Sonefekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registrado de sonefektoj, farita de sonefektisto.

Sonefekto[1] estas sono arte produktita aŭ modifita, uzata por aŭdvidaj celoj kiaj kinofilmoj, televido, muzikaj registraĵoj, videoludoj, animaciaĵoj, teatraĵoj, muzikaloj kaj aliaj. En kinaj kaj televidaj produktaĵoj, sonefektoj estas registritaj kaj luditaj (per muntado) por doni kroman informon al la spektanto sen uzado de dialogojmuziko. Ekzistas multaj retejoj dediĉitaj al disdono kaj havigo de sonefektoj, kutime senpagaj.[2][3]

En profesia aŭdvida muntado, oni konsideras dialogojn, muzikojn kaj sonefektojn kiel apartajn elementojn. Tamen, muziko kaj sonefektoj formas la M&E-sontrakon, kiu estas uzata en la kampo de dublado.[4] Nek dialogoj nek muziko estas inkluzivataj inter sonefektoj, eĉ se oni povas almeti al ili eĥon aŭ similajn agordojn, kiuj ja povas esti konsiderataj kiel sonefektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La usonano Jack Donovan Foley komencis labori kun Studioj Universal en la jaro 1914, kiam nur ekzistis silentaj filmoj. En 1927, Studioj Warner lanĉis The Jazz Singer, la unuan sonfilmon, kaj Universal konsciis ke siaj silentfilmoj povus rapide elmodiĝi pro la furoro kaŭzita de Warner, do oni vokis ĉiujn dungitojn kun scipovoj pri radio, ĉar jam oni uzis iujn sonefektojn en radiodramoj.[5] Jack Foley iĝis parto de la teamo, kiu turnis la venontan silentfilmon de Universal, Show Boat, en muzikalon. Ĉar tiuepokaj mikrofonoj ne kapablis registri pli ol dialogoj, aliaj sonoj devis esti aldonitaj post la filmado. Foley kaj lia malgranda teamo projekciis la filmon dum ili registris unu solan strekon, en kiu estis la sonefektoj faritaj de ili. La tempo devis esti tute akurata, por ke paŝosonoj aŭ pordfermoj estu sinkronaj kun la movoj de la filmaj aktoroj. Jack Foley kreis sonojn por filmoj ĝis sia morto en 1967.

Kutimaj sonoj[redakti | redakti fonton]

  • Maizamelo sur ledo kreas neĝosonon.
  • Paro da gantoj sonas kiel birdo fluganta.
  • Svingado de maldika bastono faras "vuŝ!"-sonon.
  • Frostigita laktuko kreas sonon de rompiĝanta osto.
  • Sonoj kiel paŝoj, pordoj aŭ seĝoj estas rekte faritaj sen bezono de aliaj objektoj, ĉar ili estas sufiĉe atingeblaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]