Somermeza festo
La Somermeza festo referencas al la somera solstico je la 21-a de junio kaj la antaŭ-kristanaj festoj kiujn oni celebras ĉefe en Nord-Eŭropo. Pro la kristana influo la festo nun okazas je la nomtago de Sankta Johano (la baptisto) ja la 24-a de junio, do fakte tri tagojn post la fakta solstico.
Historio de Mezsomero
La somermeza festo dum antaŭaj tempoj estis ligita al la somera solstico. La homoj kredis ke la plantoj tiam estis pli sanigaj kaj havis magiajn fortojn. Pro tio oni plukis ilin dum tiu nokto. Oni ekbruligis ĝojfajrojn por protekti sin kontraŭ obskuraj fortoj pri kiuj oni kredis ke ili libere ludis ekde la momento kiam la hornombro da taglumo malpliiĝis.
Mezsomero por novpaganismanoj
Kiel ĉio kiu rilatas al novpaganismo, la maniero festi la priskribitajn festojn estas malsama de unu koveno al la alia. Ĉi tiuj estas nur generalaj priskriboj.
Vikanoj
Lijtho estas fajra festivalo de transiro, festata la 22-an de junio. Ĝi estas ĝojiga tempo kaj okazas bruligoj de fajretoj kaj multaj dancoj, sed ankaŭ estas ĝi tempo dum kiu pensu pri multaj aferoj kiuj temas pri plibonigado de la vivo. Planoj kaj forigado de malbonaj emoj (ĉar fajraj festivaloj estas purigaj) estas la ĉefaj farendaĵoj.
Lijtho laŭ Vikana Mitologio
Lijtho festas la plenkreskulecon kaj la fortecon de la Lumdio. Li estas la plej forta dum ĉi tiu festivalo, sed poste maljuniĝas kaj la lumo malkreskas.
Festo en diversaj landoj
- Danio: Sankt Hans
- Estonio: Jaanipäev
- Finnlando: Juhannus
- Galegio: San Xoán / Sam Joám
- Latvio: Jāņi
- Litovio: Rasos, kristanigita al nomo Joninės
- Norvegio: Sankthans
- Rusio, Belorusio, Pollando, Ukrainio: Ivan-Kupola-tago (ruse Иван-Купала; beloruse Купалле; ukraine Івана Купала; pole Noc Kupały aŭ Noc Iwana Kupały)
- Svedio: Midsommar
Rigardu ankaŭ Festa Junina (festa de São João), kiun oni festas en Brazilo.