Somera Olimpiko 2016
XXXI Somera Olimpiko | |
---|---|
Moto de Somera Olimpiko 2016: | |
Loko: | Rio-de-Ĵanejro ( Brazilo) |
Stadiono: | Olimpika Stadiono de Londono |
Komenca dato: | La 5-a de aŭgusto 2016 |
Fina dato: | La 21-a de aŭgusto 2016 |
Oficiala malfermanto: | Michel Temer |
Olimpika flamo: | Vanderlei de Lima |
Olimpika ĵuro: | Robert Scheidt |
Nombro de nacioj: | 206[1]
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 11362[2]
(xx / xx) |
Nombroj de sportoj: | 28 (42 sportfakoj)
|
Aliaj kandidatoj: | |
La 31-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 5-a de aŭgusto 2016 ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Michel Temer, kaj la olimpika flamo estis flamata de Vanderlei de Lima.
En la Somera Olimpiko 2016, partoprenis pli ol 11 500 atletoj el 204 Naciaj Olimpikaj Komitatoj (NOK-j) plus du sendependaj teamoj. La du sendependaj teamoj estas iuj sendependaj olimpianoj, unu formita de atletoj kies NOK de Kuvajto estas nuligita, kaj la alia formita de rifuĝintaj olimpianoj inkludante dekdu atletojn el malsamaj landoj, kiuj havas rifuĝintoj statuson. La Olimpikoj inkludas 28 sportojn - inkluzive rugbeo 7 kaj golfo, aldonitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en 2009. Tiuj sportaj eventoj estas okazigitaj en 33 malsamaj lokoj de 4 malsamaj areoj en la urbo, nome: Barra, Copacabana, Deodoro, kaj Maracanã.
Elekto de Rio-de-Ĵanejro
Medaltabelo
La unuaj dek kvin nacioj en la klasifiko de siaj atletoj estas la jenaj: [3].
* gastiganta nacio (Brazilo)
Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Usono | 46 | 37 | 38 | 121 |
2 | Britio | 27 | 23 | 17 | 67 |
3 | Ĉinio | 26 | 18 | 26 | 70 |
4 | Rusio | 19 | 18 | 19 | 56 |
5 | Germanio | 17 | 10 | 15 | 42 |
6 | Japanio | 12 | 8 | 21 | 41 |
7 | Francio | 10 | 18 | 14 | 42 |
8 | Sud-Koreio | 9 | 3 | 9 | 21 |
9 | Italio | 8 | 12 | 8 | 26 |
10 | Aŭstralio | 8 | 11 | 10 | 29 |
11 | Nederlando | 8 | 7 | 4 | 19 |
12 | Hungario | 8 | 3 | 4 | 15 |
13 | Brazilo* | 7 | 6 | 6 | 19 |
14 | Hispanio | 7 | 4 | 6 | 17 |
15 | Kenjo | 6 | 6 | 1 | 13 |
Sumo (87 naciaj olimpikaj komitatoj) | 307 | 307 | 360 | 974 |
La teamoj de Vjetnamio, Porto-Riko, Singapuro, Kuvajto, Jordanio, Fiĝioj, Kosovo, Ebur-Bordo kaj Taĝikio gajnis, dum tiuj Ludoj, sian unuan ormedalon ĉe Olimpikoj.
Referencoj
- ↑ CIO. Les Jeux Olympiques de Rio 2016 (Somera Olimpiko 2016) (angle). Olympic.org. Alirita 2016-04-23.
- ↑ Cérémonie d'ouverture: une tradition ancrée dans l'histoire des Jeux olympiques (Malferma ceremonio) (france). http://ici.radio-canada.ca/.+Alirita 2016-08-21.
- ↑ https://www.google.fr/search?num=20&newwindow=1&site=&source=hp&q=j.o&oq=j.o&gs_l=hp.3...2246.3282.0.3667.4.4.0.0.0.0.449.449.4-1.1.0....0...1c.1.64.hp..3.0.0.0.MjhJJaVXq7U#mie=oly%2C%5B%22%2Fm%2F03tnk7%22%2C1%2C%22m%22%5D
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |