Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XXXI Somera Olimpiko

Olimpika kandidata komitato de Brazilo

Loko: Rio-de-Ĵanejro ( Brazilo)
Stadiono: Maracanã
Komenca dato: La 5-a de aŭgusto 2016
Fina dato: La 21-a de aŭgusto 2016
Nombro de nacioj:
205
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
12 500
( / )
Nombroj de sportoj:
28 (38 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
vdr

La 31-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 5-a de aŭgusto 2016 ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo.

Someraj Olimpikoj estas grava internacia sportaj kaj kulturaj festivaloj, kiu celebriĝos en la tradicio de la OlimpikojOlimpiaj ludoj.

La evento okazos inter la 5 kaj la 21-a de aŭgusto de 2016, kaj la Paralimpikoj estos inter la 7 kaj la 18-a de septembro de la sama jaro. La malfermo kaj la fermo okazos en la Stadiono Maracanã. Estos disputitaj 28 sportojn, du pliajn ol en la Somera Olimpiko 2012. La Ekzekutiva Komitato de IOK sugestis la enmeton de Rugbeo kaj de Golfo,[1] , kiuj estis aprobitaj dum la 121a Kunsido.[2] La programo de la Ludoj povas esti pligrandigotaj, post la sukceso de la novaj sportoj enmetitaj dum la unuaj Someraj Olimpikoj por Junuloj realigitaj en Singapuro en 2010.[3]

Procedo de kandidateco

La procedo por elekti la sidejon de la Somera Olimpiko 2016 okazis inter 2007 kaj 2009, kaj de ĝi partoprenis sep urboj, el tri kontinentoj. Kelkaj aliaj volis partopreni, sed ne sukcesis inskribiĝi.

Je la 13-a de septembro, 2007, finis la limtempo por inskribiĝi. Du urboj en Ameriko (Ĉikago kaj Rio-de-Ĵanejro), du el Azio (Doho kaj Tokio) kaj tri el Eŭropo (Bakuo, Madrido kaj Prago) oficialigis la pledon.[4]

Je la 4-a de junio, 2008 la Internacia Olimpika Komitato (IOK) sciigis la rezulton de la antaŭkonsideroj pri la sep antaŭ-kandidataj urboj, forigante Bakuon, Pragon, Dohon kaj nomante la aliajn kvar kiel “kandidataj urboj”: Rio-de-Ĵanejro, Madrido, Tokio kaj Ĉikago.[5]

Madrido antaŭ la fina decido de IOK

La dua etapo ekis kun la Programo pri Observo de la Somera Olimpiko 2008, en Pekino. Post pretigo de la kandidateca libro kaj post ricevi la viziton de la Taksa Komisio por la Internacia Olimpika Komitato, la kandidataj urboj partoprenis, en junio, de renkonto ke, por la unua fojo en historio, konatigis ilin kun la membroj de la Internacia Olimpika Komitato, kiuj estonte elektus la urbon por la Olimpikaj Ludoj 2016.[6]

Septembre 2009, la Taksa Komisio diskonigis raporton montrante siajn impresojn pri la finalistaj projektoj. Tokio, kiu havis la plej bona noto en la unua etapo, perdis sian favorecon, precipe pro la malgranda popola apogo al la kandidateco. Ĉikago suferis pro internaj protestoj kaj problemoj kun la usonaj leĝoj. La projekto de la Madrida kandidateco estis la plej kritikitaj, precipe pro la malklareco de la kontraŭ-drogaj leĝoj de Hispanujo kaj pro la organiza strukturo de la loka komitato. Pro la kritikoj, la delegitoj de la kandidateco realigis grandajn ŝanĝojn en malmulta tempo kaj, eĉ kun la urbestro de Madrido Alberto Ruiz-Gallardón jam akceptinte malvenkon, la Hispana Parlamento aprobis ŝanĝojn al la kontraŭ-drogaj leĝoj lastmomente, malmultaj tagoj antaŭ la balotado. Rio de Ĵanejro, malgraŭ la bonaj notoj, havis problemojn kun la projekto por gastigado kaj transportado.[7] La taksoj estis konsiderataj ekvilibritaj kaj, pro tio, ne eblis antaŭ-scii kiu urbo gajnus. Neĉ la prezidento de la Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge sciis kiu estis la urbo plejfavorata,[8] neĉ la membroj de la komitato, kiuj bezonis elekti la venkontan urbon,[9] neĉ la gazetaroj kaj fakaj ttt-ejoj.

La balotado

La sidejo de la Someraj Olimpikaj kaj Parolimpikaj Ludoj de 2016 estis elektita je la 2-a de oktobro, 2009, en Kopenhago, Danio, dum balotado en la 121ª Kunsido de la Internacia Olimpika Komitato. Post la forigo de Chicago kaj Tokio, Madrido kaj Rio de Ĵanejro atingis la finalan balotadon, venkita de la brazila kandidateco (Rio de Ĵanejro), kun pli ol 2/3 de la voĉdonoj.

Estos la unua fojo ke la Olimpikaj Ludoj sidejos en Sudameriko.[10]

Rezultato de Balotado 2016[11]
Urbo Lando 1ª balotado 2º balotado 3ª balotado
Rio-de-Ĵanejro  Brazilo 26 46 66
Madrido  Hispanio 28 29 32
Tokio  Japanio 22 20 -
Ĉikago  Usono 18 - -

Pretigo

Dum la ĝenerala asembleo de COB (Brazila Olimpika Komitato), je la 22-a de decembro, 2009, estis kreita la COJOR, kies prezidanto estas Carlos Arthur Nuzman. La COJOR ankoraŭ devas esti aprobita de IOK.[12]

Sportaj Lokoj

Mapo montrante la regionojn kie la sportaj eventoj okazos.
Akvoparko Maria Lenk, sidejo de la akvopilko kaj de la akvosaltoj.

La sekvanta listo montras la konfirmitajn lokojn en Rio de Ĵanejro, kie okazos la olimpikaj ludoj de 2016. La eventoj estos distribuitaj po kvar regionoj de Rio. La nuraj ludoj, kiuj ne okazos ene de la urbo estos la antaŭ-ludoj de Futbalo (Piedpilko). Ili okazos en kvar aliaj brazilaj urboj.[13]

Regiono Barra

La plejmulto de la eventoj okazos en la okcidenta zono de Rio de Ĵanejro, en regiono nomata Barra da Tijuca. La lokoj distingitaj per PO estas en la areo de la Rio Olimpika Parko.[14]

La sidejo por golfo ankoraŭ ne estis difinita. La eventoj de tiu sporto povos okazi en la Itanhangá Golfe Clube aŭ en specifa loĝarejo, ambaŭ en la Barra da Tijuca regiono.[15][16]

Regiono Deodoro

En la kvartalo Deodoro, la regiono estos sidejo de kvin sportoj:[17]

Regiono Maracanã

Stadiono Maracanã, sidejo kie okazos la malferma kaj la ferma ceremonio, kaj la lasta futbala ludo.
Plaĝo Copacabana, disejo de la akva maratono, de la plaĝa retpilko (plaĝa volejbalo) kaj de triatlono.

La Norda Zono de Rio de Ĵanejrjo ricevos kvin sportojn:[18]

Regiono Copacabana

Regiono Copacabana, monde konata pro siaj plaĝoj, ricevos ok eksterdomajn sportojn:[19]

La sidejo de golfo ankoraŭ ne estis difinita. La golfaj eventoj eble okazos en la Gávea Golfe Clube, trovebla en tiu ĉi regiono de la urbo.[15]

Ne-Sportaj Lokoj

Ekster Rio de Ĵanejro

Localização das cidades-sede do futebol.

Kvar urboj, elektitaj el la urboj, kiuj sidejos la Futbalan Mondpokalon 2014, ricevos la unuajn futbalajn ludojn:[13]

Eksteraj ligiloj

greke "Ĉu vi emas promeni en Rio?" - e-lingva sonartikolo de Paŭlo Sergio Viana varbanta esperantistojn al Rio, okaze de la Somera Olimpiko 2016, sed ankaŭ jam pli frue pro la Futbala Mondpokalo en junio 2014, survoje al la UK en julio tiujara en Bonaero, kaj pro jubilea E-kongreso en januaro 2015

Emblemo

138 brazilaj agentejoj partoprenis de la procedo por elekti Emblemon por la Olimpikaj Ludoj 2016. En la fino, nur ok agentejo daŭrigis en la disputo.[20] Após passar pelo crivo de uma comissão julgadora de 12 membros, o desenho criado pela agência carioca Tátil foi o vencedor.[20]

La lanĉo de la enblemo okazis je la 31-a de decembro, 2010, dum la Novjara Festo, en Plaĝo Copacabana.[20]. Je la 10a nokte, brazila kantistino Daniela Mercury alvokis al la podio olimpikan medalistinon Maurren Maggi kaj aliajn sportistojn por diskonigi la emblemon.[20] Partoprenis de la festo ankaŭ la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Jacques Rogge, la prezidanto de la Brazila Olimpika Komitato, Carlos Artur Nuzman, la ŝtatestro de Rio de Ĵanejro, Sérgio Cabral Filho, la urbestro de Rio de Ĵanejro, Eduardo Paes, la Ministro pri Sportoj, Orlando Silva kaj la kunordiganto de la Internacia Olimpika Komitato, Nawal El Moutawakel.

La emblemo montras la unuiĝon de tri homoj per malpremoj, en koloroj verda, flava kaj blua.[21] Estas la unua fojo en historio ke la emblemo estas tri-dimensioj, kaj ĝi reprezentas la brazilan brakumon kaj la Pão de Açúcar, tre fama monto en Rio de Ĵanejro.[21]

Notoj kaj referencoj

  1. IOC Executive Board proposes 2 additional sports for the 2016 Games: Golf and Rugby (angle). Internacia Olimpika Komitato (13-a de aŭgusto 2009). Alirita 16-a de septembro 2009.
  2. Fernando Duarte (8-a de oktobro 2009). Golfe e rúgbi aprovados para os Jogos Olímpicos de 2016 (portugale). O Globo Online. Alirita 8-a de oktobro de 2009.
  3. Duncan Mackay (23-a de aŭgusto 2010). Rio quer a Praia de Copacabana como sede do Basquete 3 on 3 (portugal). Inside The Games. Alirita 24-a de aŭgusto 2010.
  4. Seven Applicant NOCs/ Cities for the 2016 Games (angle). Internacia Olimpika Komitato (14-a de septembro 2007). Alirita 10-a de oktobro 2009.
  5. Four Cities to Compete to Host The 2016 Olympic Games (angle). Internacia Olimpika Komitato (4-a de junio 2008). Alirita 10-a de oktobro 2009.
  6. 2016 candidate cities brief IOC members (angle). Internacia Olimpika Komitato (17-a de junio 2009). Alirita 10-a de oktobro 2009.
  7. The International Olympic Committee (IOC) today released the report of the Evaluation (angle). Internacia Olimpika Komitato (2-a de septembro 2009). Alirita 10-a de septembro 2010.
  8. No Favourites In 2016 Race - Rogge (angle). GamesBids.com (11-a de septembro 2009). Alirita 16-a de septembro 2009.
  9. 2016 Race Too Close To Call (angle). GamesBids.com (1-a de oktobro 2009). Alirita 1-a de oktobro 2009.
  10. Rio de Janeiro Elected As 2016 Host City (angle). Internacia Olimpika Komitato (2-a de oktobro 2009). Alirita 10-a de septembro 2010.
  11. Elections for the 2016 Games (angle). Internacia Olimpika Komitato. Alirita 22-a de februaro 2010.
  12. COB e Confederações Brasileiras Olímpicas constituirão Comitê Organizador RIO 2016 (portugale). Comitê Olímpico Brasileiro (22-a de decembro 2009). Alirita 13-a de januaro 2011.
  13. 13,0 13,1 Mais quatro cidades irão abrigar eventos dos Jogos de 2016 (portugale). UOL Esporte (3-a de oktobro 2009). Alirita 29-a de novembro 2009.
  14. Conheça o Projeto Rio 2016 para a região da Barra da Tijuca (portugale). Secretaria Especial Rio 2007 - Prefeitura do Rio de Janeiro. Alirita 29-a de novembro 2009.
  15. 15,0 15,1 Rio 2016 terá rúgbi e golfe (portugale). Rio 2016 (9-a de oktobro 2009). Alirita 29-a de novembro 2009.
  16. Campo de golfe do Rio-2016 pode ser construído em condomínio residencial (portugale). Globo Esporte (8-a de oktobro 2010). Alirita 8-a de oktobro 2010.
  17. Conheça o Projeto Rio 2016 para a região do Deodoro (portugale). Secretaria Especial Rio 2007 - Prefeitura do Rio de Janeiro. Alirita 29-a de novembro 2009.
  18. Conheça o Projeto Rio 2016 para a região do Maracanã (portugale). Secretaria Especial Rio 2007 - Prefeitura do Rio de Janeiro. Alirita 29-a de novembro 2009.
  19. Conheça o Projeto Rio 2016 para a região de Copacabana (portugale). Secretaria Especial Rio 2007 - Prefeitura do Rio de Janeiro. Alirita 29-a de novembro 2009.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Rio de Janeiro divulga logomarca do Jogos Olímpicos de 2016 em Copacabana (portugale). UOL Esporte (31-a de decembro 2010). Alirita 31-a de decembro 2010.
  21. 21,0 21,1 Rio 2016 lança logomarca para os Jogos Olímpicos (portugale). Lancenet (31-a de decembro 2010). Alirita 31-a de decembro 2010.

Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024