĵa Ve Sa Di Lu Ma Me Ĵa Ve Sa Di Lu Ma Me Ĵa Ve Sa Di Entute

¹ = La IOK unuigas la konkursojn en naĝado, sinkrona naĝado, akvopilkado kaj plonĝado sub nomumo akvosporto.

² = La IOK unuigas la konkursojn en aparata gimnastiko, trampolinado (trampolina gimnastiko) kaj ritma gimnastiko sub nomumo gimnastiko.

Medaltabelo (unuaj 10 pozicioj, post ĉiuj 302 disciplinoj)
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Usono (USA) 46 29 29 104
2  Ĉinio (CHN) 38 27 23 88
3  Britio (GBR)* 29 17 19 65
4  Rusio (RUS) 24 26 32 82
5  Sud-Koreio (KOR) 13 8 7 28
6  Germanio (GER) 11 19 14 44
7  Francio (FRA) 11 11 12 34
8  Italio (ITA) 8 9 11 28
9  Hungario (HUN) 8 4 5 17
10  Aŭstralio 7 16 12 35
Plena medaltabelo

Eksteraj ligiloj


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024